Otto von Loeben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto von Loeben, poeto

Otto Heinrich von LOEBEN (naskiĝinta la 18-an de aŭgusto 1786 en Dresdeno, mortinta la 3-an de aprilo 1825 samloke) estis germana poeto de romantikismo. Pseŭdonimo lia estis Isidorus Orientalis; li estis amiko kaj karierperanto de Joseph von Eichendorff vizitante la rondojn de Ludwig Tieck. En 1817 li nuptis Johanna Victoria Breßler.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de saksia ministro kaj legato de la dieto je Regensburgo li pasigis la junajn jarojn sur bienoj de la familio. Li edukiĝis laŭ la ideoj de klera despotismo kaj frue interesiĝis pri literaturo. Krom francaj klasikaj tragedioj li legis klasikulojn latinajn kaj grekajn anakreonaĵojn, la moraligantan-sensivan klerigpoezion de la 18-a jarcento kiel ankaŭ tekstojn de rokoko. Tiajn jam tiutempe eksmodajn modelojn li taksis imitindaj dum la unuaj verkadaj provoj. Post la morto patra li ekstudis en Wittenberg jursciencojn sen neglekto de literaturaĵoj. El gazetoj li konatiĝis kun novaj romantiksimaj artoteorioj en pli simpla kaj nedirekta formoj. Tiam estis por li poezio laŭtempa revelacio de la absoluto: tion li daŭre konservos kio ebligu al verkisto kombini la nobelan etoson kun respondeco por la socio.

Post foriro disde Wittenberg (jam en septembro 1806) li estis kelkajn monatojn en Dresdeno kaj en Supra Luzacio. Tiutempe li legis multon de Novalis, kiun li interpretis profeto de poetika religio kaj kies verkaron li strebis digne fini. Kiel signon de nova viva etapo li prenis la pseŭdonimon Isidorus Orientalis. En majo 1807 li transloĝiĝis al Hajdelbergo kie li intencis vivi laŭ sia nova destino. Adeptoj liaj iĝis la teologoj Friedrich Strauß kaj Wilhelm Budde; kiel Dionysius kaj Johannes respektive Astralis ili estis kaj publiko kaj aktoroj de ĉiuj entuziasmoj dum kiuj Loeben sin celebris kiel profeton de nova religio unuiganta antikvecon, la Orienton kaj kristanismon laŭ la senco de Novalis. Liaj tekstoj iĝu objektoj de kulto. Al tiuj ĉi rondoj venis en aŭtuno 1807 Wilhelm von Eichendorff kaj Joseph von Eichendorff kiuj estis studentoj de jursciencoj. La fruaj poemoj de Joseph ja tute influiĝis de Novalis, laŭ la gusto de Loeben. Tamen ne ekzistis pli intimaj ligiloj de tiu ĉi grupo al la kunvenoj de la hajdelbergaj romantikuloj kun Joseph Görres, Achim von Arnim kaj Clemens Brentano.

La verkoj de Loeben el tiu ĉi tempo atestas reduktitan komprenon de la romantikisma artokonceptaro, ekz. lia romano Guido (1808), per kiu li volis eĉ superi la novalis-an verkon Heinrich von Ofterdingen. Laŭ skizo farita de Tieck li intencis fini ĝin. La ideoj pri la idolo rilate al la rekonduko de la dissplitiĝinta mondo je dia unueco iĝis banalegaj; la kombino de mitoj fariĝis nur laŭetoza kunmeto de bildelementoj. Lia poezi-kolekto Blätter aŭs dem Reisebüchlein eines andächtigen Pilgers (1808) montras ke Loeben kiel multaj samgeneraciuloj fasciniĝis de katolikismo.

