Tramtransporto en Bohumín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tramo sur bohumína tramvojo proksime de infanteria fuorto MO-S 4 (ĉirkaŭ la jaro 1960)

En Bohumín estis en la jaroj 1902 ĝis 1973 trafikata malgranda tramreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estiĝo de la reto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1847 devis esti fervoja stacio pro rezisto de bohumínaj aŭtoritatoj konstruita sur katastro de najbara municipo Šunychl (nun parto de Bohumín). Ĉirkaŭ la stacidomo komencis baldaŭ elkreski nova municipo (Nový Bohumín), kiu post nelonge superis per la grandeco kaj Šunychl, kaj eĉ la devenan Bohumín (Starý Bohumín). Tial estis komence de la 20-a jarcento decidite konstrui tramvojon kuniganta la stacidomon en Nový Bohumín kun Starý Bohumín.

Ĉevaltira tramvojo kaj vaporvojo[redakti | redakti fonton]

Ĉar estis evoluigata premo al kiel eble plej minimumaj elspezoj kaj samtempe kiel eble plej rapida ektrafikigo, estis decidite, ke la tramvojo estos ĉevaltira. Regula trafiko de la ĉevaltira tramvojo estis komencita la 22-an de decembro 1902. Unurela tramvojo kun ŝpuro 760 mm estis longa proksimume 3500 metroj. Evitadon de la kontraŭveturantaj veturiloj ebligis tri tramevitejoj. La tramvojo komencis antaŭ la stacidomo en Nový Bohumín, ĝi sekvis tra stratoj Nádražní kaj Čs. armády. Poste ĝi kondukis al aparta korpo lokigita apud ŝoseo ĝis Starý Bohumín. Ĉi tie la tramoj traveturis tra strato Slezská al Námestí Svobody, kie la tramvojo finis.

Sed jam de komence oni kalkulis kun vaportrakcio. Post aĉeto de veturiloj kaj reguligoj sur la tramvojo (en la finstacioj devis esti konstruitaj tramreturniĝejoj - la veturiloj estis unuflankaj) la trafiko de la vaportramo estis komencita jam la 13-an de oktobro 1903. Ŝarĝtransporto estis komencita sur kelke da apudrelvojoj printempe de 1916.

Elektra tramvojo[redakti | redakti fonton]

Skemo de la tramreto en Bohumín en la jaro 1930 (interrompite estas markita tramvojo de Sileziaj landaj tramvojoj)

En la jaro 1915 oni decidis ektrafikigi elektran tramon. Elektrigo de la persona tramvojo estis komisiita al kompanio AEG Union. Samtempe estis kun Sileziaj landaj tramvojoj (SLT) fermita interkonsento pri pruntedono de unu motorveturilo.

La trafiko de la elektra tramvojo estis komencita per la pruntedonita veturilo la 23-an de septembro 1916. Sed tiu devis esti la 2-an de januaro 1918 redonita reen, tial estis renovigita la vaportrakcio. Post livero de la mendita motorveturilo la elektra trafiko estis por daŭre renovigita la 23-an de julio de la sama jaro.

Jam de 1922 la urbo klopodis vendi la pereman tramvojon al SLT. Sed SLT ne interesiĝis pri tiu ĉi tramvojo (malbona teknika stato, neprofitdona transporto). Malgraŭ tio la urbo trafikis la tramojn ĝis la jaro 1947, kiam la 1-an de aprilo transprenis la trafikon Sileziaj tramvojoj (antaŭe SLT). Komune kun ili la bohumína tramvojo fariĝis la 1-an de oktobro 1949 parto de Transportaj entreprenoj de urbo Ostrava.

Somere de 1949 Sileziaj tramvojoj nuligis la finsektoron en Nový Bohumín kaj la transporton ili transkondukis al sia devena tramvojo (nun avenuo de Dr. Edvarda Beneše). La sektoro Nemocnice - Starý Bohumín estis nuligita la 21-an de oktobro 1968. Sur la resto de la tramvojo la trafiko estis finigita la 1-an de aŭgusto 1973.

Veturilparko[redakti | redakti fonton]

La veturilparko de la ĉevaltira tramvojo konsistis el du malfermitaj kaj du fermitaj postveturiloj.

Dum la vaportrafiko veturis tri vaporaj motorveturiloj (unu transprenita pli malnova), kvar postveturiloj de ĉevaltita tramvojo, unu nova postveturilo kaj unu postveturilo reguligita el pli malnova vaporveturilo. Plu por la ŝarĝtrafiko estis je dispozicio tri vaporlokomotivoj kaj multe da ŝarĝveturiletoj.

La elektran trafikon de komence sekurigis motorveturilo prunteprenita de SLT. Pli poste estis trafikataj du propraj motorveturiloj kaj du postveturiloj transprenitaj el la vaporvojo. La ŝarĝtrafikon sekurigis (krom la vaporlokomotivoj) eĉ lokomotivo elektra.

Post la kunigo kun Transportaj entreprenoj estis trafikataj diversaj veturiloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jiří Boháček, Ivan Grisa, Luděk Chrobák: Od koňky k Sedanu (Historie úzkorozchodných drah na Ostravsku a Karvinsku 1902 - 1973). Dopravní podnik Ostrava a.s., Ostrava 2004.