Moravia Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 49°50′30″N 18°17′30″E  /  49.84167°N, 18.29167°O / 49.84167; 18.29167 (Moravia Ostrava)
Moravia Ostrava
ĉeĥe: Moravská Ostrava, germane: Mährisch Ostrau
municipa parto
Ostrava, 28. října.jpg
Moravia Ostrava, strato 28. října
Oficiala nomo: Moravská Ostrava
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Moravio
Parto de Moravia Ostrava kaj Přívoz
Fervojstacio Ostrava-střed
Placoj Placo de Masaryk, Placo de Jirásek
Tipo de parto Loka parto
Konataj lokoj Brouk kaj Babka, Rix, Strato Stodolní
Konstruaĵoj Nova urbodomo, Preĝejo de sankta Venceslao
Rivero Ostravice
Situo Nova urbodomo
 - koordinatoj 49°50′30″N 18°17′30″E  /  49.84167°N, 18.29167°O / 49.84167; 18.29167 (Moravia Ostrava)
Unua skribmencio 1279
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Ponto Ponto de Miloš Sýkora
Situo de Moravia Ostrava enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo de Moravia Ostrava enkadre de Ĉeĥio
Moravia Ostrava enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Moravia Ostrava enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Moravská Ostrava
Portal.svg Portalo pri Ostrava
Sigelilo de urbo Moravia Ostrava el la 1-a duono de la 17-a jarcento
Vido al Moravia Ostrava el la jaro 1855
Vido el aviadilo al Moravia Ostrava (jaro nekonata)

Moravia Ostrava (germane Mährisch Ostrau) estas eksa memstara urbo en Moravio ĉe limoj kun Silezio kaj ekde la jaro 1990 kiel parto de ostrava urboparto Moravia Ostrava kaj Přívoz. Ekde la jaro 1900 ĝi estis ĝis kunigo kun Silezia Ostrava en la jaro 1941 centro de politika distrikto Moravia Ostrava.

Periodo de kulmina mezepoko[redakti | redakti fonton]

Fundamenta dokumento de la urbo ne konserviĝis, tial la unua skriba mencio devenas nur el januaro de 1279. Oni skribas en ĝi pri renkontiĝo de la praga episkopo Tobiáš z Bechyně kaj la olomouca episkopo Bruno el Schauenburg en episkopa urbo Ostrava situanta malantaŭ opava provinco. Historiistoj principe kongruas, ke la urbaj rajtoj estis donitaj al Ostrava inter la jaroj 1268 ĝis 1278. La samaj malklaraĵoj regas ĉirkaŭ la ostrava blazono. La plej malnova figuro de la blazono, la seligita ĉevalo, tiel verŝajne devenas el blazono de la unua ostrava vokto, sed bedaŭrinde lia nomo ne konserviĝis.

La iompostioma koloniigo de la urbo signifis kreskon de la germanaj familioj, kiuj ŝanĝis la origine slavan karakteron de la urbo. El la jaro 1380 konserviĝis la unua dokumento pri la apartigado nomoj de ambaŭ Ostravoj. Silezia Ostrava estis skribata kiel Vendická (te. Slava). Kontraŭe al tio la markigo de Moravia Ostrava kiel Germana estas dokumentita nur el fino de la 15-a jarcento. Sed interesaĵo estas, ke tiel okazis en tempo, kiam en reprezentado de la urbo komencis pli karakterize realiĝi ankaŭ ĉeĥoj.

Periodo antaŭ batalo sur Blanka Monto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Batalo sur Blanka Monto.

Post husanaj militoj Ostrava apartenis definitive en hukvalda senjorujo (ekde la jaro 1437 ĝis la jaro 1848). El tempoj de la 15-a jarcento kaj la 16-a jarcento bedaŭrinde ne konserviĝis tro multaj registroj, ĉar oftaj incendioj de la urbo ofte neniigis ankaŭ urbajn librojn kaj aliajn signifajn dokumentojn. Sed spite al tio konserviĝis sufiĉe da informoj pri evidente la plej signifa ostrava senjoro de tiu tempo, pri Jan Čapek ze Sán.

