Romantikula domo (Jena)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romantikula domo
literatura muzeo • arkitektura strukturo
Lando Germanio vd
Situo Jena
Koordinatoj 50° 55′ 38″ N, 11° 35′ 23″ O (mapo)50.927311.5897Koordinatoj: 50° 55′ 38″ N, 11° 35′ 23″ O (mapo)
Romantikula domo (Jena) (Germanio)
Romantikula domo (Jena) (Germanio)
DEC
Romantikula domo (Jena)
Romantikula domo (Jena)
Situo de Romantikula domo (Jena)
Map
Romantikula domo
vdr
La scenejo en la 2-a etaĝo.

La Romantikula domo (germane: Romantikerhaus) estas literatura muzeo en Jena, Germanio, Unterm Markt nr 12a.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La iama loĝdomo de la filozofo Johann Gottlieb Fichte, kiu venis en la 1794-a jaro al Jena, prezentas sin hodiaŭ kiel literaturan muzeon por la epoko de germana malfrua romantikismo. Konstruite en 1669, la konstruaĵo troviĝis iam ĉe la rando de la urbo, tamen ankoraŭ ene de la urbomuroj. Iam multo da memorigŝildoj pri famaj loĝintoj estis muntitaj ĉe la fasado.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La ekspozicioj pri la fruromantika epoko en Jena montras la kulturan kaj spiritan fonon de la tiama ekagado de juna generacio da poetoj, literaturscienculoj, filozofoj kaj natursciencistoj. Dum la lastaj jardekoj de la 18-a jarcento Jena fariĝis spirita centro Germanlando. La eturbo allogis la filozofojn Ernst Reinhold, Fichte, Friedrich Schelling, la teologojn Johann Jakob Griesbach kaj Heinrich Eberhard Gottlob Paulus, la poeton (kaj profesoron pri historio) Friedrich Schiller kaj la natursciencistojn Justus Christian Loder, Johann Georg Lenz, Christoph Wilhelm Hufeland, Johann Christian Stark la Maljuna kaj August Batsch. Tiaj personuloj estis la ĉefa kaŭzo por duobliĝo de la nombro de la studentoj al ĉ. 800 en la 1790-aj jaroj.

La tri muzeaj etaĝoj informas pri la jenaj temoj:

  • Elradiado spirita-kultura de Jena (1-a)
  • Fruromantika epoko (2-a): la hejmeco de romantikaj cirkloj bone transportatas en salono kun scenejo, kiu ankaŭ pretas por diversaj aranĝoj (laŭtlegadoj, filmprojekcioj ktp.).
  • Konektoj reciprokaj (3-a): La du malsupraj etaĝoj teme unuiĝas en la tria, kie oni intencas fari ligojn inter la diversaj fakoj (natursperto, naturscienco, arto). Eksperimenta ateliero de la fizikisto Johann Wilhelm Ritter montras la natursciencan engaĝiĝon de la fruaj romantikuloj kaj ties iomete komplikajn pensmanierojn kiuj ampleksis naturesploron, kritikon de la socio kaj viziojn pri pli bona estonteco. Rekonstruita mineja galerio estu, laŭ la opinio de Novalis, ne nur vojo internen sed plifaciligu al la vizitantoj - percepteble per la sensoj - la komprenon de la verkaro de Novalis.

En la tria etaĝo estas ankaŭ spaco por nedaŭraj ekspozicioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]