Madamo de Staël
Madamo de Staël | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Anne-Louise Germaine Necker | |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1766 en Parizo, ![]() | |
Morto | 14-an de julio 1817 (51-jaraĝa) en Parizo, ![]() | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Respubliko de Ĝenevo • Reĝlando Francio vd | |
Subskribo ![]() | ||
Memorigilo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Jacques Necker vd | |
Patrino | Suzanne Curchod vd | |
Edz(in)o | Erik Magnus Staël von Holstein • Albert Jean Michel de Rocca vd | |
Amkunulo | Henri-Benjamin Constant de Rebeque • Charles-Maurice de Talleyrand • Louis, comte de Narbonne-Lara vd | |
Infanoj | Albertine, baroness Staël von Holstein • Auguste-Louis de Staël-Holstein • Louis Alphonse de Rocca vd | |
Parencoj | Louis Necker • Jacques Necker de Saussure vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • salonestrino • taglibristo • literaturkritikisto • politikisto • epistolisto vd | |
Aktiva en | Vajmaro vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Pri Germanio ❦ Corinne ou l'Italie vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Anne-Louise Germaine NECKER, baronino DE STAËL-HOLSTEIN, pli konata kiel Madame DE STAËL [madam de stál] (naskiĝis la 22-an de aprilo 1766, forpasis la 14-an de julio 1817) estis franca verkistino.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Filino de la ĝeneva bankisto Jacques Necker, kiu estis tiam ministro pri financoj de la franca reĝo Ludoviko la 16-a, ŝi estis instruita en intelektula medio, kie ŝi renkontis, ekde sia junaĝo, multajn eminentulojn.
En 1786, ŝi edziniĝis kun la barono Erik Magnus de Staël-Holstein (1749-1802), kiu estis ambasadoro de Svedio kaj aĝis 17 jarojn pli ol ŝi.
En 1803, ŝi estis forpelita el Francio de Napoleon la 1-a, kiu malŝatis la sendependemon kaj malestimon pri li, kiujn li trovis en ŝiaj verkoj. Ŝi ekloĝis en la familia kastelo de Coppet, malgranda svisa komunumo ĉe la lago Lemano.
Tie, ŝi publikigis multajn verkojn, kaj provis rekrei la kulturan etoson, kiun ŝi konis en Parizo. Ŝi kunvenigis multajn ekzilitajn intelektulojn kaj lokajn eminentulojn, (inter aliaj Benjamin Constant, kun kiu ŝi havis pasian kaj ŝtorman rilaton).

Pro la antaŭeniro orienten de la napoleona armeo kaj la vigleco de ŝia verko Pri Germanio, kiu atakis la francan imperiestron, ŝi denove fuĝis en 1810. Ŝi unue volis atingi Brition, sed estis devigita iri orienten ĝis Peterburgo, Rusio, kie ŝi loĝis apud Aleksandr Puŝkin. Fine, ŝi sukcesis alveni en Stokholmo, kaj poste, en 1813, en Londono.
Post la napoleona malvenko, en 1814, ŝi povis reiri en Francion, kie ŝi loĝis ĝis sia forpaso, en 1817.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
Madamo de Staël estas ofte taksata kiel unu el la unuaj romantikaj verkistoj, pro la ĉefeco de la sentoj en ŝiaj skriboj. Plej ofte, ili temas pri sendependemo. Oni povas ankaŭ konsideri ŝin kiel pra-feminisma verkistino.
El ŝiaj verkoj, la plej konataj estas:
- Leteraro pri la verkoj kaj karaktero de Jean-Jacques Rousseau - (Lettres sur les ouvrages et le caractère de J.-J. Rousseau), 1788
- Pri la influo de pasioj ĉe la feliĉo de unuopuloj kaj nacioj - (De l'influence des passions sur le bonheur des individus et des nations), 1796
- Delphine, 1802
- Corinne aŭ Italio - (Corinne ou l'Italie), 1807
- Pri Germanio - (De l'Allemagne), 1810/1813
- Pripensoj pri memmortigo - (Réflexions sur le suicide), 1813