Tetanoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Tetano  aŭ Tetanio.

Tetanoso estas infekta malsano kaŭzata de la tetanosa bakterio (Clostridium tetani). Ĝi kaŭzas tetanion kun tre doloraj kontrakturoj. La bakterio eniras la korpon tra malfermaj vundoj.

La inkubacio daŭras inter tri kaj 20 tagojn; escepte ĝi povas daŭri eĉ kelkajn monatojn. Eblas protekto per vakcino.