Abatejo de Fulda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Katedralo de Fulda

La monaĥejoabatejo de Fulda en Fulda, Hesio, Germanio, povas esti konsiderata lulilo de la kristanismo en Centra Germanio kaj semejo de la sciencoj kaj artoj dum naskoloko de la okcidenta civilizo.

Fulda, fondita de Sankta Bonifacio, estas la plej granda kaj fekunda de la institucioj havigitaj de tiu germana misiisto. Post la konvertigo de la plej parto de tiu enorma teritorio, starigo de granda nombro de preĝejoj kaj konventoj kaj kvar novaj episkopaj sidejoj, li okupiĝis al kreado de monaĥejo, tiu pli grava ol tiuj jam tiam ekzistintaj.

En tiu abatejo troviĝas la tombejo de la misiisto Sankta Bonifacio. La abatejo kun siaj teritoriaj posedaĵoj dum la historio fariĝis ankaŭ eklezia princlando en la Sankta Romia Imperio. La abatoj de Fulda havis ekde 1220 la titolon de princabato. En 1752, papo Benedikto la 14-a rangaltigis la abaton al episkopo kaj do la princabatujon al princepiskopujo, kiu restis ĝis la fina dissolvo en la Regna deputacia fina akto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Diccionario enciclopédico de teología, 1848