Friedrich Strauß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Strauß, teologo kaj predikisto

Gerhard Friedrich Abraham STRAUSZ (naskiĝinta la 24-an de septembro 1786 en Iserlohn; mortinta la 19-an de aprilo 1863 en Berlino) estis prusa kortegpredikisto kaj profesoro pri praktika teologio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de pastoro li studis inter 1805 kaj 1808 en Halle (Saale) kaj Heidelberg teologion. En Halle li aniĝis al la studenta korporacio Corps Guestphalia Halle[1] Dum la studentaj jaroj li ekkonis la postan profesoron August Neander. Kun Otto von Loeben („Isidorus Orientalis“), Joseph von Eichendorff („Florens“) kaj Wilhelm Budde („Astralis“) li unuiĝis en la romantikisma societo Eleusischer Bund.

Inter 1809 kaj 1814 Strauß paroĥestris ĉe la luteranoj de Ronsdorf (Wuppertal), pli malfrue je Elberfeld. Tie ĉi estiĝis lia ĉefverko en kvar volumoj Glockentöne. En 1816 li edzinigis Johanna von der Heydt, filino de urbestro kaj fratino de posta prusia ministro. En 1822 Strauß iĝis kvara katedrala kaj kortega predikisto ĉe la prusa kortego je Berlino kaj profesoro pri praktika teologio ĉe Berlina universitato. En 1824 li kunfondis la misian klubon Berliner Missionsgesellschaft[2]. En 1833/34 li rektoris altlerneje, en 1836 li fariĝis spirita konsilisto en la ministerio pri edukado.

Post la surtronigo de la pia reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a, Strauß povis eĉ plifortigi sian influon ĉekortegan. Dum la revolucio de 1848 Strauß konvinkis la reĝon esti cedema. En 1850 Straŭß ek-anis en al malnovprusia supera konsistorio; supera predikisteco venis en la 1856-a jaro.

Liaj filoj ankaŭ teologe karieris: Friedrich Adolf Strauß (fondinto de la misia organizo Jerusalemsverein) kaj Otto Strauß (superintendanto).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Glockentöne – Erinnerungen aus dem Leben eines jungen Geistlichen, 4 volumoj. Heinrich Büschler, Elberfeld 1815–1819.
  • Helons Wallfahrt nach Jerusalem – Hundertneun Jahre vor der Geburt unseres Herrn. 4 volumoj, Heinrich Büschler, Elberfeld 1820.
  • Die Taufe im Jordan – Aus dem zweiten Jahrhundert der christlichen Kirche. 1822.
  • Das evangelische Kirchenjahr in seinem Zusammenhange dargestellt. 1850.
  • Abend-Glocken-Töne – Erinnerungen eines alten Geistlichen aus seinem Leben. Haupt-Verein für christliche Erbauungsschriften in den Preußischen Staaten, Berlin 1868 (postmorte).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kösener Korpslisten 1910, 98/188
  2. hejmpaĝo de la nuna organizo