Strato Stodolní
Strato Stodolní | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Stodolní | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Strato Stodolní (ĉeĥe Stodolní ulice) troviĝanta proksime de la urbocentro de Ostrava, en ties parto Moravia Ostrava, estas unika fenomeno de la ostrava komuna vivo. En la pasinteco en la strato estis nur malplenaj, malkreskintaj domoj kaj domaĉoj, pri kiuj neniu zorgis. Nun en la tuta strato mem kaj en ties senpera ĉirkaŭaĵo troviĝas nur dekoj da drinkejoj, restoracioj kaj kluboj, kiuj estas precipe dum semajnfinoj abunde vizitataj de la juna kaj la meza generacioj, nenur el Ostrava. Sed ties populareco kunportas ankaŭ negativajn aspektojn en aspekto de plialtigita kriminaleco. Tial la strato estas sub kontrolo de policaj patroloj kaj kameraa sistemo. En 2006 la strato estis rekonstruita.
La 20-an de novembro 2007 estis proksime de fino de la strato malfermita nova fervoja haltejo Ostrava centrum, ekde la 15-a de junio 2008 la nomo de la haltejo estis ŝanĝita je Ostrava-Stodolní, situanta sur fervojlinio Ostrava - Valašské Meziříčí, kiu devas faciligi transporton en la cetrejon de Ostrava.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Stodolni.cz Arkivigite je 2009-06-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Forgesita Ostrava: strato Stodolní[rompita ligilo]
- Virtuala ekskurso de strato Stodolní Arkivigite je 2007-05-12 per la retarkivo Wayback Machine