En la tempo de hungaraj militoj la olomouca episkopujo venis en financajn malfacilaĵojn, kiujn ĝi solvis krom alia per lombardado de siaj posedaĵoj. La 25-an de novembro 1475 Ostrava estis lombardita al Hereš z Příluka. Sed la olomouca episkopujo poste klopodis akiri Ostravon reen, kio sukcesis nur la episkopo Stanislav la 1-a Thurz.

En la 16-a jarcento favore montriĝis ekonomia kresko. Krom tradiciaj metioj sukcesis en Ostrava ankaŭ fiŝlagaferoj. Raporto el la jaro 1531 laŭdinde mencias pri kvalito de karpoj kaj ezokoj, kiujn ostravanoj liveris kiel naturan doton al episkopa kastelo en Kelč. Ostrava ankaŭ en la jaro 1543 akiris de la episkopujo bierfarejojn, senjoran korton kaj kelkajn mon-dotojn. La loĝantoj ankaŭ ne havis laboregan devon sur la episkopaj fiŝlagoj.

Post humanistaj episkopoj Jiří Thurz, Jan Dubravius z Doubravky kaj Bernard Zoubek ze Zdětína la husanan heredaĵon akiris Marek Khuen, kiu komencis en sia diocezo rekatolikigon. Lia penado ne estis tro sukcesa kaj plie ĝi kaŭzis religiajn tumultojn en ĝis tiutempo religie tolerema urbo.

Granda bato estis grandega incendio el majo de 1556, kiu damaĝigis domojn en la placo kaj la preĝejon. La episkopo tiam donis al ostravanoj lignon el siaj arbaroj kaj samtempe li elvokis ilin, por ke ili prefere konstruu la urbon el ŝtono. Proksimume post dek jaroj la urbo estis denove konstruita kaj ties ekonomio malrapide stabiliĝis. Sed samteme okazis kaŝita batalo kontraŭ la episkopa superularo, precipe sur kampo de la kredo. La ostravanoj kiel episkopaj subuloj ne rajtis havi alian ol la romkatolikan kredon, malgraŭ la tuta vico el ili inklinis al Bohemiaj Fratoj kaj luteranoj.

En 1533 estis establita dekanujo kaj vikariujo, kiu donis al la urbo seriozecon. La olomouca episkopujo senlace klopodis rekatolikigi la orgojlan urbon, sed nombro de favoruloj de la luteranoj plu plinombriĝis. Sekve de minacoj kaj punoj fine la urba konsilantaro subiĝis kaj spite al forta rezisto la luteranismo en Ostrava estis subpremita.

Plua bato por la urbo estis epidemio de pesto aŭtune de la jaro 1585. Inter ties viktimoj apartenis ankaŭ ostrava dekano Ocellius. Pro grandega kvanto de la viktimoj devis esti establita nova tombejo ĉe urbaj remparoj.

Negativa interveno en la evoluon de Ostrava estis veno de kardinalo Francisko princo Dietrichstein en funkcion de olomouca episkopo. La kardinalo kondutis al Ostrava rekte malamike kaj li tenajlumis la urbajn rajtojn, kiel nur li povis. La kardinalo perdis Ostravon komune kun ĉiu posedaĵo en aŭgusto de 1619, kiam ellandigis lin rezistemaj moraviaj senjoroj. Sed jam la 17-an de julio 1620 la ostravanoj denove ĵuris fidelecon al la olomouca episkopujo.

Periodo post batalo sur Blanka Monto[redakti | redakti fonton]

Kvankam la kardinalo Dietrichstein pritraktis ŝirmon de siaj posedaĵoj antaŭ la venka imperiestra armeo, li ne povis malhelpi ĉiujn damaĝojn. La militantaj soldataroj en la ĉirkaŭaĵo de Ostrava postulis de la loĝantoj nutraĵojn, furaĝojn kaj monon. Sekve de senĉesaj bataloj estis plie plimulto de kampoj neprimastrumadeblaj kaj rikolto en la jaro 1622 tiel estis mizera. Restadoj de la soldataroj ruinigis buĝeton de la urbo kaj al tio aldoniĝis plua pesta epidemio en la jaro 1625.

