Olivetti
Olivetti | |
---|---|
![]() | |
Jura formo | S.p.A. |
Fondita | en 1908 |
Sidejo | Ivrea (Italio) |
Estr(ar)o | Francesco Forlenza, Patrizia Greco |
Dungitoj | 479 (2017) |
Spezosumo | 227 milionoj da eŭroj (2017) |
Agokampo | Informadiko |
TTT | www.olivetti.it |
Ing. C. Olivetti & C., S.p.A. – "prima fabbrica nazionale di macchine per scrivere" (unua nacia fabriko de skribmaŝinoj) – estis fondita de Camillo Olivetti la 29-an de oktobro 1908 en Ivrea (Italio). Ĝi havis 20 dungitojn kaj produktejon de 500 m². La semajna produktokvanto estis proks. 20 maŝinoj. La unua tajpilo de la kompanio, la M1, estis prezentita dum la Universala Foiro en Torino en 1911.
En la komenco la konzerno fabrikis nur kontormaŝinojn; hodiaŭ ĝi estas pliampleksigita per pluraj kompanioj kaj fabrikas multajn produktojn. Konataj produktoj estis i.a. la Divisumma (elektromekanika kalkulilo), la Audit (librotena maŝino) kaj ankaŭ la mekanikaj tajpiloj kiel Lexicon 80 kaj Linea 98. Post la jaro 1970 oni transiris al elektronikaj aparatoj kiel P101, Auditronic A770, A7 kaj TC800. La unua persona komputilo, la M20, estis farita en 1982. La plej gravaj sekcioj nun estas telekomunikado kaj komputiko.
Fasonmejloŝtonoj[redakti | redakti fonton]
Olivetti M40; fasono Camillo Olivetti
Sumigilo Summa 15 el 1949, fasono Marcello Nizzoli
Lettera 22 el 1950, fasono Marcello Nizzoli
Kalkulilo MC 24 el 1956, fasono Marcello Nizzoli
Komputilo Programma 101 el 1965, fasono Mario Bellini
Komputilo Programma 203 el 1967, fasono Marcello Nizzoli
Summa 19 von 1969, fasono Ettore Sottsass kaj Hans von Klier
Kofrotajpilo „Valentine“, el 1969 de Ettore Sottsass
Kalkulilo Logos 58, el 1972, fasono Mario Bellini
Tekokomputilo Echos 44, el 1993, fasono Michele De Lucchi
Komputilo BCS (Business Computer Systems) 2035 System el 1978.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Virtuala muzeo
- Oficiala retejo de Olivetti
- Historio de Olivetti (i.a. A770)
- Olivetti maŝinoj
- Olivetti Spiegel Online Arkivigite je 2016-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Teknika priskribo de la Olivetti Programma 101 kun fotogalerio (angle), de Alfredo Logioia.