Mariánské Hory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 49°49′56″N 18°15′08″E  /  49.83222°N, 18.25222°O / 49.83222; 18.25222 (Mariánské Hory)
Mariánské Hory
(Čertova Lhota)
latine: Diaboli villa, germane: Teufflsdorf, ekde 1901 germane: Marienberg
municipa parto
Mariánské Hory, Stojanovo náměstí.jpg
Placo de Stojan en Mariánské Hory
Mariánské Hory CoA CZ.png
Blazono
Oficiala nomo: Mariánské Hory
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Moravio
Parto de Mariánské Hory kaj Hulváky
Fervojstacio Mariánské Hory
Tipo de parto Loka parto
Konata loko Preĝejo de Sankta Maria Reĝino
Situo Urbodomo en Mariánské Hory
 - koordinatoj 49°49′56″N 18°15′08″E  /  49.83222°N, 18.25222°O / 49.83222; 18.25222 (Mariánské Hory)
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 709 00
Industrio Koaksigejo Ignát
Situo de Mariánské Hory enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo de Mariánské Hory enkadre de Ĉeĥio
Mariánské Hory enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Mariánské Hory enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mariánské Hory
Retpaĝo: www.marianskehory.cz
Portal.svg Portalo pri Ostrava

Mariánské Hory (latine ĝis la jaro 1901 Diaboli villa; germane TeufflsdorfTeufelsdorfEllgoth, ekde la jaro 1901 Marienberg) estas eksa urbo, nun katastra teritorio kaj loka parto de ostrava urboparto Mariánské Hory kaj Hulváky.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Mariánské Hory estiĝis fine de la dektria jarcento. Origina nomo Čertova Lhota (esperante Lhota de Diablo) eltenis ĝis la komenco de la 20-a jarcento. La nomo Lhota devenas de avantaĝoj, kiujn la posedantoj de regiono donis al novaj koloniistoj, en tempo de limtempoj (ĉeĥe lhůta), dum kiuj la vilaĝanoj dum certa tempo devis doni certajn pagojn, dotojn kaj laboregojn. Post forpaso de tiuj ĉi limdatoj la avantaĝoj finiĝis kaj la loĝantoj fariĝis ordinaraj servutuloj. Ĉar malantaŭ Odra troviĝis alia vilaĝo kun la sama nomo, oni komencis diri al ĝi Závodní Lhota, sed ĉi tiea ricevis la nomon Čertova Lhota. La unua skribmencio indikas nomon de episkopa vasalo Hereš el Čertova Lhota (germane Herscho de Teufflsdorf) kaj ĝi datiĝas en la jaro 1367. La dua skribdokumento estas el la jaro 1380 kaj ĝi informas pri Petro, filo de Smil, kiu estis ankaŭ el Čertova Lhota. En tiu ĉi jaro estas unuafoje menciita ĉeĥa nomo Czrtowalhota.

En la jaro 1396 akceptis feŭdon Mikuláš z Brandýsa, kiu tenis ĝin minimume dek unu jarojn. Pluaj posedantoj estis ekde la jaro 1426 fratoj Vavřinec kaj Mikuláš el Šonov kaj Petrovice en Teŝina regiono, sed tiuj en la sama jaro vendis ĝin al Bos Merten, ostrava burĝo. Post batalo ĉe Lipany fariĝis posedanto husana hetmano Jan Čapek ze Sán, kiu ankaŭ fariĝis senjoro de hukvalda senjorujo kaj de urbo Ostrava. En julio de 1444 li vendis tiun ĉi feŭdon al Jan Studénka el Studénka kaj al lia edzino Helena. Ekde la jaro 1466 Čertova Lhota apartenis al Jan Čambor el Studénka, post lia morto poste al lia filo Jiřík kaj al lia patrino Markéta el Bránice. Pluaj posedantoj de la feŭdo estis Mikuláš el Mělník kaj Ladislav el Kadaň. La olomouva episkopo Stanislav la 1-a Thurzo translasis la vilaĝon en januaro de 1539 al Ostrava, sed por tio la ostravanoj devis ĉiujare doni aŭtune al la olomoucaj episkopoj unue sesdekon da ezokoj kaj karpoj, pli poste tri sesdekojn da groŝoj. En 1642 en Ostrava ekloĝis sveda soldataro, kies restado kostis al la urbo 15 000 florenojn. Čertova Lhota devis el tiu ĉi sumo pagi plenajn 14 procentojn.

Čertova Lhota restis kiel servutula vilaĝo de Ostrava ĝis nuligo de servuteco en la jaro 1848, kiam okazis ties forŝiro de Moravia Ostrava. La malgranda municipo memstariĝis. En la jaro 1880 la municipo havis 472 loĝantojn, en la jaro 1890 jam 1154 loĝantojn kaj en la jaro 1900 la nombro de loĝantoj denove plialtiĝis al 7571. En tereno de industrio Čertova Lhota sukcesis - oni konstruis koaksigejon, rafinejon de alkoholo kaj pliajn malpli grandajn industriajn fabrikojn (ekz. gisejo kaj maŝinejo aŭ vapora brikfabriko). Diference de la ĉirkaŭaj municipoj estis en Mariánské Hory stabile alta kvociento de la ĉeĥa loĝantaro. En la jaro 1921 la ĉeĥoj estis pli ol 95% da loĝantoj. Samtempe kun kreskanta loĝantaro la municipo diskreskis kaj plialtiĝis nombro de domoj sur ties teritorio. En la jaro 1794 ĉi tie staris 26 domojn, en la jaro 1880 43 domojn, en la jaro 1900 29 343 domojn kaj en la jaro 1930 eĉ 73 643 domojn.

