Leopold von Buch
Leopold von Buch | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Christian Leopold Freiherr von Buch | |||||
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1774 en Stolpe | ||||
Morto | 4-an de marto 1853 (78-jara) en Berlino | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen • Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | entomologo • geologo • paleontologo • vulkanologo • mineralogo • botanikisto [#] | ||||
Laborkampo | geologio [#] | ||||
Aktiva en | Canary Islands • Itala duoninsulo [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Abraham Gottlob Werner [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Christian Leopold von BUCH [LEopold fon buĥ] (naskiĝis la 25-an de aprilo 1774, mortis la 4-an de marto, 1853) estis germana geologo kaj paleontologo.
Naskiĝinte en la Kastele Stolpe apud Angermünde, la filo de prusa ministro kaj grandbienulo ĝuis profundan kaj ampleksan instruon dum sia junaĝo. En la jaro 1790 li ekstudis geologion kaj mineralogion en Freiberg, kie li amikiĝis i.a. kun Alexander von Humboldt kaj eldonis unuajn sciencajn publikaĵojn. Ekde 1793 li profundigis siajn natursciencajn sciojn en Halle (Saale) kaj Göttingen kaj ekde 1796 li vivis ĉefe en Berlino.
Pro sia familia fono finance sendependa, Leopold von Buch nur dum mallonga tempo laboris kiel dungito. Grandan parton de sia vivo li pasigis esplorvojaĝante, i.a. tra Silezio, Francio, Italio, Skandinavio, Irlando kaj la Kanariaj Insuloj. La rezultojn de siaj esploroj li disvastigis en aro da sciencaj publikaĵoj kaj geologiaj mapoj. Ekde 1826 li ĉefe okupiĝis pri paleontologiaj temoj, kreante ekz. la nocion gvidfosilio.
Dum sia tempo en Freiberg ankoraŭ konvinkita pri la neptunisma teorio de Abraham Gottlob Werner, liaj observoj igis lin fariĝi adepto de la plutonismo de James Hutton kaj la katastrofismo reprezentata de Georges De Cuvier.
Leopold von Buch mortis en Berlino.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- [1] Arkivigite je 2005-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Mortintoj en Berlino
- Naskiĝintoj en 1774
- Mortintoj en 1853
- Webarchive template wayback links
- Germanaj geologoj
- Tektonikistoj
- Germanaj paleontologoj
- Pra-evoluistoj
- Germanaj nobeloj
- Anoj de la Reĝa Societo de Londono
- Membroj de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
- Membroj de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj