Saltu al enhavo

Ponto de Miloš Sýkora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto de Miloš Sýkora
(Regna ponto)
ĉeĥe: Most Miloše Sýkory
ponto
Ponto de Miloš Sýkora en Ostrava kun rivero Ostravice
Oficiala nomo: Most Miloše Sýkory
Nomita laŭ: Miloš Sýkora
Kromnomo: Sýkorův most
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Kunigas partojn Moravia Ostrava, Silezia Ostrava
Urbo Ostrava
Tipo de ponto Arkponto
Transpontigas Ostravice
Situo Ponto de Miloš Sýkora
 - koordinatoj 49° 50′ 15″ N 18° 17′ 46″ O / 49.83750 °N, 18.29611 °O / 49.83750; 18.29611 (mapo)
Longo 92 m
Larĝo 16 m
 - spano 60 m
alto de arkoj m
Materialo Ŝtalo
Konstruo 1913
 - fabrikinto Firmao Vítkovice
 - rekonstruo 1979
 - rekonstruo 2002
Plej facila aliro Ostrava
Stato uzata
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
La ponto enkadre de Moraviasilezia regiono
La ponto enkadre de Moraviasilezia regiono
La ponto enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Most Miloše Sýkory
Portalo pri Ostrava
Vido el Silezia Ostrava al Moravia Ostrava de sur Ponto de Miloš Sýkora (jaro 1925)
La origina Regna ponto - vido el Moravia Ostrava al Silezia Ostrava

Ponto de Miloš Sýkora estas ŝtala ponto kun suba pontvojo kondukanta trans rivero Ostravice. La ponto kunigas la moravian kaj la silezian partojn de Ostrava. Ĝi havas ŝtalan diagonalan arkon kun spano 60 m kaj levigon 7 m. Ties suma longo estas 92 m, la larĝo estas 16 m. Sur la ponto troviĝas du trotuaroj, ambaŭ larĝaj tri metrojn.

La ponton fabrikis en la jaro 1913 Ferfabriko Vítkovice, projektisto estis inĝ. Bleich. En la jaro 1979 la ponto trairis tra la tuta rekonstruo. Plua rekonstruo okazis de majo ĝis aŭgusto de 2002. Interesaĵo estas 15 m longa antaŭkampejo. Ties antaŭulo estis ĉena Regna ponto (Reichsbrücke, konstruita en la jaroj 1847 - 1851, kiu detruiĝis dum transveturo de veturtaĉmento.

La ponto akiris sian nuntempan nomon laŭ Miloš Sýkora. La 30-an de aprilo 1945 enveturis tankoj de la 1-a ĉeĥoslovaka memstara tanka brigado en la centrejon de urbo kaj trans tiu ĉi ponto ili volis daŭrigi ĝis Michálkovice kaj Hladnov. Sed nazioj subminis la ponton, por ke ili malhelpu Ruĝan Armeon en antaŭmarŝo. Laŭ unu el la versioj, realigataj precipe de postmilita komunista registaro, la ponton savis tiam dudekkvarjara tornomaŝinisto Miloš Sýkora. Miloš Sýkora, la membro de komunista junularo, kaj lia amiko Olšák propravole anoncis sin, ke ili tratondos dratojn kondukantaj al eksplodaĵo. Tion ili ankaŭ sukcesis kaj la ponto estis savita, sed Sýkora estis cedante pafmortigita. Tiun ĉi, dum longaj jaroj oficialan, version de la savo de ponto rememorigas krom la nomo de ponto ankaŭ monumento en la silezia flanko de la rivero, kies aŭtoro estas Konrád Babraj. Sed laŭ prezidanto de la heraldika komisiono de ostrava primatoro Petr Kaleta estas necerte, kiel propre la savo de ponto okazis. Ankaŭ laŭ kronikisto de la urbo Martin Juřica la cirkonstancoj de la savo de ponto kaj partopreno de Miloš Sýkora en ties savo estas neklaraj.

La unua tanko, kiu veturis sur la ponto, portis numeron 051. Ties hom-ekipon kreis ĉefleŭtenanto Nikolaj Ivasjuk, radiisto Ivan Ahepjuk (laŭ li estas nomita strato en Ostrava), pafisto Josef Vaněk kaj ŝoforo Alexandr Hroch.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Táňa Kittrichová, Vaněk: Ni alinomu la ponton de Sýkora, ĝis kiam vivas ties savintoj, Sedmička Ostrava, 30-an de aprilo 2009

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]