Vítkovice (ferfabriko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nacia kultura memorigaĵo Altfornoj en Vítkovice

Ferfabrikoj Vítkovice (FV) estas entrepreno de peza industrio, kiu estas unika pro sia situo rekte inter urbaj konstruaĵoj en Ostrava-Vítkovice. En pasinteco temis prio kombinato kun plena metalurgia fabrikado (t.e. ekde fabrikado de kruda fero kaj kun tio koneksantaj produktoj, tra fabrikado de ŝtalo ĝis ties prilaborado kaj produktado de produktoj el ŝtalo), sed nuntempe ĉi tie mankas la metalurgia baza fabrikado, t.e. altfornoj kun ligitaj uzinoj.

Historio de la ferfabrikoj[redakti | redakti fonton]

Aŭstrio-Hungario[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aŭstrio-Hungario.

Gisejo de Rudolfo (1828 - 1843)[redakti | redakti fonton]

Komence de la 19-a jarcento sur teritorio de la hodiaŭa Moraviasilezia regiono troviĝis granda kvanto de ferfabrikaj gisejoj, kiuj eluzis lokan ferercon, sufiĉon de akvo kaj lignokarbon el ĉi tieaj arbaroj. Inter la plej signifaj apartenis gisejoj en senjorejoj Hukvaldy, kiu apartenis al ĉefepiskopujo Olomouc: temis pri gisejoj en Frýdlant, Ostravice kaj Čeladná. En ĉirkaŭaj senjorujoj estis poste ekz. gisejoj Baška, Ustroň, Ludvíkov, Janovice u RýmařovaSobotín.

Vítkovicaj ferfabrikoj en duono de la 19-a jarcento

Surbaze de propono de František Xaver Riepel la olomouca ĉefepiskopo Rudolfo Johano en la jaro 1828 definitive decidis pri konstruado de altfornoj en Vítkovice, kiuj devis doni krudan feron por nove konstruita moderna pudlejo en Frýdlant. Avantaĝo de Vítkovice estis ne nur situo ne tro malproksime de Frýdlant, sed ankaŭ senpera proksimeco de karbaj minejoj kaj akva forto de rivero Ostravice.

Sed fine la situacio iom turniĝis kaj la pudlejo estis la 16-an de septembro 1830 malfermita en Vítkovice kaj ĝi ricevis nomon Gisejo de Rudolfo. Oni ankoraŭ ne komencis labori en konstruado de altforno, do la kruda fero devis esti alveturigata el Frýdlant. Sed iom post iom okazis konstruado de ligantaj uzinoj, do en la jaro 1831 estis jam en trafiko eĉ laminatejo, tornomaŝinejo kaj serurista laborejo.

En la posedado de Rothschild (1843 - 1873)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rothschild.

En la jaro 1843 la posedanto de la ferfabrikoj en Vítkovice fariĝis Salomon Mayer Rothschild. Tiutempe la vítkovicaj uzinoj konsistis el altforna trafiko kun la gisejo, la pudlejo kaj la laminatejo, forĝejo, brouzino kaj tornolaborejo kun maŝina serurlaborejo kaj produktejo de fajrorezistantaj brikoj.

Vítkovicaj ferfabrikoj estis de komence konstruataj per vertikala maniero - samtempe kun la konstruado de metalurgia trafiko kaj mekanikaj laborejoj estis kreata krudmateriala bazo - ŝtonminejaj kaj ferercaj minejoj, minado de kalkŝtono kaj pluaj mineraloj necesaj por la fabrikado.

Sub la influo de Rothschild okazas vera ekkresko de la ferfabrikoj kaj fine estis finkonstruita ankaŭ la unua altforno, kiu estis ekbruligita en la jaro 1836. En 1843 poste FV havis en trafiko jam du altfornojn kaj la nivelo de la produkto egaliĝis al la ferfabriko en Frýdlant.

