Giovanni Falcone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Giovanni Falcone
Persona informo
NomoGiovanni Falcone
Dato de naskiĝo18-a de majo 1939
NaskiĝlokoPalermo
Dato de morto23-a de majo 1992
MortolokoCapaci
Mortokialobombaŭto [+]
Aĝo je morto53
Okupoj kaj profesioj
Okupojjuĝisto kaj famiĝis kiel batalanto kontraŭ mafio
Geografio
ŜtatoItalio
Familio
EdzoFrancesca Morvillo [+]
FratoMaria Falcone [+]
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoCivil Courage Prize [+]
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

Giovanni Falcone ([ĝovanni falkone] ; naskiĝis la 18-an de majo 1939 en Palermo, mortis la 23-an de majo 1992 en Capaci) estis itala juĝisto kaj famiĝis kiel batalanto kontraŭ mafio

Falcone proksimume de 1980 koncentriĝis al la batalo kontraŭ mafio kaj aplikis enketojn pri bankaj kontoj por spuri la vojojn de la mafia mono.

Timigite pro lia agado la itala mafio en 1992 eksplodigis la aŭton de Falcone per 500-kilograma bombo, mortigante lin, lian edzinon kaj tri gardistojn.

Multaj stratoj kaj lernejoj estis nomitaj honore al Falcone. La flughaveno de Palermo portas lian nomon kaj tiun de lia kolego Paolo Borsellino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]