Leisnig estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Centra Saksio de la federacia landoSaksio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8249 loĝantojn sur areo de 78,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 105 loĝantoj/km².
Antaŭ la unua mondmilito ĉi tie loĝis kaj aktivis la esperantisto d-ro Paul Haller. En la gazeto Germana Esperantisto publikiĝis lia raporto de vojaĝo tra Nedeerlando kaj Belgio al Parizo fine de julio kaj komence de aŭgusto 1914, en brila somera vetero kaj gastigate per plej amikemaj lokaj esperantistoj, kiam ĉie la gazetoj kaj kinejoj raportis pri baldaŭa erupcio de la milito kaj semis malamon kontraŭ "la germanoj".[1]