Heinrich Eberhard Gottlob Paulus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La raciema teologo germana Paulus

Heinrich Eberhard Gottlob PAULUS (naskiĝinta la 1-an de septembro 1761 en Leonberg, mortinta la 10-an de aŭgusto 1851 en Heidelberg) estis germana teologo kaj orientalisto kaj ĉefreprezentanto de teologia raciismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dumstudvojaghe li dediĉis sin al la studo de orientalaj lingvoj kaj iĝis pri tiuj lingvoj profesoro en 1789 en Jena kaj en 1793 ordinara profesoro pri teologio samloke. En 1803 li iris al Würzburg. En 1807 li iĝis istruadkonsiliisto en Bamberg, en 1808 li estis en Nürnberg, en 1810 en Ansbach. En 1811 li sekvis vokon je profesoreco al Heidelberg, kie li pensiuliĝis en 1844.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Lia teologio orientiĝo estis tre racia kaj la tuta scienca aliro je teologiaĵoj ŝajnis pli jura ol religia! El liaj multaj skribaĵoj ĝis nun konatas jenaj: »Neues Repertorium für biblische und morgenländische Literatur« (Jena 1790–91); »Clavis über die Psalmen« (2-a eldono, Heidelberg 1815); »Philologisch-kritischer und historischer Kommentar über das Neue Testament« (2-a eldono, Leipzig 1804–08);. »Sophronizon, oder unparteiische, freimütige Beiträge zur neuern Geschichte, Gesetzgebung und Statistik der Staaten und Kirchen« (Heidelberg 1819–31); »Der Denkgläubige, theologische Jahresschrift« (1825–29); »Das Leben Jesu« (1828); »Exegetisches Handbuch über die drei ersten Evangelien« (1830–33); »Neuer Sophronizon« (Darmstadt 1841–42); »Die endlich offenbar gewordene positive Philosophie der Offenbarung« (1843). Vgl. P.' »Skizzen aus meiner Bildungs- und Lebensgeschichte« (Heidelberg 1839); v. Reichlin-Meldegg, P. und seine Zeit (Stuttgart 1853).

Edzino verkistinanta[redakti | redakti fonton]

La edzino Karoline Paulus (1767-1844) famiĝis kiel verkistino sub la pseŭdonimo Eleutheria Holberg. Ŝi verkis i.a. romanojn: »Wilhelm Dümond« (Lübeck 1808), »Adolf und Virginie« (Nürnberg 1811), »Erzählungen« (Heidelberg 1823).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, p. 518-519, kio legeblas tie ĉi interrete.