La 26-an de aŭgusto 1626 konkeris Ostravon danaj taĉmentoj de armeo de Mansfeld. Tiuj prirabis ĉion, kion ili trovis, plie ili militkaptis la ostravan dekanon Martin Regulin-on. Tiu revenis el la militkaptiteco nur la 24-an de aprilo 1628.

En 1637 posedanto de Ostrava fariĝis princo Leopoldo Vilhelmo, kiu estis de la imperiestro nomumita anstataŭ la olomouca episkopo. La filo de imperiestro neniam plenumis la episkopan konsekron, plie li estis en konflikto kun eklezia rajto samtempe de la episkopo en pluraj urboj. Dum lia funkcia periodo Ostravon konkeris svedaj soldataroj, kiuj detiriĝis nur en la jaro 1650.

La militajn vundojn profundigis inundo en la jaro 1649, kiu ŝanĝis fluon de Ostravice kaj damaĝigis muelejon, domojn kaj solejojn en Přívoz. La akvo ankaŭ prenis rikolton el la kampoj kaj inundigis malsanulejon kun preĝejo.

Malrapida pliboniĝado okazis en la jaro 1661, kiam la episkopujo konfirmis al la episkopaj urboj (do ankaŭ al Ostrava) gildajn artikulojn. Reviviĝis fiŝlagaferoj kaj muelejaferoj, enspezoj komencis ascendi ankaŭ dank' al urba vojimposto. Tradicia fonto de la enspezoj poste estis bierfarejo. Al aktivigo de la vivo kontribuis renovigo de dua foiro farata en la tago de Sankta Cecilia, al kiu estis inicita flanka altaro en preĝejo de sankta Venceslao.

La 13-an de novembro 1723 la olomouca episkopo deprenis al Ostrava la dekanan oficejon kaj transprenis ĝin ĝis Bílovec, pro kio suferis prestiĝo de la urbo.

Dum sileziaj militoj Ostrava ja ne estis savita de plialtigitaj elspezoj, sed post vroklava kaj dresdena pacoj ĝi akiris novan strategian pozicion sur limoj. Imperiestrino Maria Terezia konfirmis al la urbo ĉiujn ties privilegiojn kaj plie ŝi permesis okazadon de nova foiro (jam la sesan en la jaro). La ekonomia kresko ne havis longan daŭron, ĉar fine de la 17-a jarcento estis konstruita nova imperiestra ŝoseo, kiu preterpasis Ostravon.

Periodo post malkovro de karbo[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la malkovro de karbo sur la teritorio de Ostrava estas el la jaro 1753, kiam přerova regiona hetmano Václav Kořenský postulis pri dono de eksplicita rajtigo al minado de karbo. Sed lia trovo, kiu ne estis precize lokalizita, restis forgesita. Raraj malkovroj poste aperadis ankaŭ en pluaj jaroj. Tiutempe estis konate, ke la karbo en Ostrava troviĝas, sed ĝi estis malofte uzata, ĉar manatinge senĉese troviĝis malmultekosta ligno el Beskidoj.

La unuan precize lokalizitan trovon de karbo faris en la jaro 1763 lagnova muelisto Jan Augustin en valo Burňa sur teritorio de Pola Ostrava. La alian malkovron estis en la jaro 1780 sur Landek en Petřkovice. Sed eĉ tiam la karbo ne vekis tro grandan reeĥon. Sisteman minadon komencis nur Wilczekidoj en la jaro 1787.

