Ewa Farna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ewa Farna
Persona informo
Naskonomo Ewa Farna
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1993 (1993-08-12) (30-jaraĝa)
en Třinec
Lingvoj ĉeĥapola
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Edz(in)o Martin Chobot
Okupo
Okupo kantistoaktoromodelodancisto • diskografa artisto • televida personaĵo • scenaristo
TTT
Retejo http://ewafarna.com/
vdr

Ewa Farna, laŭ civitana nomo Ewa Chobot (* 12-an de aŭgusto 1993 Třinec) estas pola-ĉeĥa kantistino interpretanta kantojn en la ĉeĥa kaj la pola lingvoj, kiuj devenas el ĉeĥa parto de Teŝinio. Ŝi agadas en tereno de popola kaj roka muzikoj. Dum sia kariero ŝi akiris vicon da ĉehaj kaj polaj meritoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ewa Farna  Třinec (2011)

Ewa Farna naskiĝis en la jaro 1993 en Třinec en polan familion. Ŝi havas polan naciecon kaj ŝtatanecon de Ĉeĥio. Ŝi vizitis bazan lernejon en Vendryně en la pola instrulingvo, tiun ŝi finis en la jaro 2008. Ŝi studis en pola gimnazio en Český Těšín. Ŝi poste estis akceptita al altlerneja studado de juro en Varsovio, sed kie vizitinte la unuan lernojaron ŝi finis la lernadon. Ŝi havas du gefratojn, fraton Adamon kaj fratinon Magdalenon. Ŝi parolas kun la familio per teŝina dialekto.