Proskovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proskovice
kvartalo
Sokol Proskovice
Situo de urba parto Proskovice en Ostrava (klakmapo)Krásné PolePlesnáPustkovecPorubaMartinovTřeboviceHošťálkoviceLhotkaPetřkoviceSilezia OstravaMichálkoviceRadvanice kaj BartoviceMoravia Ostrava kaj PřívozMariánské Hory kaj HulvákyNová VesVítkoviceSvinovPolanka nad OdrouProskoviceOstrava-JihHrabováNová BěláStará Bělá
Situo de urba parto Proskovice en Ostrava (klakmapo)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Proskovice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historia regiono Moravio
Parto de Ostrava
Tipo de parto Urba parto
Rivero Odro
Situo Proskovice
 - koordinatoj 49° 45′ 10″ N 18° 11′ 57″ O / 49.75278 °N, 18.19917 °O / 49.75278; 18.19917 (mapo)
Areo 3,43 km² (343 ha)
Loĝantaro 1 204 (2021)
Denseco 351,02 loĝ./km²
Unua skribmencio 1394
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 724 00
Situo de Proskovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Proskovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Proskovice enkadre de Ĉeĥio
Proskovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Proskovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Proskovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Proskovice
Retpaĝo: www.proskovice.ostrava.cz
Portalo pri Ostrava

Proskovice estas ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. Ties nomo devenas de persona nomo Prosek. Vivas ĉi tie 1 204 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio estas dokumentita el la jaro 1394 en feŭda libro de ĉefepiskopujo olomouca. Lasta posedanto estis familio de Podstatskidoj el Prusinovice (ekde la jaro 1763 de Podstatskidoj-Liĥtenŝteinidoj). La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 1-an de majo 1945 je la 16-a horo.

Proskovice estis malgranda agrikultura municipo (proksimume 10 da lanoj). Industriigo en la ĉirkaŭaĵo ne influis la teritorion de la municipo kiel tia, ĉar ĉi tie ne okazis minado de karbo aŭ konstruado de industriaj entreprenoj. Malgraŭ tio plimulto de loĝantoj transiris el laboro en la agrikulturo en la industrian produktadon. Kvankam Proskovice fariĝis ĉeurba municipo, tio tro ne montriĝis en loĝantaro, precipe pro pli granda distanco de la centro de Ostrava.

Lernejo estis fondita en la jaro 1869 - antaŭe la infanoj vizitadis en malnovbelan lernejon. Ĝis la jaro 1630 Proskovice estis alparoĥigita al Stará Ves nad Ondřejnicí, poste al Stará Bělá. Kapelo de sankta Floriano estis konstruita en la jaro 1812, filia preĝejo poste en la jaro 1946.