Friedrich de la Motte Fouqué

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Friedrich de la Motte-Fouqué (pentraĵo de nekonata artisto, proksimume 1815)

Friedrich Heinrich Karl Baron de la Motte Fouqué (kaŝnomoj Pellegrin kaj A.L.T. Frank; naskiĝinta la 12-an de februaro 1777 en Brandenburg an der Havel; mortinta la 23-an de januaro 1843 en Berlino) estis unu el la unuaj germanaj poetoj de la romantismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante nepo de la oficiro Heinrich August von Motte-Fouqué li trejnitis soldate. Li estis leŭtenanto en la taĉmento gvardia Gardedukorps kaj partoprenis la kampanjon rejnan de 1794. Poste li iĝis privatulo kaj okupiĝis pri literaturo.

Enkondukite en literatursciencon danke al  »Dramatische Spiele« de August Wilhelm Schlegel, kiuj aperis sub la pseŭdonimo Pellegrin en Berlino en 1801, Fouqué aperis sur la literaturscenejo per  »Romanzen vom Tal Ronceval« (Berlin 1805), la romano »Historie vom edlen Ritter Galmy und einer schönen Herzogin von Bretagne« (Berlin 1806), la romano »Alwin« (Berlin 1808) kaj la heroa dramo »Sigurd, der Schlangentöter« (Berlin 1808). Tiuj verkoj kaj intrige kaj poetike kaj prezentteknike antaŭanoncis la stilon de la resto de la verkaro. La legendoj de la nordo eŭropa kaj la francaj kavalirrakontoj de Mezepoko vivigis la fantazion de Fouqué samtempe kaj kunfandiĝis ĉe li en ensorĉitan mondon. Inter la jaroj 1808–20 disvolviĝis la vivo kaj la kreiva agado de Fouqué pleje. Naciema entuziasmo kondukis lin reen en la vicojn de la armeo de Prusio en 1813. Kiel leŭtenanto kaj kavaleria oficiro ene de la taĉmento de la libervolaj ĉasistoj li partoprenis la liberigajn batalojn. En 1815 li retiriĝis elarmee kun la rango de majoro. Poste li denove vivis sur sia bieno en Nennhausen. Li estis tre gastigema kaj skribis rapide ankaŭ danke al vigla interŝanĝo intelektuala kun romantikismaj samtempuloj.

Lia plej bona verko konsideratas juste »Undine« (Berlin 1811), rakonto kies freŝeco kaj modesteco malkaŝigas kelkajn trajtojn tro fabelozajn kaj fantomantajn. Poste sekvis la kavaliraj romanoj »Der Zauberring« (Nürnberg) kaj »Die Fahrten Thiodulfs, des Isländers« (Hamburg 1815), kiuj ekster kelkaj fortaj scenoj havas ankaŭ multon da manierismo kaj artefariteco. La verkoj »Kleinen Romane« (Berlin 1814–19), »Sängerliebe« (Stuttgart 1816), »Die wunderbaren Begebenheiten des Grafen Alethes von Lindenstein« (Leipzig 1817) kompletigitis per »Neue Schauspiele« (»Alf und Yngwi«, »Die Irmensäule«, »Runenschrift«), kavaliraj tragedioj (»Die Pilgerfahrt«, »Der Jarl der Orkneyinseln«), epopeaj poeziaĵoj, kiel »Corona« (Stuttgart 1814), »Karls des Großen Geburt und Jugendjahre« (Nürnberg 1814), »Bertrand du Guesclin« (Leipzig 1821), kaj nenombreblaj etaj rakontoj, dramoj, aventuraĵoj. En ĉiuj verkoj regis la sama misko de dolĉa forto kaj menestrelaj virtoj. Post 1820 la freŝeco tamen perdiĝis kaj sekve la legantaro ekŝrumpis. Post 1830 li iris al Halle (Saale) - li devis vendi la bienon en Nennhausen - kie li ankaŭ publike prelegis pri la tiamaj modoj - kaj ofte kontraŭ ili. Lia romantikismemo milda kaj nedanĝera ŝanĝiĝis al piecaĉa kondamo de la modernaj tempoj.

Inter liaj postaj skribitaĵoj menciindas »Ritter Elidouc«, altbretagnische Sage (Leipzig 1823), »Die Saga von Gunlaugar, genannt Drachenzunge, und Rafn dem Skalden. Eine Islandskunde des 9. Jahrhunderts« (Wien 1826), »Jakob Böhme« (biografio; Greiz 1831), »Die Weltreiche zu Anfang der Jahre 1835–1840«, Dichtungen (Halle 1835–40,6 kajeroj), »Preußische Trauersprüche Und Huldigungsgrüße für das Jahr 1840« (Halle 1840), »Der Pappenheimer Kürassier; Szenen aus der Zeit des Dreißigjährigen Kriegs« (Nordhausen 1842). Danke al la grandanimeco malŝpara de Frederiko Vilhelmo la 4-a (Prusio) Fouqué ekricevis pension kaj vokitis al Berlino por eldoni kune kun Ludwig von Alvensleben la gazeton »Zeitung für den deutschen Adel« (Leipzig 1840–42). Sian biografion »Lebensgeschichte« (Halle 1840) li ankoraŭ mem publikigis kiel ankaŭ la antologion »Ausgewählten Werke« (Halle 1841, 12 vol.). Postmorte aperis la romano »Abfall und Buße oder die Seelenspiegel« (Berlin 1844); »Geistliche Gedichte« (Berlin 1846) kaj »Christliche Gedichte« (Berlin 1862).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 804-805, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]