Periodo de industria revolucio[redakti | redakti fonton]

Ferfabrika industrio[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1830-1880 Ostrava trairis tra ŝtorma ŝanĝo. El la malgranda feŭda urbo fariĝis unu el cetroj de peza industrio. Iniciaton donis al tio profesoro František Xaver Riepl el viena politekniko, kiu fine de la 20-aj jaroj de la 19-a jarcento proponis al la olomouca ĉefepiskopo arkiduko Rudolfo, por ke li konstruu en Ostrava novan ferfabrikan entreprenon. Tiu ĉi ideo ekinteresis la ĉefepiskopon kaj la 9-an de decembro 1828 li eldonis fondigan dokumenton de nova pudlejo. Tiu devene devis esti sole parto de jam ekzistantaj frýdlant-aj gisejoj. Sed la origina projekto montriĝis kiel nereala, tial la Gisejo de Rudolfo en Vítkovice estis konstruita kiel memstara uzino. Kiel la unua estis konstruita pudliga forno kaj trafiko en ĝi estis komencita la 16-an de septembro 1830. Temis pri la unua tia forno en la tuta habsburga monarkio. Pluajn informojn pri la evoluo vi trovos en artikolo Ferfabriko Vítkovice.

Karba industrio[redakti | redakti fonton]

La kreskanta interes-demando de la gisejaj entreprenoj pri la karbo kaŭzis kreskon de ties minado. Dum en la jaro 1832 en ostrava-karvina regiono (OKR) oni ekspluatis 16 300 tunojn da karbo, en la jaro 1852 tio jam estis 167 800 tunojn kaj en la jaro 1882 estis ekspluatitaj eĉ 2 617 700 tunojn da karbo. Komence de la 30-aj jaroj de la 19-a jarcento Ostrava-regiono partoprenis de 13 % en karba minado en la ĉeĥaj landoj, dum en la 80-aj jaroj tio estis jam 37 %.

Ĝis la jaro 1848 inter municipojn plej multe influitaj per minado de karbo apartenis Pola Ostrava, Moravia Ostrava, Hrušov kaj Michálkovice. En restantaj lokoj oni komencis mini post la jaro 1849. Interesa estis konsisto de investoj: en la minadon investis Grafo Wilczek, la olomouca ĉefepiskopo, la aŭstria ŝtato, Josef Zwierzina aŭ Salomon Mayer Rothschild. Ĝuste Rothschildidoj havis en la okdekaj jaroj sub kontriolo duonon de ĉiu ostrava minado.

Cetera industrio[redakti | redakti fonton]

Apud la ferfabrika kaj karba industrioj en Ostrava komencis realiĝi ankaŭ aliaj industriaj fakoj. Do en la jaro 1851 estis en Hrušov malfermita Unua aŭstria fabriko por sodo. En la jaro 1865 estis fondita fabriko por rafino de petrolo kaj parafino. Nutraĵindustrio estis en Ostrava reprezentita nur tre malforte, fakte temis pri urbaj bierfarejo, muelejoj kaj distilejoj. Mallonga ĉapitro estis moraviasilezia sukerfarejo (en la jaro 1848-1859). Multe pli grandan ekspandon ekregistris konstruaferoj, nur da brikfabrikoj estis en Ostrava minimume dek kaj da konstrufirmaoj sep.

Periodo de la plej signifa industria tereno en la monarkio[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1880 ĝis fino de la habsburga monarkio en la jaro 1918 Ostrava fariĝis la plej signifa industria regiono de Aŭstrio-Hungario. La ekonomia potencialo de aglomeraĵo, la loĝdenso kaj pluaj aspektoj kaŭzis, ke la urbo fariĝis signifa ekonomia kaj politika faktoro en la ĉeĥaj landoj kaj en la tuta regno.

Karba industrio[redakti | redakti fonton]

La minado de karbo transprenis majoritan kvoton en la industria produktado de la urbo. En la jaro 1892 laboris 53,5 % homoj en la karba industrio. Dum en la jaro 1892 en la tuta aglomeraĵo estis ekspluatitaj 2,7 milionoj da tunoj de karbo (en Moravia Ostrava 638 miloj da tunoj), en la jaro 1914 tio estis jam 4,4 milionoj da tunoj (en Moravia Ostrava 767 miloj da tunoj).