En decembro 1809 Loeben ree renkontiĝis kun la fratoj Eichendorff en Berlino. Rilatojn pli oftajn li ankaŭ havis kun Adam Müller kaj ne rare li gastis en Supra Luzacio ĉe Friedrich de la Motte Fouqué kiun li konis el Berlino. Estante ŝatata distristo de la mondumo Loeben apenaŭ spertis ŝatiĝon fare de aliaj verkistoj. Inter 1808 kaj 1812 li serĉis novan idolon post kiam li rimarkis la neperfektecon de sia Guido-romano. Li legis la verkojn de Ludwig Tieck kaj aĵojn italajn kaj hispanajn el la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Romantikismo ne plu interpretiĝis de li kiel ligilo inter antikvo kaj moderno sed kiel tuto de eŭropa kaj kristana literaturtradicioj. Antaŭ ĉio la paŝtista romano Arkadien (1811/12) estis por la romantikisma kaj tradiciriĉa speguligometodo de la fare de Novalis antaŭdirita ora epoko de universala amo. Ĝi estis samtempe nedirekta sinprezento de la verkisto kaj aludilo pri tiutempa historio. Sed Loeben denove izoliĝis de aliaj ne sekvante la modon kiu alproksimigis romantikismon al nun nepraj populareco kaj naciemo. Kritikoj de Fouqué kaj aliaj konvinkis la ĝenerale tre facile influeblan Loebe ne presigi la lastan parton de la romano kaj eĉ aĉeti la ankoraŭ ne venditajn ekzemplerojn.

La krizo sekvanta trenis kun si reestiĝon de religiegaj entuziasmoj el hajdelbergaj tagoj. En decembro 1813 li soldate volontulis ĉe Banner der freiwilligen Sachsen. En somero 1814 li pasigis Hajdelberge kelkajn semajnojn ĉe la nova amikino Helmina von Chézy antaŭ reiro al Radomierzyce (distrikto Zgorzelec). Inter 1812 kaj 1814 Loeben klopodis proprietigi al si la stilon de patriotisma literaturo. De 1814 li vivis, sub malbonstataj kondiĉoj, je kastelo Joachimstein (dama konvento en Radomierzyce kie aktivis ŝia patrino) kaj Dresdeno. Dresdene li aniĝis en 1819 al aro de verkistoj ĉirkaŭ Tieck, kune kun Ernst von der Malsburg, Friedrich von Kalckreuth kaj Wilhelm von Schütz. Fine de 1822 li suferis apopleksion; traktadon fare de Justinus Kerner en Weinsberg ne sukcesis kiu malkorekte taksis la tuton epilepsio. Dum tiaj jaroj Loebe publikigis novelojn kaj poemojn en diversaj beletraj gazeoj. De 1820 li estis kritikisto ĉe la "Literarisches Conversationsblatt" de Brockhaus. Du volumoj da fragmentoj Lotosblätter (1817) ankoraŭfoje dokumentadis lian interpretadon de romantikisma mondvizio kaj artoteorio. En pli freŝaj tekstoj de li pli kaj pli senteblis la modo de edifaj kavalirrakontoj de la komenciĝanta bidermajro.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Vivo kaj verkaro de Loeben ege tipas al diletanteco, kiun riproĉis Johann Wolfgang von Goethe al la tuta generacio de la romantikismuloj.[1] Sekve ne malofte la romantikismaj poetoj mem parodis kaj kritikis tion. Eichendorff, kiu afable kaj amable priskribis tian ĉi tipon - kun klaraj aludoj al Loeben - jam en la verko Ahnung und Gegenwart (1815, ĉap. 12 kaj 21) pli malfrue nomis la amikon, en al malfrua aŭtobiografiaĵo Halle und Heidelberg, la plej imponan karikaturon de romantikisimo. Li faris tion por liberigi la aŭtentikan romantikismon de negativaj alkroĉemoj al tiaj kliŝoj ĉe kritikemuloj.

Tamen gravas la verkoj de Loebe kiel fonto pri la sociala historio de romantikismo kaj la esploro de la funkcia ŝanĝiĝo de elementoj de romantiksimaj disputoj en la frua 19-a jarcento.

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Guido, 1808
  • Deutsche Worte über die Ansichten der Frau v. Staël von unserer poetischen Litteratur in ihrem Werk in Deutschland, 1814
  • Der Schwan, 1816
  • Rosengarten, 1817
  • Lotosblätter, 1817
  • Ritterehr und Minnedienst, 1819
  • Die Irrsale Klotars und der Gräfin Sigismunda, 1821
  • Der Pilger und die Pfalzgräfin, 1825
  • (eldonistece kun Chézy): Die Hesperiden, 1816

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Stockinger, Ludwig, "Loeben, Otto Heinrich Graf von". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 15 (1987), p. 23-25 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gerade immer das Unmögliche leisten zu wollen, welches die höchste Kunst erforderte, wenn man sich ihm je nähern könnte. - (Maximen und Reflexionen, nr. 821).