August Wilhelm Schlegel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Schlegel ĉ. 1800
August Wilhelm Schlegel

August Wilhelm von Schlegel (* 8-an de septembro 1767 en Hanovro; † 12-an de majo 1845 en Bonn) estis germana literaturhistoriisto, tradukisto, verkisto, hindologo kaj filozofo. Kune kun sia frato Friedrich Schlegel li estas rigardata kiel kunfondinto de la germana romantiko. Li estis filo de Johann Adolf Schlegel.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schlegel frekventis en Hanovro la gimnazion kaj ektstudentis en 1786 en Göttingen pri teologio. Baldaŭ li aliorientiĝis, influite de Heyne, pri filologio kaj verkado. Gottfried August Bürger gajnis decidan influon sur lin estetike (li ankaŭ proklamis la laŭdindan poetecon de Schlegel en unu sia soneto) kiel ankaŭ Friedrich Ludewig Bouterweck kiu entuziasmigis Schlegel pri romantikisma poezio. Post finitaj akademiaj studoj Schlegel estis inter 1791–95 administro en la domo de la bankisto Muilman en Amsterdam. Reveninte en aŭtuno 1795 al Germanujo li setlis en la sekvinta printempo en Jena. Tie li estis arano (ofte kun sia edzino, filino de profesoro Michaelis el Göttingen, kiun li poste eksedzinigis) de kleritaj rondoj kaj engaĝiĝis pri  »Horen« kaj  »Musenalmanach« de Friedrich Schiller kaj pri la gazeto surloka »Allgemeine Literaturzeitung«. Krome li montris grandan talenton en la germanlingvigo de verkoj de konataj fremdaj aŭtoroj (Shakespeare, Calderón, Dante, Guarini, Cervantes, Camões). Li ja iĝis modelo por perfekta poetika traduko.

En 1797 li ekmalamikiĝis - same kiel la frato Friedrich Schlegel - kun Ŝilero, dume Goeto kontinuigis bonajn kontaktojn kun li. Neniun alian kontraŭulon de Romantikismo Schlegel tiom akre persekutis kiom August von Kotzebue. En 1798 nomumis lin duko Karl August profesoro eksterordinara ĉe la Universitato de Jena. Kune kun la frato Friedrich li eldonis la gazeton »Athenäum« (1798–1900), restonte ĝis 1801 en Jena. Poste li iris Berlinon kie li prelegis pri beletro kaj artoj, kio bonvolege akceptitis de multnombra aŭskultantaro.

Ekde 1804 li vivis plejtempe ekster Germnaujo sur la bieno Coppet ĉe la Lemana Lago kiun posedis Madamo de Staël - ŝin li akkompanis en Italujon, Franclandon, Svedlandon kaj Brition. Schlegel konsentis la ideojn de ŝi pri necesa konatiĝo de la francoj kun la novaj fazoj de germana spirita vivo. En la verko »Comparaison entre la Phèdre de Racine et celle d'Euripide« (Paris 1807) Schlegel batalis disde la vidpunkto romantikisma - la francan klasikismon. Inspirite per vojaĝado liaj interesoj pli kaj pli iĝis pentraj. En Vieno li faris en 1808 prelegojn ege aplaŭditajn pri dramarto kaj artoj. Dum la kampanjoj de 1813 kaj 1814 li estis sekretario de la tiama tronheredanta princo de Svedlando, kies proklamaĵojn Schlegel redaktis. Post la milito li vivis denove ĉe la Lemana Lago; ekde 1815 li nobeligis sian nomon pro diplomo certa donita fare de imperiestro Ferdinando la 3-a al la prapatroj ŝlegelaj.

En 1818 li sekvis vokon je profesoreco pri literaturo ĉe la universitato de Bonn. Dua geedziĝo kun Sophie, filino de la ekleziulo Paulus, finighis eĉ pli rapide ol la unua. En Bonn Schlegel prefere okupiĝis pri orientalistiko, ĉefe sanskritaĵoj. Tiuj studoj venigis lin plurfoje en Franclandon kaj en 1823 en Brition. En Bonn li fondigis presejon kies laboristoj scipovis uzi malnovhindiajn literojn. Dum longa restado en Berlino en 1827 li prelegis pri teorio kaj historio de artoj. Konvertiĝo je katolikismo, tipa por ne malmultaj romantikismemoj, ĉe li ne okazis. En la verko »Berichtigung einiger Mißdeutungen« (1828) li ech prezentis siajn pensojn kontraŭ tiaj paŝoj.

Dum la lastaj jardekoj vivtempaj petoleco kaj memkonfidaĉo certa pli kaj pli videblis, kio primokigis multajn samtempulojn, ekz. Heinrich Heine. Li dum bonnaj tempoj estis ankoraŭ lia fervora disĉiplo. Tamen inverse ankaŭ Schlegel mem daŭrigis primokadon, kiel montras liaj mokaj versoj en la kolekto »Musenalmanach auf 1832« de Wendt.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kontraŭe al aliaj agadoj la poeta agado de Schlegel restis malmenciinda. Mankas al liaj verkoj varmeco kora kaj inter la epigramoj kaj sonetoj nur tiuj iel bonas kie temas pri spriteco-montro. Ne prisilentatu la romantikaĵo »Arion« (1799 ĉe »Musenalmanach« de Schiller) kaj la elegio »Rom«, dediĉita al Madamo de Stael.

Liaj dramo »Ion« (Hamburg 1803) restis tute filologa poeziaĵo. Sed gravega estis Schlegel kiel tradukanto de verkoj de Ŝekspiro: la germanlingvanoj danke al li baldaŭ konsideris Ŝeksiron propra poeto, danke al la ŝlegelaj tradukaĵoj: kvankam li tradukis nur 17 dramojn (la reĝajn dramojn krom  »Heinrich VIII.«, »Romeo«, »Julius Cäsar«, »Hamlet«, »Sommernachtstraum«, »Kaufmann von Venedig«, »Der Sturm«, »Was ihr wollt«, »Wie es euch gefällt«, Berlin 1797–1810, 10 vol.) Lerte kaj kvazaŭ sammajstre li tradukis ankaŭ kvin dramojn de Pedro Calderón de la Barca (»Spanisches Theater«, Berlin 1803–09, 2 vol.) kaj aliaj romantikismaĵojn (»Blumensträuße italienischer, spanischer und portugiesischer Poesie«, Berlin 1803).

Estante estetikisto li malfermis, kune kun la frato, la romantikisman movadon en Germanlingvio. Kun la frato li eldonis kritikajn eseojn (»Charakteristiken und Kritiken«, Kenigsbergo 1801) kaj senfrate la kolekton »Kritische Schriften« (Berlin 1828, 2 vol.). Multo en tiuj aferoj havas daŭran valoron, tamen ne mankas en ili kritikegoj. En la verkoj »Vorlesungen über dramatische Kunst und Literatur« (Heidelberg 1805–11) kaj »Über Theorie und Geschichte der bildenden Künste« (Berlin 1827) li plej bone disvolvigis sian talentegon. Menciindas inter la filologiaj laboraĵoj jenaj: »Observations sur la langue et la littérature provençale« (Paris 1818), la gazeto »Indische Bibliothek« (Bonn 1823–30), la eldono de »Bhagavad-Gitâ« (Berlin 1823) kaj de »Râmâyana« (Berlin 1829–1846). Koncerne sanskritaĵojn li vere pioniris en Germanlingvio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 833-834, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]