Sophie von Kühn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sophie von Kühn
Persona informo
Naskonomo Christiane Wilhelmine Sophie von Kühn
Naskiĝo 17-an de marto 1782 (1782-03-17)
Morto 19-an de marto 1797 (1797-03-19) (15-jaraĝa)
en Kastelo Grüningen
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Memorigilo Sophie von Kühn
Familio
Amkunulo Novalis
Okupo
Okupo poeto • verkisto
vdr
Memortabuleto en la kirko de Grüningen

Christiane Wilhelmine Sophie von KUEHN (naskiĝinta la 17-an de marto 1782 en Greußen-Gruningen, mortinta samloke la 19-an de marto 1797) estis la fianĉino de la germana romantika poeto kaj filozofo Friedrich von Hardenberg, konata al multaj simple kiel Novalis. Ŝia bildo fame aperas en la Himnoj al la Nokto de li: temas pri baza teksto de la literatura movado romantikisma en Germanlingvio.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

La du renkontiĝis sur Kastelo Grüningen. Novalis raportis letere al la frato Erasmus von Hardenberg ke kvarona horo decidus pri sia vivo.

Sophie havis du fratinojn (Friederike kaj Karoline) kaj du fratojn (Georg kaj Hans von Kühn). Krome unu duonfratinon el la unua nupto de la patro Johann Georg von Kühn, t.e. Wilhelmine von Kühn, kaj aliajn kvar duongefratojn el la nupto de sia patrino kun Johann Rudolph von Rockenthien. Kvankam la amo de Novalis por Sophie supozigis mitajn proporciojn, ilia tempo kune estis mallonga kaj senokaza. La du renkontis la 17-an de novembro 1794 kiam Novalis estis dudek du kaj Sophie estis nur dek du. Ili iĝis (neoficiale) gefianĉitaj en la dektria naskiĝtaga de Sophie; ŝia malsano daŭris ĝis ŝia morto en la aĝo de 15 en marto 1797. Intertempe ŝi resaniĝis sed suferis tri gravajn operaciojn inter majo kaj julio 1796. La mortanonco de ŝia familio aperi en la 25.3.1797 en la lepsika taggazeto "Leipziger Zeitung".

La perdo de Sophie alportis profundan periodon de funebro kaj sufero en la vivon de Novalis. Eĉ tiel, li iĝis denove fianĉo, al Julie von Charpentier en decembro 1798.

La profundo de la amo de Sophie por Novalis estas necerta surbaze de ŝia juna aĝo. Iu el ŝiaj tagalnotoj troveblaj en la Novalis-libro de O'Brien (Signs v Revolution), disponigas al ni scion certan pri ŝia rilato kun Novalis:

  • La 1-an de marto: Hodiaŭ Hartenberch vizitis; denove nenio okazis.
  • La 11-an de marto: Ni estis sole hodiaŭ kaj nenio entute okazis.
  • La 12-an de marto: Hodiaŭ estis kiel hieraŭ - nenio entute okazis.
  • La 13-an de marto: Hodiaŭ estis pentofartago kaj Hartenb. estis ĉi tie.
  • La 14-an de mart:o Hodiaŭ Hartenberg estis daŭre ĉi tie kaj li ricevis leteron de sia frato.

Sophie havis fratinon, Caroline von Kühn, kaj vicfratinon, Wilhelmine von Thümmel.

La biografio de Ludwig Tieck de Novalis priskribas Sophie, tiel: "Eĉ kiel infano, ŝi donis impreson kiu - ĉar ĝi estis tiel kompleza kaj spirite bela - ni devas taksi supertera aŭ ĉiela; tiu radianta kaj preskaŭ travidebla vizaĝo de ŝi kun la timo ke ĝi estis tro delikata kaj delikate teksita por tiu vivo. Tio estis morto aŭ senmorteco kiuj rigardis nin tiel penetre de tiuj lumaj okuloj; kaj tro ofte rapida decidpropono iĝis nian timon fakta realeco."

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Regula Fankhauser: Des Dichters Sophia. 1997, ISBN 3-412-00397-2.
  • O’Brien, Wm. Arctander, Novalis: Signs of Revolution. Durham: Duke University Press, 1997.
  • Historisch-kritische Ausgabe Novalis, vol 5, 1988.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]