Tramtransporto en Olomouc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Olomouc
Haltejo Náměstí Hrdinů
Haltejo Náměstí Hrdinů
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Olomouc,  Ĉeĥio
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 1-a de aprilo 1899
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 16,2 km
Nombro de linioj 7
Nombro de veturiloj 69
Nombro de stacioj 36
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Dopravní podnik města Olomouce (DPMO)
vdr

Tramtransporto en Olomouc (ĉeĥe Tramvajová doprava v Olomouci) estas normalŝpura tramsistemo situanta en Olomouc, Ĉeĥio. Sep linioj funkcias sur ĉirkaŭ 16 kilometroj da trako, kio igas ĝin la plej malgranda tramreto en longo de la Ĉeĥa Respubliko. Ĝi estas funkciigata de "Dopravní podnik města Olomouce a.s." (DPMO), firmao posedata de la urbo Olomouc. En 2022, DPMO havis totalon de 69 tramveturiloj destinitaj al regula pasaĝertransporto.

Mapo


Itineroj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de tramlinioj en Olomouc.
Tramo Linio Notoj
1 Fibichova ↔ Nová Ulice vojaĝdaŭro 18 minutoj, trafiko finiĝas ĉirkaŭ la 21.00, ofteco 15 min
2 Fibichova ↔ Neředín, krematorium vojaĝdaŭro 19 minutoj, ofteco 15 min
3 Fibichova ↔ Náměstí Hrdinů ↔ U Kapličky vojaĝdaŭro 25 minutoj
4 Pavlovičky ↔ Nová Ulice vojaĝdaŭro 28 minutoj, ofteco 15 min
5 Fibichova ↔ U Kapličky vojaĝdaŭro 15 minutoj, trafiko en labortagoj finiĝas ĉirkaŭ la 19.00, ofteco 30 min
6 Fibichova ↔ Nová Ulice vojaĝdaŭro 20 minutoj, funkcias nur en labortagoj de ĉ. la 6.00 ĝis la 18.00, ofteco 15 min
7 Fibichova ↔ Neředín, krematorium vojaĝdaŭro 20 minutoj, trafiko finiĝas inter la 20.00 kaj la 21.00, ofteco 15 min

Tramparko[redakti | redakti fonton]

Bildo Tipo Modifikaĵoj kaj subtipoj Liveroj en jaroj Nombro[1]
(je 14.5.2023)
Tatra T3R.P Tatra T3 Tatra T3R.P 1983–1987 18
Škoda 03T Škoda 03T Škoda 03T (komerca nomo Astra) 1998–1999 4
Inekon 01 Trio Inekon 01 Trio Inekon 01 Trio 2006 3
VarioLF.E VarioLF VarioLF.E 2006–2007 3
VarioLFR.E 2008–2011 7
VarioLFR.S 2012–2020 11
VarioLF plus/o VarioLF plus/o VarioLF plus/o 2013 14
EVO1 EVO1 EVO1 2018 5
EVO1/o 2018–2022 4

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. DP Olomouc - tramvaje. Seznam-autobusu.cz. Alirita 2023-05-14.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]