Poruba (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Poruba


Koordinatoj: 49°49′N 18°10′E  /  49.817°N, 18.167°O / 49.817; 18.167 (Poruba (Ostrava))
Poruba
kvartalo
Ostrava, Poruba, Hlavní třída.JPG
Ĉefavenuo en Ostrava-Poruba
Krásné Pole Plesná Pustkovec Poruba Martinov Třebovice Hošťálkovice Lhotka Petřkovice Silezia Ostrava Michálkovice Radvanice kaj Bartovice Moravia Ostrava kaj Přívoz Mariánské Hory kaj Hulváky Nová Ves Vítkovice Svinov Polanka nad Odrou Proskovice Ostrava-Sudo Hrabová Nová Bělá Stará BěláSituo de urba parto Poruba  en Ostrava (klakmapo)
Pri ĉi tiu bildo
Flag of Poruba.jpg
Flago
Poruba CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Poruba
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Ostrava
Tipo de parto Urba parto
Migra ŝtonego Migra ŝtonego en Poruba
Rojo Porubka
Situo Poruba
 - koordinatoj 49°49′N 18°10′E  /  49.817°N, 18.167°O / 49.817; 18.167 (Poruba (Ostrava))
Areo 13,18 km² (1 318 ha)
Loĝantaro 70 521 (30. 06. 2010)
Denseco 5 350,61 loĝ./km²
Natura memorindaĵo Turkov
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 708 00
Universitato ATO
Situo de Poruba enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo de Poruba enkadre de Ĉeĥio
Poruba enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Poruba enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Poruba
Retpaĝo: www.moporuba.cz
Portal.svg Portalo pri Ostrava

Poruba estas iama municipo, en 1957 alligita al Ostrava, ekde la 24-a de novembro 1990 unu el urbaj partoj de la statuta urbo Ostrava. Ĝi etendiĝas okcidente de la urbo, en ties silezia parto kaj ĝi estas unu el la plej loĝhavaj ostravaj urbaj partoj. La teritorio de la urba parto konsistas el tutaj katastraj teritorioj Poruba kaj Poruba-nordo.

La teritorio de la urboparto Poruba estas kvazaŭ "kojno" de la katastra teritorio de la urba parto Pustkovec dividita en du preskaŭ apartigitajn partojn, kiuj estas kunigitaj nur per mallarĝa koridoro de ŝosea komunikaĵo en strato Martinovská. La plej malnova parto de la uroparto estas la tn. malnova Poruba, la origina municipo, kies historiaj radikoj tuŝas ĝis mezepoko. Sed plimulto el la 75.000 loĝantoj vivas en mikrorajono, kiu estis konstruita komence de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento. Sur la teritorio de la urboparto ne estas pli grandaj industriaj uzinoj, la loĝantoj plimulte laboras en aliaj partoj de Ostrava. Troviĝas ĉi tie kelke da bazaj kaj mezlernejoj. Ekde la jaro 1973 en Poruba havas sidejon Altlernejo mineja - Teknika universitato Ostrava.

La nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo Poruba estis en la ĉeĥa verŝajne derivita de hakado de arboj kaj ĝi koneksas kun maniero de la fondo de municipo. El la jaro 1655 estas dokumentita ankaŭ la germana nomo Hannersdorf.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉefavenuo en Poruba

La fondo de Poruba okazis en la 13-a jarcento sur la teritorio kovrita de densa limregiona arbaro, kiu etendiĝis de Opava ĝis Teŝino kaj ĝi estis natura ŝirmo de la limoj. La superularo komencis koloniigi kaj ekonomie eluzi la teritorion. La vilaĝo Poruba estis fondita laŭlonge rojo Porubka.[1]

