Tramtransporto en Plzeň

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Plzeň
Tramo Vario LF2/2 IN ĉe Anglické nabřeží
Tramo Vario LF2/2 IN ĉe Anglické nabřeží
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Plzeň,  Ĉeĥio
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 29-a de junio 1899
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 21,7 km
Nombro de linioj 3
Nombro de veturiloj 116
Nombro de stacioj 54
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Plzeňské městské dopravní podniky
vdr

Tramtransporto en Plzeň (ĉeĥe Tramvajová doprava v Plzni) estas tramreto servanta la urbon Plzeň en Ĉeĥio.

La reto longas 21,7 km, kie tramoj funkcias per normalŝpura fervojo. La sistemo estas funkciigata fare de "Plzeňské městské dopravní podniky" (PMDP). Uzante nur tri liniojn, tramoj de Plzeň daŭre respondecas pri proksimume 45% de la totala volumeno de publika transporto en la urbo, formante la spinon de ĝia transportsistemo.

Mapo

Itineroj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de tramlinioj en Plzeň.
Tramo Linio
1 Bolevec ↔ Slovany
2 Skvrňany ↔ Světovar
4 Košutka ↔ Univerzita

Tramparko[redakti | redakti fonton]

Bildo Tipo Modifikaĵoj kaj subtipoj Liveroj en jaroj Nombro
(je 19.10.2023)[1]
Tatra T3 Tatra T3R.P 1982–1987 7
Tatra T3R.PV 2004 1
Tatra T3R.PLF 2008–2010 18
Tatra KT8D5 Tatra KT8D5R.N2P 2007–2009 12
Tatra K3R-NT Tatra K3R-NT 2006 4
VarioLF VarioLFR.S 2010–2014 26
VarioLF plus VarioLF plus 2010–2017 6
VarioLF2/2 IN VarioLF2/2 IN 2013–2014 4
EVO2 EVO2 2019–2021 16
Škoda 40T Škoda 40T 2021–2023 9

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PMDP - tramvaje. Seznam-autobusu.cz. Alirita 2023-10-19.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]