August Neander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Neander
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1789 (1789-01-17)
en Göttingen
Morto 14-an de julio 1850 (1850-07-14) (61-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo historiisto • teologo • universitata instruisto • biografo • verkisto
vdr
portretreliefo surtomba por Neander

August Johann Wilhelm NEANDER (naskiĝinta la 16-an de januaro 1789 en Göttingen, mortinta la 14-an de julio 1850 en Berlino) estis germana protestantisma teologo kaj profesoro pri eklezia historio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de komercisto kaj monludonisto li frekventis inter 1803 kaj 1805 en Hamburgo kune kun Karl August Varnhagen von Ense kaj Wilhelm Neumann la lernejojn Johanneum kaj Akademisches Gymnasium. Ties estro iĝis en 1806 la baptopatro, Johann Gottfried Gurlitt. Gurlitt ankaŭ peradis en 1810 la doktoriĝon en Wittenberg kaj la dungiĝon kiel docento en Heidelberg.

La bapton de Neander antaŭenigis legado de verkoj de Schleiermacher, Jakob Böhme kaj Platono kaj la konsiloj de la kuracisto Johann Stieglitz. Stieglitz ankaŭ financis la studojn de Neander. Dum studo de teologio en Halle (Saale) (1806) kaj en Göttingen (1806-09) evoluis la pieco de Neander en formo de emocia vekiĝo.

Sian koncepton pri la sinsekvo de eklezia historio li havigis post la studo de Friedrich Schleiermacher. Gottlieb Jakob Planck en Göttingen lernigis al li ĉiam akurate uzi fontojn. En 1809 li trapasis en Hamburgo la unuan teologian ekzameniĝon; en 1811 li habilitiĝis en Heidelberg kaj iĝis eksterorda profesoro en 1812.

Lia skribaĵo Über den Kaiser Julianus und sein Zeitalter (1812) ebligis al li, post rekomendo fare de Barthold Georg Niebuhr, iri Berlinon kie li grandsukcese prelegis ĉefe pri eklezia historio kaj la Nova Testamento. Lia praktika ekzegezo de novtestamentaj libroj kaj liaj replikoj al la verko Leben Jesu (1837) de David Friedrich Strauß tradukiĝis en la anglan. La verko Hl. Bernhard (1813) ĝuis tradukon en la francan dume Allgemeine Geschichte der christlichen Religion und Kirche (1825–52) kaj Geschichte der Pflanzung und Leitung der christlichen Kirche durch die Apostel (1832/33) estis tradukitaj en ambaŭ lingvoj.

Neander taksiĝas kreanto de eklezihistoriaj monografioj en la spirito de persona vekiĝo. Por Neander videndas eklezia historio ĉiam altigilo de homoj je pli supra vivo. Kritikoj venis kontraŭ la manko de genetikaj eksplokojakj kontraŭ la nekonsevkenca prezento de Jesuo kaj prakristanismo. La filozofia historio de Hegel kaj ĉiaj interpretoj (dekstraj kaj maldekstraj) ne gravis por Neander. Simpation li havis por la malfrua Friedrich Wilhelm Joseph Schelling.

Neander estis la plej pia kaj klerita profesoro de la fakultato den Berlino kaj li, fare de konservativaj kaj liberalaj kontraŭuloj, ŝatiĝis. Ne laste pro lia engaĝiĝo por la raciistoj Wilhelm Gesenius kaj Julius August Ludwig Wegscheider (1831) kaj en 1836 por David Friedrich Strauß.

Neander kredis je eblon de tutmonda, libera amikecligo de kristanoj el ĉiuj konfesioj por ke la homaro iĝu pli homa. Netoleremon en ĉiuj branĉoj li malamis. Kiel rektoro li antaŭenpuŝis la prusan biblian societon Hauptbibelgesellschaft kaj la misiumon - sed ne inter judoj. Raciismo estis por Neander necesa etapo kiu povus venki, danke al evoluo de kritika kaj kristana spirito.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • membro de la Prusia Akademio de la Sciencoj (1839)

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Genet. Entwicklung der vornehmsten gnostischen Systeme, 1818
  • Der hl. Chrysostomus und die Kirche in dessen Zeitalter, 1821/22
  • Antignosticus, Geist des Tertullian und Einleitung in dessen Schriften, 1825
  • Theobald Thamer, der Repräsentant und Vorgänger moderner Geistesrichtung in d. Kef.za., 1842
  • Über die geschichtliĉe Bedeutung der „Pensées“ Pascals für die Religionsphilosophie insbesonders, 1846

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Selge, Kurt-Victor, "Neander, August". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 19 (1999), p. 10-11 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]