Jánské Koupele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49°50′07″N 17°42′19″E  /  49.83528°N, 17.70528°O / 49.83528; 17.70528 (Jánské Koupele)
Jánské Koupele
germane: Bad Johannisbrunn
pereinta municipo kaj banloko
Pramen v Jánských.jpg
Jánské Koupele
Oficiala nomo: Jánské Koupele
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Parto de Staré Těchanovice
Montaro Oderské vrchy
Rivero Moravice
Situo Jánské Koupele
 - koordinatoj 49°50′07″N 17°42′19″E  /  49.83528°N, 17.70528°O / 49.83528; 17.70528 (Jánské Koupele)
Unua skribmencio 1704
 - fondo de banloko 1810
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Jánské Koupele
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Jánské Koupele (germane Bad Johannisbrunn) estas eksa municipo kaj banloko situanta nordokcidente de Vítkov en distrikto Opava, en ampleksaj arbaroj ĉe rivero Moravice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La banlokon fondis ĉirkaŭ la jaro 1810 Jan z Rendzina. Li lasis reguligi tri malnovajn mineralajn fontojn. Je unu jaro pli poste li konstruis ankoraŭ unuan unuetaĝan banlokan domon kaj mortis.

Intencon konstrui la banlokan areon finis en la jaro 1814 lia bofilo Jan von Arz-Vasegg per finkonstruo de banloka konstruaĵo kaj per konstruo de pluaj lignaj objektoj. En majo de la sama jaro ĉi tie enloĝiĝas unuaj banlokaj gastoj.

En la jaro 1859 la nova posedanto Felix Arco konstruis pluan fonton. En 1884 aĉetis de li la banlokon Karl Weisshuhn kaj li renovigis la konstruaĵojn, konstruis portikojn por ŝirmo antaŭ pluvo, konstruis belvederon Karlův vrch kaj fontanon. Sed pri la plej granda ekfloro de la banloko meritis grafo Camillo Razumovský, kiu aĉetis ĝin en la jaro 1895 kaj komplete renovigis, plilarĝigis kaj denove kunigis kun senjorujo Melč - Horní Vikštejn.

Komence de la 20-a jarcento la banloko, disponanta per la modernaj konstruaĵoj kaj kuraciga ekipaĵaro, estis sur kulmino de sia ekfloro. Ĝi servis por kuracado de malsanoj de koro, neŭrastenio, reŭmatismo, maldormemo kaj difektoj de metabolismo. En la banloko estis proksimume 120 ĉambroj kun proksimume 200 litoj, en kiuj alterni mezproksime 800 pacientoj kaj ĉirkaŭ kvin mil banlokaj gastoj ĉiujare.

Post la unua mondmilito Rozumovští renovigis la antaŭmilitan komforton kaj la servojn. Sed la jaro 1940 estis por la nove ekipita banloko ties lasta sezono. Dum okupacio estis en ĝi ekzerccentro por Hitlerjugend kaj pase de la dua mondmilito prominenta militkaptistejo, el kiu fuĝis pli posta komandanto de la franca armeo en Alĝerio generalo Giraud. Klopodo de municipo Staré Těchanovice pri renovigo de la banloka trafiko post la milito estis vana.

La konstruaĵoj servis unue kiel infana resaniĝejo kaj poste kiel somera sindikata centrejo. La tuajara trafiko estis enkondukita nur post rekonstruo de hejtado en la 70-aj kaj la 80-aj jaroj. La resaniĝejo de RSM Mír estis post la jaro 1989 aligvidita al kompanio OREA, kiu uzis ĝin al refreŝigeja celoj ĝis la jaro 1993.

Ekde la jaro 1994 ĉiuj objektoj de la banloko estas fermitaj pro manko de mono kaj ili malfloras eĉ spite al tio, ke preskaŭ ĉiuj estis en la jaro 2006 enskribitaj al Centra listo de kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio kaj nun ili estas sur ilia listo de la plej endanĝerigitaj memorindaĵoj.