Johann Gottfried Gurlitt
Johann Gottfried Gurlitt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1754 en Halle |
Morto | 14-an de junio 1827 (73-jaraĝa) en Hamburgo |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Thomas-lernejo je Lepsiko |
Okupo | |
Okupo | filologo |
Johann Gottfried GURLITT (naskiĝinta la 13-an de marto 1754 en Halle, mortinta la 14-an de junio 1827 en Hamburgo) estis germana pedagogo kaj filologo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de tajloristo li frekventis de 1762 la Thomas-lernejon de Lepsiko kies estro J. F. Fischer vekis ĉe li la filologiajn bazojn por sukcesa studo de teologio kiel ankaŭ la emon mem instrui. Jam lerneje li lernis la klasikajn orientalaj lingvojn, parte ankaŭ aŭtodidakte. Ekde 1772 li kontinuigis la studojn ĉe la universitato de Lepsiko. Koncerne teologiajn kverelojn li ne tro engaĝiĝis ŝatante la eldiron de Malebranche ke la dubo pri pluraj opinioj estus la unua paŝo al la vero.
La kontinuigon de jam ekinta docentado malebligis financaj kaŭzoj. Sekve li fariĝis en 1778 instruisto ĉe gimnazio kun internejo Kloster Berge apud Magdeburg. en 1779 li tie lernejestris kune kun la matematikisto Johann Friedrich Lorenz. En 1797 li sole eklernejestris. Tie ĉi li gajnis pedagogiajn spertojn, ankaŭ pri administrado. Ankaŭ sciencaj agadoj eblis. Li publikigis aferojn pri la Nova Testamento, pri klasika filologio, pri filozofio, pri arkeologio kaj skribaĵojn porlernantajn.
En 1802 li vokiĝis Hamburgon je Johanneum-gimnazio por savi ĝin antaŭ kaduko. Krome li ricevis profesorecon pri orientalaj lingvoj ĉe Akademisches Gymnasium kie jam multo similis al altlerneja nivelo. Por Johanneum oni faris branĉon de burĝa lernejo kun du, poste tri klasoŝtupoj. Ĝi estu klerigejo por estontaj komercistoj, metiistoj kaj - studentoj. Ĉi-lastaj elektis kvinŝtupan gimnazion, la aliaj paralelajn klasojn porkomercajn kie eblis lerni, anstataŭ la klasikaj lingvoj, la anglan, la francan kaj la italan. Krome Gurlitt enkondukis sistemon de laŭkapablaj kursoj. Intermikso (kun intertempe disciplinaj defioj) estis intencita nur ke ĉiuj ricevu apogon laŭ la individua konaro.
En 1804 estis enkondukita abiturienta ekzameno, komence nedevige. Tra la malfacila tempo de la franca okupado ĉio iris glate; post la aneksiĝo de Hamburgo fare de la francoj la lernejo nomiĝis Lycée. La sume dek du jaroj da fremda regado en Hamburgo tute ne ĝenis la evoluon de la klerigejo. Nur religie iom ĝenis kvereloj inter anoj de pietismo kaj protestantisma ortodoksio kiujn Gurlitt repacigis per raciismo. Gurlitt estis framasono kaj rifuzis ĉe la ekdungo solene kaj simbole agnoski la nereduktitan enhavon de la luteraj skribaĵoj. Gurlitt kredis je progreso. Lia sinteno koncerne la antikvecon estis antaŭhumanisma. Lia pedagogio fidis je la bono en ĉiu homo, ŝatis la racion supre de ĉio alia kaj taksis lernadon la decida edukprocedo.
Eĉ la disĉiploj kiuj aliflanken evoluis ĉiam ŝatis la personecon de Gurlitt, kiu honortitoliĝis restitutor Johannei (savinto de Johanneum-gimnazio).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Oppermann, Hans, "Gurlitt, Johannes". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 328-329 (tie ĉi interrete)