  • La vilaĝo Poruba estas unuafoje menciata en la jaro 1377, kiam ĝi apartenis al Třebovice. Třebovice-on proprumis Beneš z Kravař, kiu estis ankaŭ tenanto de Bílovec, Krumlov, Klimkovice kaj de unu parto de Svinov.
  • Plua mencio pri Poruba estas el la jaro 1393, kie estas menciata Stach el Poruba kiel feŭdo de Ĉefdiocezo de Olomouc
  • 1434 la vilaĝo estis vendita al fratoj Jan Sobek kaj Matěj el Kornice
  • 1451 ĝi estis vendita al Střelové el Chechlo. En 1513 heredis la třebovican senjorujon inkluzive de Poruba Markéta Střelová el Chechlo, pli poste edziniĝinta Bzencová el Markvartovice.
  • 1553 post morto de Jindřich Bzenec Poruba dekatenis sin de Třebovice. La poruban burgaron, la vilaĝon kaj la kortegon heredis lia filo Odřej Bzenec z Markvartovic. Tiu aĉetis pli poste la klimkovican senjorujon (Klimkovice, Lagnov, Martinov, kortegon Hýlov, la partojn de Polanka kaj Svinova). En 1578 li heredis Třebovice-on kun plua svinova parto. Olomouca episkopo Stanislav la 2-a Pavlovský konfidis al li en 1593 sian feŭdon por vilaĝoj Zábřeh, Stará Bělá kaj Výškovice. En 1573 li konstruis en renesanca stilo poruban kastelon kaj en 1578 kastelon en Klimkovice. En 1592 li fariĝis hetmano de Opava princlando. Sed fakte li ne restadis en tiu ĉi funkcio, ĉar en la jaro 1595 li estis pafmortigita. Post la morto de Ondřej Bzenec la vilaĝo kelkfoje ŝanĝis siajn posedantojn: Kryštof Bzenec, Jindřich Vanecký z Jemničky (1599), Skrbenskidoj z Hříště kaj Oppesdorfidoj (1689).
  • Antaŭ la jaro 1720 grafo Oppersdorf vendis la vilaĝon Poruba al Jindřich Vilém Wilczek el Dobrá Zemice. La familio de Wilczekidoj aligis Porubon al la propra klimkovica senjorujo kaj li estis proprumanto de la plej bonaj parceloj ĝis la jaroj 1945. Ili estis senigitaj de parto el ili dum unua parcela reformo.
  • Pro influo de instruistaro kaj urbestro de la municipo estis la 7-an de decembro 1906 fondita infana vartejo en spacoj de domo n-ro. 57 kontraŭe al municipa lernejo.
  • En 1921 Poruba mezuras 817 hektarojn kaj 48 arojn, la plej granda proprumanto de parcelo, grafo Wilczek - 21620 arojn. Divido de la suma areo laŭ kulturoj: erpgrundo - 556 ha 56 a, herbejoj 85 ha 47 a, arbaroj 65 ha 22 a, paŝtejoj 46 ha 85 a, ĝardenoj 20 ha 85 a, fiŝlagoj 7 ha 55 a, areoj nefekundaj kaj konstruplenigitaj 34 ha 98 a.[2]
  • La 9-an de oktobro 1938 Poruba estis okupita fare de nazia soldataro kaj alligita al la germana ŝtato kiel parto de Sudeta regiono.
  • La 27-a ĝis la 29-a de aprilo 1945 Porubon liberigis post senkompataj bataloj Ruĝa Armeo. La damaĝoj kaŭzitaj pro la milito estis taksitaj al 37 milionoj da antaŭmilitaj ĉeĥoslovakaj kronoj.
  • Komenco de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento signifis rompon en la evoluo de Poruba. Intenco de tiamaj oficejoj estis konstrui sur la katastraj teritorioj de Poruba novan centron de Ostrava, kiu fariĝis industria centro de Ĉeĥoslovakio. La parceloj etendiĝantaj norde de la origina vilaĝo Poruba estis elektitaj precipe sur konfiskitaj kampoj de grafo Wilczek kaj devigite elaĉetitaj kampoj de porubaj kamparanoj. Pluaj faktoroj por la elekto de parceloj estis, ke temas pri regiono ekster subminado, kaj ke superas sudokcidentaj ventoj, dank' al kio ĉiuj aermalpurigantaj materialoj el fabrikoj estis forportataj al mala flanko.
  • En 1951 komencis konstruado de nova sidejdomoj Poruba. En 1957 Poruba fariĝis parto de urbo Ostrava.

Lernejo estas en Poruba jam ekde la jaro 1650. Ĝis la 19-a jarcento vizitadis ĝin ankaŭ infanoj el najbaraj municipoj Třebovice, Svinov kaj Vřesina. En ĉi tiea lernejo elkreskis ankaŭ muzika komponisto Ilja Hurník.

Poruba urbodomo kaj fabriko Carman
Preĝejo de sankta Nikolao

Industria evoluo[redakti | redakti fonton]

Industria kresko de Moravia Ostrava sur ŝanĝo de la 19-a jarcento kaj la 20-a jarcentoj fakte neniel influis la vivon de la municipo, kiu konservis sian agrikulturan karakteron.

La unua fabriko por produktado de meblaro kun vapora segilo kaj grandmagazeno de ligno de Ignác Blažej estis fondita en la jaro 1903. En la jaro 1928 ĝi okupigis 120 laboristojn kaj 12 oficistojn. Hodiaŭ situas sur ĝia loko uzino por produktado de lignaj pordoj de kompanio Carman a.k. (akcia kompanio).

La 2-an de aŭgusto 1925 Poruba estis aligita al loka tramvojo Svinov-Vřesina. La tramvojo, plilongigita en 1927 ĝis Kyjovice - Budišovice, ebligis komunikon kun la industria centro de la urbo kaj male al civitanoj de la ostrava aglomeraĵo ĝi alirebligis pentrindan naturon en valo de rojo Porubka.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Poruba tradicie vivtenis sin precipe de agrikulturo. Laŭ karolina katastro mel la jaroj 1724-1738 vivis en Poruba 21 bienuloj, unu muelisto kaj 21 ĝardenistoj. Plu estis en Poruba du senjoraj kortoj.

