Vojimposto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vojimposta pagejo sur la aŭtoŝoseo A61 apud Tuluzo, Francio.
Hongkong
Mondmapo de vojimpostlandoj

Vojimposto estas imposto pagenda por la uzo de konstruaĵoj, kiuj povas esti vojoj, pontoj, kaj nun ankaŭ aŭtovojoj kaj tuneloj kelkfoje ankaŭ por akvovojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 11-a jarcento vojimpostoj estis kutimaj en la tuta Eŭropo. Ili estis enkondukitaj, ĉar tiam la financado de vojoj renkontis ĉiam pli da malfacilaĵoj. Per la vojimposto la vojaĝantoj (uzantoj) partoprenu la financadon, por kiu ofte la apudaj loĝantoj respondecis.

Vojimpostejoj estis ofte ĉe pontoj kaj pordegoj, ĉar tiaj ejoj estis malfacile eviteblaj kaj necesigis malpli oftan riparadon ol vojoj. Poste ili estis iom post iom forprenitaj, ĉar ili prezentis malhelpilon por libera komerco.

Urba vojimposto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Urba vojimposto.

Por senŝarĝigi la centron de urbegoj je trafiko kaj medipoluo, oni ekde 1975 enkondukis urbajn vojimpostojn. La unua urbo estis Singapuro, sed baldaŭ sekvis multaj eŭropaj urboj kiel Oslo, Londono, Stokholmo, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]