Cölestin August Just
Aspekto
Cölestin August Just | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1750 en Merseburg |
Morto | 21-an de majo 1822 (71-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | ŝtata funkciulo |
Cölestin August JUST (naskiĝinta la 11-an de novembro 1750 en Merseburg, mortinta la 21-an de majo 1822) estis germana oficisto en Saksio kaj Prusio. Ekde 1794 li estis ĉefo, amiko kaj biografo de Novalis.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Just studis teologion kaj jursciencon ĉe la Universitato de Lepsiko kaj iĝis distrikta ĉefo de la Turingia distrikto en Bad Tennstedt. Estis inter lia taskaro ankaŭ la prizorgo de la Witzleben-fondaĵo de la Monaĥeja lernejo Roßleben. Post la separiĝo saksia li daŭrigis deĵoron kiel prusia oficisto en Bad Tennstedt. En Tennstedt li havis kontaktojn fruktodonajn al la kuracbangasto Johann Wolfgang von Goethe.
Lia edzino estis Rahel Dorothea Christiane Strauß, filino de la supera kortega predikisto Johann Gottfried Strauß.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- De vita et constitutionibus D. Pertinacis / praeside Augusto Friderico Schott ... defendet Coelestinus Augustus Iust. Leipzig, Acad., Diss., 1772.
- De disputatione fori ex antiquitate Romana. Leipzig 1775.
- Über die öffentliche Gottesverehrung in geschlossenen Schulen: Als Herr Hennike als substituirter Pfarrer und Religionslehrer in der Closterschule Roßleben angestellt ward / vom Creißamtmann Just zu Tennstedt. Erfurt: Keysersche Buchh., 1790.
- Über den Charakter und Werth der vorzüglichsten Erziehungs- und Lehr-Institute unsers Zeitalters: nebst einer fortgesetzten Nachricht über die jetzige Beschaffenheit der Closterschule Roßleben / Vom Creißamtmann Just zu Tennstedt. Gotha: Perthes, 1795.
- Friedrich von Hardenberg. Ĉe: Nekrolog der Teutschen für das neunzehnte Jahrhundert. Eldonis Friedrich Schlichtegroll. Bd. 4, Gotha 1805, p. 187–241. - Ankaŭ separita presitaĵo sub la titolo Andenken an Friedrich von Hardenberg. Gotha 1805.
- Über die Verhältnisse des Gräflichen Hauses Stolberg gegen das Churhaus Sachsen. Craz, Freiberg 1801 (Digitalisat)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Novalis in Zeugnissen seiner Zeitgenossen Friedrich Schlegel, Karl von Hardenberg, Ludwig Tieck, August Coelestin Just. Nachwort von Heinz Ritter. Stuttgart 1973 (Denken – Schauen – Sinnen, Bd. 43/44).
- Christian Ahcin: Zur Entstehung des bürgerlichen Gesetzbuchs für das Königreich Sachsen von 1863/65. Frankfurt a. M.: Vittorio Klostermann, 1996. (p. 58/9)