Vakcino


Vakcino estas substanco, injektebla aŭ trinkebla, estiganta ĉe la organismo imunecon kontraŭ iu mikroba aŭ parazita malsano.[1] Vakcino prezentas mortigitajn aŭ senfortigitajn mikrobojn aŭ rekte izolitajn antigenojn sen infektaj elementoj, aŭ mesaĝeran RNA-n (mRNA) de antigenoj, kiuj okazigas imunan respondon de la korpo, ofte per produktado de antikorpoj.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
La celo de vakcinado estas plifortigi la respondojn de la homa korpo al mikroboj kiuj povas okazigi malsanojn. Se la korpo jam konas la kulpajn mikrobojn pro antaŭa infekto aŭ vakcino, ĝi povas respondi pli rapide kaj efike tiel ke la simptomoj de la malsano estos malpli fortaj aŭ neekzistantaj.
Ofte necesas vakcini plurfoje kontraŭ la sama malsano por plifortigi la imunan respondon, ĉefe dum la du unuaj jaroj de vivo, inter la gravaj vakcinoj estas tiuj kontraŭ Haemophilus, hepatito B, Streptococcus pneumoniae, Neisseria meningitidis, morbilo, rubeolo kaj mumpso. La forteco de imuna respondo povas malfortiĝi kun la tempo, do ankaŭ tie regulaj vakcinoj estas bezonataj kiel por kokluŝo. Kutime, nur unu injekto estas bezonata kontraŭ tuberkulozo. Kontraŭ gripo, vakcino estas ĉiujare bezonata, ĉar gripo estas kaŭzata de pluraj virusoj kiuj havas malsamajn antigenojn, kaj kiuj povas rapide mutacii.
Kelkfoje, vakcino permesas protekti kontraŭ pluraj malsanoj samtempe, kiel difterio, tetanoso kaj poliomjelito. Tiuj vakcinoj estas oportunaj, ĉar malpli da injektoj estas bezonataj, do homo kaj socio estas pli facile protektata. Esploristoj ankaŭ provas krei vakcinojn, kiuj liberigas la antigenojn je pluraj momentoj, tiel ke vakcini plurfoje por plifortigi la imunan respondon ne estos bezonata.[2]
Bovina aŭ Jenera vakcino estas antivariola likvo el la pustuloj de mamoj de bovinoj, trafitaj de pokso.
Pasteŭra vakcinado estas vakcinado per senfortigitaj kultivaĵoj, ekz. antiantraksa vakcinado.
Historio de vakcinoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la enkonduko de la vakcinado per bovovariolo (heterotipa imunado), la variolo estis evitita per intenca inokulado de malfortaj bredaĵoj de la viruso de la homa variolo akirita el epidemioj de malalta mortindico. Tiuj inokuloj disvolvigis la malsanon kun malalta risko al morto kompare kun la mortoj okazigitaj de epidemioj de pli agresemaj bredaĵoj, kio havigis imunecon kontraŭ tiuj epidemioj de variolo. La unuaj informoj pri la praktiko de la inokulado per variolo estas registritaj en Ĉinio dum la 10-a jarcento,[3] dum la unua dokumentita praktiko datas el la 15-a jarcento. Tiu praktiko konsistis en tranaza enblovado de pulvoro konstituita de fragmentoj de sekaj muelitaj pustuloj, cele al la atingo de la imunigo de pacientoj kiuj suferis malfortajn tipojn de variolo. Estis registrita ankaŭ la uzado de aliaj teknikoj de enblovado en Ĉinio dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj.[4]
En 1718, brita aristokrata, verkistino kaj vojaĝistino Lady Mary Wortley Montagu informis, ke turkoj havis la kutimon inokuli per puso akirita el la bovovariolo. Lady Montagu ŝajne inokulis siajn proprajn filojn tiel.
