Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj
Ĉar en decembro 2006 ni plistriktigis niajn kriteriojn por elstaraj artikoloj, ekzistas artikoloj listigitaj kiel elstaraj artikoloj, kiuj tamen ne plenumas ĉiujn kriteriojn por elstaraj artikoloj. Se vi trovas tian artikolon, unue provu ĝin redakti por ke ĝi la kriteriojn plenumu. Se vi ne povas tion fari tiam ĉi-sube proponu ĝian forigon de la listo de elstaraj artikoloj. Kune kun via propono, menciu kiu(j)n el la kriterio la artikolo ne plenumas. Ankaŭ atentigu la originan kreinton de la artikolo, vikipediistojn, kiuj signife kontribuis al la artikolo kaj vikipediiston kiu proponis al artikolon al elstarigo (ĉion vi povas trovi en la historio). Samtempe bonus se vi daŭre klopodus plenumigi la mankantajn kriteriojn por elstara artikolo.
Depende de tio ĉu laŭ vi la artikolo plenumas la kriteriojn por legindaj artikoloj, vi povas aŭ proponi ĝin por ŝanĝo de la statuso al "leginda" aŭ por tuta forigo de la statuso "elstara".
Eks-elstarigitajn artikolojn oni metu en al arĥivon en la adreso Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj/(nomo de artikolo), kie (nomo de artikolo) estu vera nomo de la artikolo. Vidu la arkivitajn artikoloj.
Prizorgantoj[redakti fonton]
Procezo de forigo de elstara statuso havas sia(j)n volontulajn prizorganto(j)n. Prizorganto(j) longtempe prizorgas la procezon, do precipe fermon de baloto kaj sekvan pritrakton de kandidato (forigo aŭ laso de la statuso). Prizorganto(j) ankaŭ povas respondi respektivajn demandojn - prefere en la diskutpaĝo de tiu ĉi paĝo, sed eventuale ankaŭ en ilia propra uzanto-diskuto. Se baloto estas finita, fermi kaj prizorgi ĝin povas ĉiu ensalutinta uzanto, ne atendu al prizorgantoj!
Se vi interesiĝas pri prizorgado, enlistigu vin:
- KuboF (diskuto) (fermo de baloto por tute senreferenca artikolo post 1-2 semajno(j), aliokaze post unu monato)
Proponoj ŝanĝi la statuson de "elstara artikolo" al "leginda artikolo"[redakti fonton]
Proponoj por tute forigi la statuson "elstara"[redakti fonton]
Jen la listo de artikoloj, kiuj estas proponitaj por forigo de la stato "elstara" sen anstataŭigi ĝin per "leginda".
- Hispana Enlanda Milito Tro mallonga kaj sen eĉ unu referenco.--RG72 (diskuto) 15:22, 16 Jan. 2015 (UTC)
Komento: Jen la baloto pri tio: Hispana Enlanda Milito --Tlustulimu (diskuto) 07:36, 16 Dec. 2015 (UTC)
- Gento (urbo) Ĉar nur du referencoj enestas, fontoj tute mankas kaj multaj ĉapitroj apenaŭ havas tekstan enhavon, mi proponas tute forigi la statuson. Tia artikolo estas eĉ ne leginda. :-( Mi ĵus enmetis pli taŭgan informkeston per {{informkesto urbo}}, sed tio estas nur la komenco de plibonigo. La ĉapitro "Turismo" enhavas nur tri bildojn, sed tekstoj estas en iuj subĉapitroj. En "Vidindaĵoj" kaj "La tri turoj de Gento" estas nur unu frazo, sed la resto estas listoj. La ĉapitro "Muzeoj" nur enhavas liston, sed neniun frazon. Mi jam finu la liston de mankoj, ĉar estas pliaj kaj tro multaj por elstareco. --Tlustulimu (diskuto) 13:50, 19 Okt. 2015 (UTC)
Komento: Jen la baloto pri tio: Gento (urbo) --Tlustulimu (diskuto) 07:32, 16 Dec. 2015 (UTC)
- Fortalezo
- Budapeŝto
- Basbalo Mi poluris iomete k faris enhavon pli kohera, sed la traduko estis komplete fuŝa. Tute reverkenda. Pauchjo (diskuto) 12:43, 16 feb. 2020 (UTC)