Urba vojimposto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pagpordego (Electronic Road Pricing) ĉe North Bridge Road, Singapuro
Stratmarkoj indikantaj pagareon, Old Street, Londono.
Kontrolejo ĉe Liljeholmen, Stokholmo.

La urba vojimposto estas kontraŭ-ŝtopiĝa ŝarĝo en urbegojĉefurboj kontraŭ la jam neeltenebla dumtaga intern-urba trafiko. Ĝi celas rapidigon de la trafiko kaj pli sanan medion per pli pura aero.

La urba vojimposto estis unuafoje enkondukita en Singapuro en 1975. Ekde tiam ĝi aperis en Bergen, Trondheim, Oslo, Londono kaj Stokholmo. Pripensas ĝian enkondukon urboj kiel Milano, Torino, Helsinko, Göteborg, Pécs kaj Prago.

La spertoj estas bonaj: malpliiĝis, rapidis la trafiko, malpliiĝis la aera, brua poluo, dum la internurbaj vendejoj ne rimarkis gravan malpliiĝon de la aĉetantoj.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

La teknikan sistemon planis kaj evoluigis IBM. La sistemo registras la aŭtomobilojn ĉe eniro kaj foriro laŭ la licencplato. La pago okazas tra banko, aŭ el aparta "vojimposta konto" aŭ per antaŭaĉetita bileto.

La sistemo misrekonas nur 1 % de la aŭtomobiloj.