Unu el la plej signifaj mendoj de tiu tempo estis livero de reloj por konstruado de Norda fervojo de imperiestro Ferdinando de Rothschild. Sed en la unuaj jaroj tiuj ĉi liveroj devis esti kovritaj el aliaj ferfabrikoj, ĉar sufiĉaj kvalitoj de la reloj estis atingita nur en la jaro 1839. Por kontentigi la kreskantan demandon je la reloj estis ekde la jaro 1847 en trafiko laminatejo gisejo de Anselm. Sed signifaj estis ankaŭ pluaj liveroj por fervojo, ekz. eta relaro, trakforko, duradoj, pontojvagonoj.

Jam la tria altforno estis trafikigita en la jaro 1856. Tute nova altforno t.n. skota, estis konstruita en la jaro 1872. Tiutempe tio estis la plej alta altforno en Aŭstrio-Hungario.

En periodo 1843 ĝis 1873, kiam la ferfabrikoj estis la posedaĵo de Rothschild, la nombro de laboristoj plialtiĝis dekoble el devena nombro de 370 okupitoj. La ferfabrikoj konstruis por siaj laboristoj dometojn kaj tranoktejojn, establita estis ankaŭ unue primitiva hospitalo, kiu estis en la jaro 1853 anstataŭigita per uzina malsanulejo.

Ekde la fino de la sesdekaj jaroj de la 19-a jarcento datiĝas komenco de komuna entreprenado de Rothschild kun fratoj David kaj Wilhelm Gutmann, la komercistoj de karbo. Unue ili estis kompaniuloj en minejaj kompanioj, pli poste dum konstruado de gisejo Žofínská, nur en la jaro ili kreis Vítkovické horní a hutní těžířstvo - Vítkovican minejan kaj gisejan ministaron.

Tiutempa transporta kunigo de la ferfabriko[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tio ke la fontoj de fererco kaj karbo el hodiaŭa vidpunkto estis proporcie proksime de Vítkovice, la transporto de tiuj ĉi krudmaterialoj per ĉevalveturiloj tre plimultekostigis la fabrikadon. Problemoj estis ankaŭ kun eksporto de la produktoj. Ĉio iom post iom ŝanĝiĝis kun progresanta konstruado de fervojoj. Kiel mejloŝtono eblas konsideri precipe la 1-an de majo 1847, iam estis komencita trafiko de Norda fervojo de imperiestro Ferdinando en sektoro el Lipník nad Bečvou tra Moravia Ostrava ĝis Bohumín, kio tre plifaciligis la eksporton de la ferfabriko. Rekta apudrelvojo el stacio en Přívoz ĝis la ferfabriko estis trafikigita la 1-an de aprilo 1856 kun uzo de ĉevala trakcio, ekde la 17-a de julio 1858 poste la ĉevaloj estis anstataŭigitaj per vaporaj lokomotivoj. Por la livero de la karbo por la vítkovica koaksigejo poste estis grava trafikigo de Báňská dráha en la jaro 1863.

Vítkovické horní a hutní těžířstvo /VHHT/ (1873 - 1918)[redakti | redakti fonton]

Kresko de Vítkovica mineja kaj giseja minado en la jaroj 1873–1907.

La posedaĵon de la fabriko kreis Vítkovicaj ferfabrikoj, ŝtonminejoj Louis, Hlubina, Teresie, Anselm, Oskar kaj Bettina kaj koaksigejoj Karolina kaj Vítkovice. Pri la evoluo de la ferfabrikoj en lasta kvarono de 19-a jarcento meritis per decida mezuro ĝenerala direktoro Paul Kupelwieser, kiu realigis principan reorganizon de la ferfabriko. En la jaro 1883 li ĉi tie konstruis unuan laminatejon de tuboj en Aŭstrio kaj enkondukis fabrikadon de apudaj produktoj dum fabrikado de koakso kaj fero. En la jaro 1887 estis konstruita nova uzino por muldita ŝtalo kaj disvastigita armilfabrikado. La gisejon Žofínská aĉetis la fabriko en la jaro 1889. En 1897 estis en la gisejo de la muldita ŝtalo fabrikitaj unuaj ŝipŝaftoj kaj ekde la jaro 1906 datiĝas fabrikado de ŝtalaj boteloj.

