Saltu al enhavo

Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio
Majoro, guberniestro, ordenmajstro, princepiskopo, mecenato
Pentraĵo fare de Peter Thys
Pentraĵo fare de Peter Thys
Ceteraj titoloj Arkiduko de Aŭstrio
Persona informo
Leopold Wilhelm von Österreich
Naskiĝo 5-an de januaro 1614 (1614-01-05)
en Wiener Neustadt
Morto 20-an de novembro 1662 (1662-11-20) (48-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Imperia kripto, Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala • germana • hispana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Ferdinando la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Maria Anna de Bavario Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj arkidukino Maria Anna de Aŭstrio • Cecilia Renata of Austria (en) Traduki • Ferdinando la 3-a • Archduke Johann Karl of Austria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o –
Profesio
Okupo politikisto • militestro • mecenato • artkolektanto • katolika sacerdoto • episkopo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Eklezio • militaj aferoj • kolektado vd
Aktiva en Bruselo • Antverpeno • Vieno vd
Verkado
Verkoj Theatrum pictorium ❦
Painting collection of Archduke Leopold Wilhelm of Austria vd
Episkopo de Olomouc
Dum 1637–1662
Antaŭulo Johano la 19-a Ernst Plateis de Plattenstein
Sekvanto Karolo Jozefo de Aŭstrio
(Princ-)episkopo de Halberstadt
Dum ĝis 1648
Sekvanto (Frederiko Vilhelmo (Brandenburgio), kiel duko de la sekularigita princepiskopujo)
(Princ-)ĉefepiskopo de Magdeburgo
Sekvanto Aŭgusto (Saksio-Weißenfels)
(Princ-)episkopo de Passau
(Princ-)episkopo de Breslau
(Princ-)episkopo de Strasburgo
(Princ-)abato de Hersfeld
Alta Majstro de la Germana Ordeno
Dum 1641-1662
Antaŭulo Johann Kaspar von Stadion
Sekvanto Karolo Jozefo de Aŭstrio
Guberniestro de la Hispana Nederlando
Dum 1647–1662
Antaŭulo Emmanuel de Moura Cortereal
Sekvanto Johano Jozefo de Aŭstrio
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

La arkiduko Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio (n. la 5-an de januaro 1614 en Wiener Neustadt - m. la 20-an de novembro 1662 en Vieno) estis militista majoro kaj guberniestro de Hispana Nederlando ekde 1647 ĝis 1656. Li cetere famiĝis kiel grava artprotektanto. Kiel filo de imperiestro, li ĝuis la titolon "Arkiduko de Aŭstrio".

Leopoldo estis la plej juna filo de Ferdinando la 2-a kaj de Maria-Anna de Bavario (1574-1616). Lia pli aĝa frato fariĝis Ferdinando la 3-a, dum li mem estis destinita al eklezia kariero. Li fariĝis Alta Majstro de la Germana Ordeno, plurobla episkopo kaj princo-episkopo (de episkopujoj Halberstadt, Magdeburgo, Olomouc, Passau, Vroclavo kaj Strasburgo – tre malkutima akumuliĝo de postenoj), kaj servis kiel generalo en la Tridekjara milito.

En 1648 la princepiskopujo Halberstadt estis sekularigita kaj unuigita kun Margraflando Brandenburgio.