MO S-1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koda nomo MO S-1
Betonado nekonstruita
Tipo PSJ
Rezistkapablo la II-a
Armiloj en embrazuroj sub betono maldekstre M/OR
Kloŝoj - turoj - kupoloj ZD
Ŝirmaj embrazuroj 2
Nombro de etaĝoj 1
Konstru-subsektoro la 1-a subsektoro – Bohumín
Hom-ekipo 30/30
Bataliono la I-a
Roto la 1-a

Infanteria fuorto MO-S-1 devis esti konsisto de la 1-a konstru-subsektoro de linio de la pezaj fortikaĵoj en sektoro Moravia Ostrava. Ĝia projekto estis finita en la jaro 1935. Ĉar ĝi ne estis konstruita, ĝi ricevis nenian nomon kiel la ceteraj konstruitaj fuortoj. Ĝia situo estis elektita en la norda parto de vilaĝo Šunychl ĉe Kopytov, ĝuste ĉe rivero Olše, kiu tiam estis la ĉeĥoslovaka-pola ŝtatlimo (hodiaŭ la ĉeĥa-pola landlimo funkcias ankaŭ en la sama loko). Oni spekulacias, ke pro onidiraj protestoj de la pola registaro ne estis ties konstruado komencita, ĉar la pafadoj povis trafi ankaŭ la polan teritorion, sed pli verŝajna varianto de la prokrasto de la konstruado estas pro kaŭzo de plilongigo de la linio de la pezaj fortikaĵoj direkte al oriento laŭlonge laŭ rivero Olše, por ke oni malebligu ĉirkaŭigon tra la pola teritorio.

Armilaro[redakti | redakti fonton]

La fuorto devis esti konstruita en la II-a grado de rezistkapablo kaj krom alia ĝi devis esti ekipita per turniĝonta maŝinpafila turo.

Linio[redakti | redakti fonton]

La armiloj de la fuorto devis maldekstre pripafadi spacon de ŝoseo, kiu tra ĉi tie kondukis trans ŝtatlimo kaj la maŝinpafila turo devis pripafado antaŭbatalejon, por ke ne okazigu eventuala ĉirkaŭigo tra la pola teritorio.

Direkte al sudokcidento troviĝas najbara fuorto MO S-2 "U školy". Direkte al oriento ligas linio de malpezaj fortikaĵoj modelo 37.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Sekvanta objekto: Armeafero Sektoro Moravia Ostrava Armeafero Antaŭa objekto:
MO S-2 MO S-1