En 1796, dum epoko de forta etendo de la viruso de la variolo en Eŭropo, rura kuracisto de Anglio, nome Edward Jenner, rimarkis, ke kelkaj laktistinoj akiris foje specon de bovovariolo pro la kontakto kontinua kun bovinoj, kaj ke poste ili iĝis imunaj kontraŭ malsaniĝo pro komuna variolo. Efektive oni konstatis, ke tiu bovovariolo estas malforta varianto de la mortiga homa variolo. Laborante pri tiu okazo de inokulado, Jenner prenis bovovariolon de la mano de la farmistino Sarah Nelmes kaj inokulis tiun fluaĵon pere de injekto en la brako de infano ok-jaraĝa, nome James Phipps. La infano montris simptomojn de la infekto de bovovariolo. Kvardek ok tagojn poste, post Phipps estis rekuperinta komplete el la malsano, la doktoro Jenner injekciis al la infano infekton de homa variolo, sed tiun fojon li ne montris ajnan simptomon aŭ signon de malsano.[5] Ĉar la inokulado per la bova varianto estis multe pli sekura ol la inokulado per homa variolo per enblovado, oni malpermesis tiun lastan en Anglio en la jaro 1840. Ekde tiam tiu proceduro de vakcinado etendiĝis tra tuta Eŭropo kaj Ameriko, kvankam ne sen opozicio fare de kelkaj sektoroj de la eklezioj (en la 18-a jarcento, elstara moŝta kristano de Londono, nome Edmund Massey, antaŭ la progresoj kiuj finfine elfluos en la vakcino de Jenner, atakis la sansistemjan evitajn praktikojn, ĉar laŭ li ili estas kontraŭaj al la decidoj de Dio; kaj tiuj argumentoj estis ripetitaj eĉ ĝis la nuntempo.[6]
La dua generacio de vakcinoj estis enkondukita en la 1880-aj jaroj fare de Louis Pasteur, kiu disvolvigis vakcinojn kontraŭ la birda ĥolero kaj la antrakso. Por konstati la efektivecon de la antiantraksa vakcinado li plenumis kuraĝan kaj brilan publikan eksperimenton en la farmo de Pouilly-le-Fort.
Polioj vakcinoj[redakti | redakti fonton]
Hilary Koprowski [Hilari Koprovski] (naskiĝis la 5-an de decembro 1916 en Varsovio, mortis la 11-an de aprilo 2013 en Filadelfio) estis pola-usona virusologo kaj imunologo; ano de la Pola Scienca Akademio, ano de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj, profesoro de la Thomas Jefferson Universitato en Filadelfio; inventinto de la unua efektiva polio-vakcino.
En 1988 Asembleo de la Monda Organizaĵo pri Sano akceptis rezolucion pri forigo de poliomjelito ĝis la jaro 2000. Tia certeco baziĝis sur la alta efektiveco de la viva kontraŭ-poliomjelita vakcino de Sabin. Tamen post la jaro 2000 oni kelkfoje prokrastis la tempolimojn de elimino de poliomjelito. Sed kvankam la forigo de la malsano ankoraŭ ne estas atingita, en la lukto kontraŭ poliomjelito jam estas signifaj sukcesoj. Poliomjelito jam oficiale estas eliminita en Ameriko, Eŭropo, Rusio, Ĉinio kaj en multaj aliaj landoj de Azio kaj de Pacifiko.
