Sambio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Por etno en Papuo-Nov-Gvineo, vidu la paĝon Sambioj.
Sambio estas la duoninsulo nordokcidente de Kaliningrado

Sambio, germane Samland, ruse Земландский полуо́стров, Zemlandskij poluostrov, laŭvorte la Zemlandskij-duoninsulo) estas duoninsulo en la Kaliningrada provinco de Rusio. Ĝia ĉefa urbo estas Kaliningrado. Historie tie vivis praprusoj. Ekde 1525 ĝis 1945 ĝi apartenis al Prusio, en la prusia provinco Orienta Prusio.

Princepiskoplando[redakti | redakti fonton]

La Princepiskoplando Sambio estis la civila reg-teritorio de la episkopoj de Sambio ene de la ŝtato de la Germana Ordeno. Ĝi ekzistis de 1257 ĝis 1525.