Ferfabrika industrio[redakti | redakti fonton]

Enkadre de la aglomeraĵo sur la dua (en Moravia Ostrava sur tria) loko estis industrio de fero, metaloj kaj maŝinoj. La fabrikado iom post iom koncentriĝis sur la teritorio de Moravia Ostrava, Vítkovice kaj Zábřeh nad Odrou. En la jaro 1893 oni produktis 193 miloj da tunoj de kruda fero, en 1900 tio estis jam 260 miloj da tunoj kaj en la jaro 1912 la produkto ascendis al duonmiliono da tunoj de la kruda fero. Ferfabriko Vítkovice en 1889 eĉ evoluis la t.n. vítkovican marŝon, kio estis nova metodo de fabrikado de ŝtalo, kiu estis uzata por plimulto de la fabrikata ŝtalo.

Cetera industrio[redakti | redakti fonton]

Kemi-farejo en Hrušov eĉ plu ekspandis kaj disvastigis sian produktadon. Da rafinejoj de mineralaj oleoj estis en Ostrava eĉ du. En la jaro 1892 estis en Zábřeh nad Odrou konstruita fabriko por prilaborado de apudaj produktoj de la gisado. Grandan ekspandon spertis ankaŭ konstruaferoj. Fakte tute forŝovita restis la nutraĵindustrio, reprezentis ĝin fakte nur lokaj bierfarejoj.

Entreprenado[redakti | redakti fonton]

Komune kun la industrio reviviĝis ankaŭ metia, komerca kaj financa entreprenado. Tio koncentriĝis precipe en Moravian Ostravon. Tradicie forte estis reprezentitaj gastejaj vivtenistoj. Kun la kresko de la industrio agadis ankaŭ vivtenistoj ĝis tiu tempo en Ostrava nekonataj, kiel ĉevalveturigistoj, fiakristoj kaj droŝkistoj. Pikanta estis funkciado de kelkaj dekoj de bordeloj en ostravaj stratoj. En la jaro 1898 ĉi tie malfermis sian filion Vivtenistara banko (Živnostenská banka), en la sama jaro estiĝis ankaŭ la unua loka banko (Moraviaostrava komerca kaj industria banko).

Periodo en la memstara ĉeĥoslovaka respubliko[redakti | redakti fonton]

Vivtenistara banko en Moravia Ostrava ĉirkaŭ 1928

Post estiĝo de la memstara ĉeĥoslovaka ŝtato iom post iom transiris ĉiuj oficejoj en la manojn de ĉeĥaj reprezentantoj. Komplika nacieca situacio en Ostrava-regiono postulis reorganizon de loka administrado kaj kondukis al estiĝo de koncepto de la t.n. Granda Ostrava. Sed malgraŭ tio Ostrava ne havis tian pozicion kiel aliaj urboj kompareblaj per la signifo kaj la grandeco. Diference de ekz. OlomoucOpava ĝi ne ricevis propran statuton. En la urbo troviĝis eĉ ne komerca kaj vivtenistara kameroj.

Mineja kaj energetika industrioj[redakti | redakti fonton]

Kvankam marketaj kondiĉoj en nove estiĝinta merkato de Ĉeĥoslovakio ne estis simplaj, la pozicio de Moravia Ostrava estis favora. Ĉi tiea peza industrio povis rekte kontentigi postulojn al la produktoj, kiujn aliaj terenoj specialigitaj al malpeza industrio ne povis proponi. Sed eĉ en Ostrava montriĝis malkresko dum ekonomia krizo. ĉefa fonto de la enspezoj estis memkompreneble la karbo, da kiu oni ekspluatis en la jaro 1929 nur en Moravia Ostrava 2 291 900 tunojn (en la tuta regiono poste 5 746 000 tunojn). Same grava estis produkto de koakso, kiu trovis validigon ne nur en enlandaj, sed ankaŭ en eksterlandaj merkatoj. En Moravia Ostrava tiel en la jaro 1929 estis fabrikitaj 1 889 000 tunojn da koakso (en la tuta regiono poste 1 997 400 tunojn). Mano en mano kun la industrioj de karbo kaj koakso iris produktado de elektra energio, kiu en la jaro 1929 atingis 276 056 000 kWh.