Ekde duono de la naŭdekaj jaroj estiĝadis kompanioj kun kapitala partopreno de Ferfabrikoj Vítkovice - akciaj kompanioj okupiĝantaj per minado de fererco en Svedio kaj en Slovakio en Krompachy. Vítkovicaj ferfabrikoj aktive partoprenis dum kreado de unuaj produkte komercaj asocioj en sfero de ferfabrika industrio. La vendon de siaj produktoj la ferfabrikoj certigis nenur pere de kartelaj vendejoj, sed sisteme ĝi konstruis propran reton de vendkancelarioj kaj reprezentejoj en la monarkio kaj en eksterlando.

En la naŭdekaj jaroj apartiĝis el la mekanikaj laborejoj memstaraj uzinaj sekcioj: pontoproduktejo, kaldronproduktejo kaj maŝinproduktejo. Antaŭan lokon inter eŭropaj ferfabrikaj entreprenoj certigis al Ferfabrikoj Vítkovice komenco de trafiko en nova ŝtalproduktejo kaj laminatejo, konstruitaj en Ostrava-Hulváky en la jaroj 1909-1912.

Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio.

VHHT en la jaroj 1918 - 1945[redakti | redakti fonton]

Kiam estiĝis Ĉeĥoslovaka respubliko en la jaro 1918, Vítkovicaj ferfabrikoj restis plu en proprumado de la ĝisnunaj posedantoj. En la jaro 1919 estis ekfunkciigita fabriko por benzolo kaj je unu jaro pli poste laminatejo dum malvarma stato.

La vendadon de trakforkoj, kvazaŭferaj muldaĵoj kaj forgaĵoj direktis vítkovicaj centraj vendaj kancelarioj kaj la kaldronproduktejo, la pontoproduktejo, la maŝinproduktejo kaj ŝamotejo vendis siajn produktojn rekte al klientoj.

La produktprogramo estis en la maŝinproduktejo disvastigita je ekipaĵo por profundaj boroj, arganoj, ekipaĵoj por laminatejoj, gisejoj, koaksigejoj kaj minejoj, cilindroj por paperoj, rapidumkestoj kaj minejaj iloj. En la kaldronproduktejo oni intertraktis pri gas-tenujoj, ekipaĵoj por malseka fridigado de koakso, altpremaj kaldronoj de Löffler kaj kaldronaj agregaĵoj por hidroelektrejoj. La pontoproduktejo realigis liverojn por altkonstruaĵoj, pontoj (en la jaro 1932 estis fabrikita en tiu tempo la plej granda eŭropa ponto - duetaĝa ponto trans Malnova Dnepro ĉe Kievo en Ukrainio), ekspozician pavilonon por la monda ekspozicio en Parizo, stacidoman ĉambregon en Teherano.

En la intermilita periodo Ferfabrikoj Vítkovice proprumis vicon de filinaj kompanioj okupiĝantaj pri minado de karbo kaj erco kaj kemia produktado, transporto ktp. En dekoj de pluaj kompanioj ĝi havis kapitalajn partoprenojn.

VHHT neniam fariĝis dum la dua milito la germana proprumaĵo. Sed la produktkapacitoj kaj la komercaj rilatoj de la ferfabrikoj estis uzitaj por interesoj de la nazia Germanio.

Ĉeĥoslovaka respubliko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉeĥoslovakio.

Vítkovicaj ferfabrikoj de Klement Gottwald, n. e. /VŽKG/ (1945 - 1970)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klement Gottwald.

Post la milito estis en la ferfabrikoj difinita nacia administracio kaj en decembro de la jaro 1945 estis proklamita naciigo de VHHT. Kun valideco de la 1-a de januaro 1946 estis establita nacia entrepreno Vítkovicaj ferfabrikoj.

En la jaroj 1947-1960 estis al vítkovicaj ferfabrikoj almembrigataj kaj denove el ili deliminitaj diversaj konfiskaĵoj kaj naciigitaj entreprenoj de ferfabrika industrio. Daŭre ĉi tie restis enmembrigita svinova uzino Laminatejoj de tuboj Mannesmann, Kalkoŝtona minejo Kotouč en Štramberk kaj Pontofabriko en Lískovec. Kiel memstaraj entreprenoj estis elmembrigitaj Nova gisejo en Kunčice en la jaro 1952 kaj Gisejaj muntejoj en la jaro 1963.

