August von Kotzebue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
August von Kotzebue

August von KOTZEBUE (naskiĝinta la 3-an de majo 1761 en Weimar; mortigita la 23-an de marto 1819 en Mannheim) estis tre sukcesa germana dramverkisto. Lia mortigo fare de Karl Ludwig Sand estis la preteksto por la rezolucioj de Karlsbad.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la frua morto de la patro Kotzebue edukitis de la patrino kaj de ties bofrato Musäus. Ekde 1777 li dediĉis sin al juristaj studoj en Jena kaj Duisburg. Poste li fariĝis advokato en sia patra urbo. Sed jam en 1781 li iris al Peterburgo, iĝis sekretario de la generalguberniestro von Bauer, en 1783 asesoro en Talino kaj ricevis en 1785, nobeliĝinte, la postenon de la registarmagistrato de la Provinco Estonio.

Intertempe Kotzebue famiĝis per pluro da rakontoj kiel »Die Leiden der Ortenbergisĉen Familie« (1785) kaj diversaj sentimentalaj dramoj (ekz. la baldaŭ tre konatiĝinta verko »Menschenhaß und Reue«, 1789). Tamen noca estis por li la en 1790 en Pyrmont sub la nomo de Knigge eldonita paskvilo »Doktor Bahrdt mit der eisernen Stirn«.

Post la morto de la unua edzino (filino de la rusa generalleŭtenanto von Essen) li maldungiĝis de ŝtata servo, iĝis privatulo en Parizo (kp. »Meine Flucht nach Paris im Wintermonate 1790«) kaj Majenco kaj retiriĝis en 1795 ĉe la privatan bienon Friedenthal apud Talino. Li tiam daŭre okupiĝis per verkado. »Die jüngsten Kinder meiner Laune« (Leipzig 1793–96, 6 vol.) kaj pli ol 20 dramoj, inter kiuj la plej gravaj: »Armut und Edelsinn« (1795), »Die Spanier in Peru« (1796), »Die Negersklaven« (1796) kaj »Die Verleumder« (1796), estis la fruktoj de libertemppasigado. En 1798 li estis plurajn monatojn teatropoeto en Vieno (kp. lia skribitaĵo »Mein Aufenthalt in Wien und meine erbetene Dienstentlassung«, Wien 1799).

Problemo kun Goeto kaj politika kariero[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ poste li revenis al la naskiĝurbo Vajmaro. Sed tie la trea malamikeco de Goeto kaj la atakoj de la romantikuloj (pro la verketo komedia »Der hyperboreische Esel«  de 1799) malbeligis al lia la restadon. Tial li decidis reiri al Rusujo. Tuj post la landlimotranspaŝo (aprilo 1800) li malliberigitis kaj deportitis al Siberio. Eta dramo: »Der Leibkutscher Peters III.« (1799), nerekta laŭdego je caro Paŭlo la 1-a, kiun Krasnopolski tradukis en la rusan lingvon, havigis al li ne nur la liberecon sed ankaŭ la gracon de la rusa imperiestro. Li donacis al li bienon reĝan en Livonio kaj nomumis lin samtempe direktoro de la Germana teatrejo de Peterburgo.

La travivaĵojn siberiajn Kotzebue priskribis en la romana libro: »Das merkwürdigste Jahr meines Lebens« (Berlin 1801).

Reveno en Germanujo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de la glorigita caro Kotzebue reiris vajmaren. Ĉar tie lia strebo detronigi Goeton per malserioza trolaŭdado de Ŝilero tre fiaskis, li iris al Berlino. Tie li eldonis kune kun Merkel la gazeton »Der Freimütige« kaj ekigis polemikadon kontraŭ Goeto kaj la romantikisma skolo. Tiun tendencon servu ankaŭ la malhonora drama pamfleto »Expektorationen«, kies aŭtorecon Kotzebue neniam volis imputiĝi al si. Je la komenco de la 1806-a jaro li iris al Kenigsbergo por fari historiajn studojn kiuj bonis por la (nur danke al reprodukto de dokumentoj iom interesa) verko »Ältere Geschichte Preußens« (Riga 1809, 4 vol.). Je la fino de 1806 li reiris al la bieno estonia kie li ekeldonis la gazetojn: »Die Biene« (1808–1809) kaj »Die Grille« (1811–12).

En ili li surscenejiĝis kontraŭ Napoleono Bonaparate, satire sed laŭ rusaj vidpunktoj. Pro tio nomumis lin la caro Aleksandro la 1-a ŝtata konsilisto. En tiu rango Kotzebue sekvis en 1815 la rusan superan komandejon kaj iĝis, post la malvenko de la imperiestro de la francoj la postenon de rusa generalkonsulo en Kenigsbergo. Tie li denove okupiĝis pri historiaĵoj kaj skribis, laŭ malantaŭendirektita vidpunkto la verkon »Geschichte des Deutschen Reichs« (vol. 1 kaj 2, Leipzig 1814–15; kontinuigite de Rüder, vol. 3 kaj 4, 1833). Tiu ĉi verko bruligitis en 1817 ĉe la Wartburgfesto fare de korporaciitaj studentoj.

En 1816 li revokitis al Peterburgo, iĝis ŝtata konsiliano en la Departemento de la ministerio pri eksteraj aferoj; jam en 1817 oni permesis al li loĝadon en Germanujo. Li setlis unu denove en Vajmaro, poste en Mannheim. Tie li eldonis la gazeton »Literarisches Wochenblatt« kiu ofte legitis. Sed baldaŭ ĝi malamikigis al li ĉiujn liberalujojn kaj la korporaciitajn studentojn. El iliaj rondoj venis la atencanto Karl Ludwig Sand, kiu puge murdis lin en la 23.3.1819 en Mannheim.

Graveco verkista[redakti | redakti fonton]

Kotzebue estis skribanto de komedioj kun bone utiligita vortopotenco, situacia komiko, teatra lerteco en dialogoj kaj perfekta kono de funkcio de teatraj trukoj. Li scipovis disvastigi patoson kaj sentimentalecon. Sed ĉe ambaŭ aferoj li flankeniris de la interna artista vereco. Kerne li estis frivola kaj sen vera kompreno de vivoproblemoj. Sume li publikigis 15 tragediojn, 60 dramojn, 73 komediojn, 30 posojn, 11 parodiaĵojn/travestiaĵojn, 13 antaŭ- kaj postteatraĵerojn kaj 17 operojn/operetojn.

Inter liaj plej bonaj komedioj nombriĝas: »Die Verwandten«, »Die beiden Klingsberge«, »Der Wildfang«, »Die deutschen Kleinstädter«, deren Fortsetzung »Carolus Magnus«, krome »Pachter Feldkümmel«, »Der verbannte Amor«, »Der gerade Weg ist der beste«, »Das Intermezzo«, »Die Pagenstreiĉe« kaj »Die Zerstreuten«.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La malfeliĉuloj. (Die Unglücklichen.) Unuakta komedio de Louis Schneider laŭ August von Kotzebue. Esperantigis Leopold Elb. En: Tri unuaktaj komedioj, Berlino 1908.
  • Nenio povas resti. (Es kann ja nicht immer so bleiben.) Kanto kun melodio de Friedrich Heinrich Himmel. Tradukis I. W. Schilde. En: Elekto el la "germana kanttrezero" de Erk, Lepsiko 1930.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 11. Leipzig 1907, p. 545-546, kio legeblas tie ĉi interrete.