Princepiskoplando Paderborn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Princepiskopujo Paderborn)
Jump to navigation Jump to search

La Princepiskoplando Paderborn estis teritorio en la Sankta Romia Imperio de 1281 ĝis 1802, situanta en la orienta Vestfalio. Estante princepiskoplando, ĝi estis la civila reg-teritorio de episkopo. Ĝi kontrastas al la diocezo (aŭ episkopujo) Paderborn, la eklezia teritorio gvidata de la sama episkopo, kiu estis pli granda ol la civila.