En duono de la kvindekaj jaroj komenciĝis rekonstruo kaj modernigo de la entrepreno. Temis precipe pri alikonstruo de ŝtalfabrikaj altfornoj kaj riparo de ĉiuj laminatvojoj en laminatejoj, konstruo de nova oksigenlaborejo kaj enkonduko de bendtransporto de alŝovo en la altfornojn. Precipe en la sesdekaj jaroj okazis ampleksa investa konstruado. Al la plej grandaj investoj apartenis konstruado de altforno n-ro VI kaj konstruo de grandspaca homogenigo de ercoj. Tra rekonstruo trairis ankaŭ la laminatejo kaj ŝtalfabriko, estis konstruitaj novaj ĉambregoj por peza mekaniko. En la sesdekaj jaroj estiĝis agrikultura programo, kiun prezentis fabrikado de insilujoj kaj siloj, rezervujoj por fluidaj sterkaĵoj, rezervujoj de ŝutigaj materialoj, akvotenujoj kaj plugakraĵoj. Estis enkondukita produktado de purigejoj de forfalaĵakvoj.

La socialisma Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko.

Evoluo de la entrepreno en la jaroj 1970-1989[redakti | redakti fonton]

Ĝis fino de la okdekaj jaroj estis realigitaj investoj celitaj al modernigo de teknologia ekipaĵaro en la gisejoj kaj maŝinindustriaj uzinoj. En la jaro 1973 estis komencita trafiko por centra granuligo de skorio en uzino 1 kaj en la jaro 1976 estis konstruita altforno kun senkloŝa aldonejo. En Malnova ŝtalfabriko estis en la jaro 1972 entrafikigita nova vakuiga stacio kaj en 1976 enpraktikigita indukcia miksado ĉe 30 tuna elektra forno. Kiam estis komencita trafiko en laminatejo de dikaj ladoj, la tn. kvarto 3.5, en la jaro 1971, estis realigita ankaŭ la dua etapo de ties konstruado. En ŝtalfabriko I estis konstruita oksigena konvertoro OXYVIT kun suba blovegado, en Malnova ŝtalfabriko estis finkonstruita komplekso de produktproceso por nuklea energetiko. Nova metaligfabriko en uzino 6 estis enkondukita en trafikon en la jaro 1977.

De duono de la sepdekaj jaroj estis konstruata produkta bazejo de la nuklea energetiko kaj sekve produkta bazejo por riparistarejo kaj produkto de ekipaĵoj de la nuklea energetiko. En la sama periodo, te. ĝis fino de la okdekaj jaroj realiĝis investoj en fabrikadon de grandspacaj koaksaj baterioj, ekspluatad-grandmaŝinoj kaj unikaj investaj tutaĵoj. Por eksporto estis fabrikitaj grandaj investaj tutaĵoj, kiel ekz. altforno en Eisenhüttenstadt kaj trapuŝejo de tuboj en Riese en Germanio, laminatejo en Zawiercie en Pollando kaj aglomeraĵo en Jugoslavio. Unika estis livero por varma larĝzona laminatejo de TŠP 2500 en Novolipeck. 44 % da volumeno de la maŝinindustria eksporto faris pecaj liveroj. Daŭrigis ankaŭ evoluo de agrikultura kaj ekologia programoj komencita en la duono de la sesdekaj jaroj.

En la jaro 1972 estis unuafoje direktita per komputilo aldono en altfornon n-ro 4 kaj en 1974 la trafiko de la nova kvarto 3.5. En la jaro 1978 estis donita en trafikon grandkapacita komputilsistemo ICL 2960. Ĝis duono de la okdekaj jaroj estis prilaborita projekto de unueca tutentreprena direkta kaj informadsistemoj surbaze de optimala integro - aŭtomatigata sistemo de la direktado.