Giseja kaj maŝina industrioj[redakti | redakti fonton]

La plej granda industria entrepreno en Moravia Ostrava estis Ferfabriko Vítkovice, kiu kapablis superi falojn de la ekonomia krizo rapide kaj sen pli grandaj perdoj. Krom kutima sortimento ĝi komencis produkti ankaŭ produktojn por armigaj celoj. Krom Ferfabriko Vítkovice agadis sur la teritorio de urbo ankaŭ aliaj entreprenoj kun simila celigo, sed tiuj en la merkato prenis esence malpli grandan kvoton.

Kemia industrio[redakti | redakti fonton]

Krom jam enfunkciantaj kemiaj entreprenoj estiĝis en Ostrava ankaŭ aliaj kemiaj entreprenoj. Nomi eblas ekz. Moraviaostravaj kemiaj uzinoj, Přívoz-aj uzinoj de mineralaj oleojSocieto por kemia kaj giseja fabrikado. Sed la plej granda inteveno en la evoluo de la kemia industrio estis fondo de Ĉeĥoslovakaj fabrikoj por nitrogenidaj materioj en Mariánské Hory.

Konstrua industrio[redakti | redakti fonton]

Magazeno Rix en Moravia Ostrava en proks. 1925 antaŭ rekonstruo
Germana domo en Moravia Ostrava

Dum konstruado de loĝejoj kaj aliaj loĝspacoj pli suferis, la komerca konstruado spertis veran kreskon. Komercistoj grandmaniere rekonstruis kaj alkonstruadis, pli riĉaj eĉ komencis konstruadon de propraj magazenoj, el kiuj kelkaj apartenis siatempe al la plej grandaj de sia speco en meza Eŭropo. En la jaro 1928 estis finita alkonstruado de vendejdomo Rix, je unu jaro pli poste estis konstruita magazeno Brouk kaj Babka. Vigla komerca vivo allogis atentemon de bankoj, kiuj ĉi tie komencis konstrui reprezentigajn sidejojn. Elkreskis ankaŭ nombro de nove konstruitaj administraj konstruaĵoj, el kiuj la plej signifa estis Nova urbodomo.

Periodo de protektorato[redakti | redakti fonton]

La 10-an de oktobro 1938 konkeris germanaj taĉmentoj la t.n. kvinan zonon, per kio ili ŝovis la limon de Germanio ĝis Moravia Ostrava. Pro tio ili kaŭzis grandajn liverigajn kaj vendproblemojn. La germana okupacio poste kulminis la 14-an de marto 1939, kiam de la 17-a ĝis la 20-a horoj okazis okupo de la resto de urbo. La germana minoritato entuasmiĝinte bonvenigis siajn "liberigintojn" kaj fervore helpis enkonduki la germanan ordon. Tiu krom alia realiĝis per enpraktikigo de veturado sur la dekstra flanko, do jam la 15-an de marto 1939 je la kvara horo matene la unua ostrava tramo ekveturis sur la dekstraj reloj.

Ĉiuj ostravaj entreprenoj en la ĉeĥa proprumado estis manturne transigitaj al germanaj komapnioj. La plej signifan pozicion en Ostrava-regiono tiel akiris uzinoj de Göring. La naziistoj dediĉis la plej grandan atentemon al la minado de karbo kaj la produktado de koakso, kiujn ili bezonis por disvastigo de armiga produktado. La minadon de karbo ili senĉese plialtigis eĉ ne zorginte pri ruinigaj sekvoj de la nepripensita ekspluatado.

La milita ekonomiko de Ostrava kulminis en la jaro 1943, poste kun proksimiĝanta kolapso de la germana regno sinkis la produktado, bremsiĝis liveroj kaj vendoj, plinombriĝis sabotadoj.

Unu el malmultaj pozitivaj sekvoj de la okupacio estis aligo de Silezia Ostrava (kaj pluaj sileziaj municipoj) al Moravia Ostrava, per kio pleniĝis la origina ideo de Granda Ostrava.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]