Urbo[redakti | redakti fonton]

Letero de ministro d-ro Pacák al urbestro MUDr. Jan May en afero de avanco de Mariánské Hory je urbo
Vido al Mariánské Hory ĉirkaŭ la jaro 1920.
Vido al Mariánské Hory ĉirkaŭ la jaro 1920.

Ekde januaro de 1900 laboris por la municipo sekretario Jan Grmela. Temis pri tre aktiva laborulo. La origina nomo Čertova Lhota estis perceptata kiel pejorativa kaj ekde la 17-a jarcento ĝi fakte ne estis uzata. Oni uzis anstataŭ ĝi markigon Lhotka ĉe Moravia Ostrava. Grmela tial proponis al municipa komitato alinomadon de la municipo je Ostrava Lhotka. La municipa komitato konsentis kaj subtenis ankaŭ liajn pluajn proponojn, ekz. proklamo de la ĉeĥa lingvo kiel ununura ofica lingvo, alinomadon de stratoj laŭ signifaj ĉeĥaj personecoj aŭ propono de municipa blazono kaj koloroj. Tuj la sekvantan jaron, la 22-an de aŭgusto 1901, al Grmela sukcesis realigi ŝanĝon de la nomo je Mariánské Hory. Mariánské pro patroneco de Maria kaj Hory parte pro lokigo de la municipo sur monteto kaj parte pro ministoj, kiuj ĉi tie minis karbon kaj ercojn. Viena ministerio de enlando aprobis la ŝanĝon kun valideco ekde la 6-a de septembro 1901.

Grmela en oktobro de 1906 prezentis postulon al Francisko Jozefo la 1-a por avanco el municipo je urbo. Mirinde eĉ ĉi tie li sukcesis atingi la sian kaj ekde la 1-a de aprilo 1907 Mariánské Hory akiris statuson de urbo. Solena eksido de la unua urba reprezentantaro okazis la 21-an de aprilo. La unua urbestro poste estis elektita Jan May. La meritojn de Jan Grmela ĝis hodiaŭ rememorigas strato nomita omaĝe laŭ li (Grmelova strato).

En marto de 1903 malfermis konata ĵurnalisto, verkisto kaj dramisto František Sokol-Tůma en Komenského strato eldonejon kaj librovendejon.

En la jaro 1905 estis establita komerca lernejo. Ties estiĝon akompanis malfacilaĵoj, precipe germanaj firmaoj en Ostrava-regiono montris disvastigon de kleraj ĉeĥoj sen esperoj al okupo. Sed la municipa sekretario Grmela kun subteno de kelkaj ĉeĥaj deputitoj realigis la sian kaj la unua lernojaro 1905/1906 komencis la 9-an de oktobro 1905. Je unu jaro pli poste estis pure knaba lernejo disvastigita ankaŭ je knabina lernojaro. Ĝis la jaro 1908 la lernejo havis la sidejon en domo n-ro 171 en angulo de stratoj Výstavní kaj 28. října. En la jaro 1908 okazis transloĝiĝo al angulo de stratoj Podlahova kaj Marie Pujmanová. La memstaran ekzistadon de la lernejo finigis lernojaro 1937/1938, kiam ĝi estis unuigita kun Komerca akademio en Moravia Ostrava (ĝi estis fondita en la jaro 1919).

En 1907 estiĝis muzika kaj orgena lernejo, entute la unua muzikfaka instituto en Ostrava-regiono.

La municipo apartenis ekde sia fondo en moraviasilezian paroĥon. Propra municipa tombejo estiĝis en la jaro 1870; en la jaro 1877 ĉi tie estis konstruita kapelo de Sankta Maria. En la jaroj 1905-1908 estis konstruita templo de Sankta Maria Reĝino. La plej malnova sakrala konstruaĵo sur teritorio de Mariánské Hory estas hodiaŭ jam neuzata kapelo de Fraŭlina Tago en loĝdomaro Vršovců el la jaro 1870.

Fino de la memstareco[redakti | redakti fonton]

Post estiĝo de Ĉeĥoslovakio la urba reprezentantaro rezignis la 16-an de januaro 1919 kaj estis nomita administra komisiono, kiu administris la urbon ĝis ties aligo al Ostrava. La sesdek sep jarojn daŭranta memstareco finis la 1-an de januaro 1924, kiam Mariánské Hory estis aligita reen al Moravia Ostrava. Estiĝis la t.n. Granda Ostrava subgvide de urbestro Jan Prokeš. Granda evento de tiama tempo estis vizito de prezidento Masaryk en Minejo Ignát.

La urboparto estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 30-an de aprilo 1945.

Blazono[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post la jaro 1750 estiĝis municipa sigelilo, kiu plenumis funkcion de municipa blazono. Kreis ĝin plugilo kaj super ĝi okulo. En 1820 estis aldonita falĉileto kaj falĉilo kun draŝilo. Ekde januaro de 1902 la municipo komencis uzi novan blazonon.

Urbestroj de la municipo[redakti | redakti fonton]

  • 1850: Jan Havránek
  • 1861: Jan Sýkora
  • 1864: Valentýn Sýkora
  • 1868: František Lokša
  • 1895: František Mrkva
  • 1898: Adolf Sýkora
  • 1906: Jan May
  • 1910: Antonín Otýpka
  • 1919: Alois Vavřík (administra komisaro)
  • 1923: Jan Prokeš (administra komisaro)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotografioj[redakti | redakti fonton]