Kompare kun 1988, la kvanto de infektitaj homoj en la mondo en 2008 malpligrandiĝis je 99 %, kaj la kvanto de endemiaj landoj dum tiu periodo malpliiĝis de 125 ĝis 4 (Barato, Pakistano, Afganio kaj Niĝerio), en kiuj estas disvastiĝintaj poliovirusoj de la 1a kaj 3a tipoj, dum la 2a tipo jam estas tutmonde eliminita. La kaŭzoj de la persisteco de la poliovirusoj en tiuj regionoj estas nesufiĉa vakcinado, difektoj en higieno ktp. Sed krom endemiaj regionoj, poliomjelito de tempo al tempo registriĝas ankaŭ en iuj aliaj landoj. Antaŭ kelkaj jaroj estis epidemio de la malsano en Namibio, kie la plimulto de malsanuloj estis plenaĝuloj. Malsanuloj estis registritaj ankaŭ en Angolo, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo kaj aliaj afrikaj landoj. Printempe de 2010, epidemio de poliomjelito eksplodis en Taĝikio – la malsano verŝajne estis enportita el endemia Afganio. Kun migrantoj kelkaj kazoj de poliomjelito el Taĝikio estis enportitaj en Rusion, kaj unu malsanulo mortis. En ĉiuj landoj oni enigas vakcinadon en la kalendaron de devigaj vakcinadoj. Sed en la endemiaj regionoj kaj en tiuj, kie estas granda minaco de enportado de poliomjelito, krome oni okazigas tiel nomatajn naciajn tagojn de vakcinado. Tiam oni vakcinas samtempe ĉiujn infanojn ĝis 3-5-jarajn, kio ĉesigas la cirkuladon de la virusoj inter homoj. Tio, ekzemple, antaŭnelonge okazis en Barato, kiam dum unu tago estis vakcinitaj perbuŝe 180 milionoj da infanoj malpli ol 5-jaraj. En tiu kampanjo partoprenis, krom enlandaj medicinistoj, multaj miloj da volontuloj el diversaj landoj.
En la landoj, kie oni uzas por vakcinado la vivan vakcinon de Sabin, registriĝas ege malofte vakcinorilataj kazoj de paralizoj, verŝajne ĉe personoj kun nesufiĉa imunstato. Tial en iuj landoj, kie poliomjelito estas likvidita, por evitigi postvakcinajn komplikiĝojn, nun oni akceptas nur la vakcinon de Salk, entenantan mortigitajn poliovirusojn. Sed en la landoj, kie ankoraŭ registriĝas poliomjelito, necesas uzi por vakcinado la vakcinon de Sabin, ĉar la vakcino de Salk ne estas kapabla preventi la virusportadon.
Vakcinoj[redakti | redakti fonton]
Grupa imuneco[redakti | redakti fonton]

Kiam sufiĉe da homoj en iu grupo estas vakcinata, mikrobo ne povas infekti sufiĉe da homoj por disvastiĝi. Pro tio, eĉ tiuj, kiuj ne ricevis vakcinon estas protektataj. Oni nomas tion grupa imuneco. Kelkaj homoj ne povas ricevi vakcinon ĉar ili havas alergion aŭ havas malfortan imunan sistemon. Tamen, tiu grupa imuneco estas facile rompita se elcento de la popolo decidas ĉesi vakcinadon pro personaj kredoj aŭ similaj tialoj. Tio endanĝerigas aliajn homojn kaj reaperigas malsanojn en lokoj kie ili antaŭe malaperis.[7]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Difino de vakcino en PIV, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020, Vortaro.net. Alirita 25a de Aprilo 2021.
- ↑ Ĉu unu injekto sufiĉos por ĉiuj vakcinoj?. Alirita 15a de Septembro 2017.
- ↑ Needham, Joseph (2000). «Science and Civilization in China: Volume 6, Biology and Biological Technology, Part 6, Medicine». Cambridge University Press. (Cambridge): 154. Alirita la 15an de aprilo 2020.
- ↑ Williams, Gareth. Palgrave Macmillan, eld. Angel of Death. Basingstoke. ISBN 978-0230274716.
- ↑ de Arana Amurrio, José Ignacio. Historias curiosas de la medicina. (1994) Madrid; Espasa Calpe. ISBN 84-239-9111-3.
- ↑ José Tuells "La introducción de la variolización en Europa", en Asociación Española de Vacunología, 17/08/2006, artikolo elprenita de la libro de J. Tuells kaj S. M. Ramírez Balmis kaj aliaj, Valencia: Eld. Generalitat Valenciana, 2003: [1] Alirita la 15an de aprilo 2020.
- ↑ Socia justeco kaj publika sano kiel principoj fronte al la neatendita kontraŭstara sinteno al vakcinoj. Alirita 15an de Septembro 2017. Arkivigite je 2017-09-16 per la retarkivo Wayback Machine
Fonto[redakti | redakti fonton]
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vacuna en la hispana Vikipedio.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Vakciniĝu unu por ĉiuj, ĉiu por unu!, artikolo en Libera Folio aperinta 2022-01-13 (esperante)