En la jaro 1979 Vítkovicaj ferfabrikoj fariĝis fakista entrepreno kun nomo VÍTKOVICE - Ferfabrikoj kaj maŝinfabrikoj de Klement Gottwald, al kiu estis aligitaj ses entreprenoj kun parenca produkta programo. Ekde la jaro 1981 ĝis duono de la jaro 1989 VÍTKOVICE - ŽSKG estis la plej granda el la koncernaj entreprenoj de koncerno VÍTKOVICE.

Periodo post la velura revolucio[redakti | redakti fonton]

Reorganizo kaj restrukturigo de la entrepreno en la jaroj 1990 - 2003[redakti | redakti fonton]

Post la disfalo de la koncerno kaj establo de ŝtata entrepreno VÍTKOVICE venis ŝtorma periodo de organizaj kaj personaj ŝanĝoj influitaj ankaŭ de la politika agado. En la unua etapo estis nuligitaj la uzinoj kaj la strukturo de la entrepreno estis kreita de sektoroj kaj entreprenistaj unuoj.

En duono de la jaro 1990 estis prilaborita entreprenista programo de la entrepreno kun celo ŝanĝi la ĝisnunajn stereotipojn kaj celigi la evoluon al merkata ekonomiko.

La organizado de la entrepreno senĉese estis rekreiĝanta eĉ post fondo de akcia kompanio en februaro de 1992. El la entrepreno estis elmembrigitaj agadoj, kiuj rekte ne koneksis kun la produktado. El la entreprenista unuoj kaj kostocentroj estiĝis memstaraj filinaj kompanioj. Vico el ili estis eksterigita kaj trairis en proprumadon de novaj proprumantoj. Tio montriĝis ankaŭ en ŝanĝo de produktprogramo de la kompanio. Per fondo de filia kompanio VÍTKOVICE - Maŝinindustrio, a.k. fine de la jaro 2002 estis finita proceso de ŝanĝo de la akcia kompanio VÍTKOVICE je kompanio de holdinga karaktero.

Enkadre de transparenta markigo de unueca aparteneco al la grupo VÍTKOVICE, subteno de la marko kaj cela alparolo de klientoj la kompanio ŝanĝis ekde la 1-a de junio 2005 la nomon je VÍTKOVICE HEAVY MACHINERY a.s.

Hodiaŭa stato[redakti | redakti fonton]

Influe de antaŭa evoluo la originaj ferfabrikoj ŝanĝiĝis en grandan industrian entreprenon, kiu okupiĝis ankaŭ per maŝinindustrio. Fine de la 20-a jarcento la entrepreno venis en grandajn ekonomiajn problemojn kaj la registaro devis cedi el origina plano de privatigo en la manojn de la gvidantaro de la entrepreno. Okazis apartiĝo de uzinoj de la ferfabrikoj de maŝinindustria fabrikado kaj ambaŭ tutaĵoj estis privatigitaj memstare. Ekde la jaro 2005 la Ferfabrikoj apartenas al ŝtalista kaj minista grupo Evraz Vítkovice Steel. En parton de la areo transloĝgiĝis kompanio Škoda Vagonka a.s., kiu estiĝis per malsplitiĝo de Vagónka Studénka.

Vítkovice - kultura memorigaĵo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2002 la ferfabriko-koaksigejo kaj la altfornoj de Ferfabrikoj Vítkovice estis komune kun kompleto de la teknika ekipaĵaro en la t.n. Malsupra regiono Vítkovice kaj Minejo Hlubina proklamitaj nacia kultura memorigaĵo. La Malsupra regiono de Vítkovice komune kun areoj de Minejo Anselm, Minejo Michal kaj Minejo Vrbice estas konsiderata al aliĝilo al enskribo en liston de monda heredaĵo.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  1. Matějček, Jiří; Vytiska, Josef: Vítkovice Železárny a strojírny Klementa Gottwalda. Práce, Praha 1978
  2. Machotková, Jana: Ohlédnutí za 175 lety společnosti Vítkovice. Vítkovice, Ostrava 2003

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marketingová strategie rozvoje CR v turistickém regionu SMaS - Technické památky a atraktivity http://www.kr-moravskoslezsky.cz/zip/rr_ms_12.doc

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]