En la 2-a duono de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento plimulto de la loĝantoj plu vivtenis sin de la agrikulturo. Kelkaj veturis al laboro en ostravajn industriajn uzinojn, kaj kelkaj trovis laboron en la poruba fabriko por meblaro, fondita en 1903 de Ignác Blažej.

En la jaro 1804 estis en Poruba 75 domoj kun 574 loĝantoj.

En la jaro 1845 622 loĝantoj, 75 domoj kun 138 familioj, el kiuj 126 okupiĝis pri agrikulturo.

En la jaro 1851 610 loĝantoj.

En la jaro 1869 674 loĝantoj.

En la jaro 1880 840 loĝantoj.

En la jaro 1890 911 loĝantoj.

En la jaro 1900 1127 loĝantoj.

En la jaro 1910 1403 loĝantoj.

En la jaro 1921 1554 loĝantoj.

En la jaro 1936 nombro de domoj ascendis al 272.

En la jaro 1930 1880 loĝantoj.

En la jaro 1939 vivis en Poruba 1754 obyvatel.[3]

En la jaro 1946 1500 loĝantoj, malkresko estis donita pro transloĝiĝado antaŭ okupacio, forloĝigo de fervojistaj familioj dum la okupacio kaj foriro de la familioj en limregionojn post la milito.[4]

En la jaro 1949 1546 loĝantoj.

Post la jaro 1951 la nombro de loĝantoj komencis rapide plialtiĝi. Dum la sekvantaj tridek jaroj Poruba fariĝis el la origina agrikultura municipo urbo por preskaŭ cent mil loĝantoj. Falo de komunismo en la jaro 1989 kaj sekvantaj ŝanĝoj signifis turnon ankaŭ en demografia evoluo de Poruba. En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento la nombro de loĝantoj komencis sinki.

Nuntempe vivas en Poruba netutaj ekdek mil loĝantoj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de sankta Nikolao[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej malnovaj konservitaj memorigaĵoj de Poruba estas preĝejo de sankta Mikolao, kiu onidire jam ekde la 15-a jarcento donis spiritajn servojn ne nur al loĝantoj de municipo Poruba, sed ankaŭ al la ĉirkaŭaj municipoj Vřesina, Svinov (ĝis la j. 1929) kaj Třebovice (ĝis la j. 1906). Bildon de sankta Nikolao kun bastono, la patrono de ĉi tiea preĝejo, havis foje en blazono municipo Poruba.

La hodiaŭa aspekton la preĝejo akiris post konstrureguligoj en la jaroj 1788-1793. La turo estis konstruita en la jaro 1808.

Poruba kastelo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 1573 estis en renesanca stilo konstruita poruba kastelo. Ĝi servis kiel sidejo de familio Markvartovicidoj. En 1993 estis jam la preskaŭ ruinigita kastelo riparita de lia nova posedanto s-ro Statis Prusalis.

Sorelo[redakti | redakti fonton]

Stilo sorelo en Poruba

La unua poruba konstrusektoro estis konstruita en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento en stilo de socialisma realismo, la t.n. sorelo.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Poruba havas la plej grandan baniĝejon kun artefarita konstruita akvorezervujo ne nur en Ĉeĥio, sed ankaŭ en meza Eŭropo, kiu prezentas suman akvan areon 41 200 m2 kun gigantaj 55 metraj deglitiloj kaj tobogano kaj 70 000 m2 verdaj areoj. La baniĝejo havas longon 380 m kaj larĝon 220 m.
  • En Poruba en strato Vřesinská ni trovos la duan plej grandan migran ŝtonegon (la plej granda troviĝas en Ostrava-Kunčice). Ĝi povas fieri pro absolute la plej longa akso en Ĉeĥio. La poruba ŝtonego ne estas en Ostrava ununura. En ostrava ekspoziciejo Nigra herbejo ni povas trovi jam la menciitan kunĉican migran ŝtonegon, pustkovecan ŝtonegon kaj Rovninajn migrajn ŝtonegojn
  • En Poruba estas universitata kampo Altlernejo mineja - Teknika universitato Ostrava, la plej ampleksa en Ostrava.
  • En Poruba en Fakultata malsanulejo troviĝas la plej granda sangcentro en Ĉeĥio.
Panoramo de Poruba el Fakultata malsanulejo, vido direkte al la centro de Ostrava
Magnify-clip.png
Panoramo de Poruba el Fakultata malsanulejo, vido direkte al la centro de Ostrava

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Historio de Ostrava, Profil Ostrava, 1967
  1. Průvodce Porubou , eldonis Osvětová beseda při ObvNV v Ostravě, junio de 1970.
  2. Kroniko de la municipo, arkivo de municipo Poruba.
  3. Arkivo de municipo Poruba 1923-1944, eldonis Archív města Ostravy, prilaboris Eva Rohlová, 1991.
  4. Odkazy porubských kronik, elektis kaj kompletis Jiří Lexa, eldonis Městský obvod Poruba, 2007