Reĝlando Hanovro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Hanovro (apartigilo)
Reĝlando Hanovro
Origina nomo Königreich Hannover
18141866

Flag of Hanover 1837-1866.svg

Royal Arms of the Kingdom of Hanover.svg

Geografio
Mapo de la Reĝlando Hanovro (ĝis 1866), rekreita en 1946 kiel la Ŝtato Hanovro
Mapo de la Reĝlando Hanovro (ĝis 1866), rekreita en 1946 kiel la Ŝtato Hanovro
Ĉefurbo:
Hanovro
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Estiĝo:
Pereo:
aneksita de Prusio
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando Vestfalio Reĝlando Vestfalio
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Prusio Reĝlando Prusio
Historio
Information icon.svg
vdr

La Reĝlando Hanovro (germane Königreich Hannover) estis establita en oktobro 1814 fare de la Kongreso de Vieno, kun la restaŭrado de Georgo la 3-a de Britio al siaj Hanovraj teritorioj post la Napoleona epoko. Ĝi sukcedis la iaman Elekto-Princlandon Hanovron. Hanovro (konata formale kiel Elekto-Princlando Brunsvigo-Luneburgo), kaj aliĝis al 38 aliaj suverenaj ŝtatoj en la Germana Konfederacio en junio 1815. La Reĝlando estis regata de la Hanovra dinastio, juna branĉo de la Velfoj, en persona unio kun Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando ekde 1814. Ĉar ties monarko loĝis en Londono, vicreĝo (kutime pli juna membro de la Brita Reĝa Familio) administris la Reĝlandon Hanovron.

La persona unio kun Unuiĝinta Reĝlando finis en 1837 pro la ascendo de la reĝino Viktoria ĉar inoj ne rajtis heredi la Hanovran tronon, kaj tiel ŝia onklo iĝis la reganto de Hanovro. Hanovro estis en la venkita flanko de la Prusia-Aŭstria milito kaj estis konkerita de Prusio en 1866, kaj tiel iĝante Prusia provinco. Kun la cetero de Prusio, Hanovro iĝis parto de la Germana Imperio post la unuigo en januaro 1871. Por mallonge revivigita kiel Ŝtato Hanovro en 1946, tiu ŝtato estis metita kun kelkaj malgrandaj ŝtatoj kiuj formas la nunan ŝtaton Malsupra Saksio en Okcidenta Germanio, poste Germanio.

Reĝoj[redakti | redakti fonton]

En 1866 la reĝlando estis konkerita kaj aneksita de Prusio kaj ĉesis ekzisti kiel memstara lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]