Technische Universität Bergakademie Freiberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
de maldekstre: universitata biblioteko, studenta hejmo kaj manĝejo

Technische Universität Bergakademie Freiberg (Teknika Universitato Minakademio Freiberg) origine Bergakademie (=Minakademio) Freiberg) estas institucio, kiu koncentriĝas al la fakkompleksoj tero, materialoj, energio kaj medio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Bergakademie estis fondita je la 13-a de novembro 1765, en la epoko de la racionalismo en la saksa urbo Freiberg. Tiam post la malvenko en la Sepjara milito Saksio devis pliefikigi la minadon kaj la instruadon de la ministoj por pagi reparaciojn.

Ĝi estas la plej malnova ankoraŭ ekzistanta studinstitucio pri minekspluato de la mondo. La kvar antaŭ ĝi fonditaj akademioj en Potosí (Bolivio, 1557-1786), Kongsberg (Norvegio, 1757-1814), Banská Štiavnica (17621919) kaj Prago (17621772) jam delonge ne plu ekzistas. Post la Pariza École Nationale des Ponts et Chaussées ĝi estas tutmonde la plej malnova teknika studinstitucio.

Freibergaj sciencistoj trovis du kemiajn elementojn: Ferdinand Reich kaj Theodor Richter malkovris la indiumon en 1863 kaj Clemens Winkler la germaniumon en 1886.

Ĝis al la fondiĝo de la Dresdena Teknika Universitato en 1871 la Bergakademie Freiberg estis la plej alta teknika lernejo en Saksio. En la jaro 1899 ĝi akiris la rangon de teknika altlernejo, ekde 1905 teknikistoj kaj ekde 1939 natursciencistoj rajtis doktoriĝi.

Erich Rammler kaj Georg Bilkenroth en la jaro 1951 ellaboris procedon por produkti el lignito koakson por altaj temperaturoj.

Post la reunuiĝo de Germanio la Bergakademie grandparte ŝanĝis sian strukturon. Lastatempe la Freiberga universitato kompetentiĝis ankaŭ en la kampo de duonkonduktaĵotekniko, kio spronis la allokiĝon de entreprenoj (Wacker Siltronic, Deutsche Solar).

Pli kaj pli graviĝas la mediosciencoj, tio respeguliĝas en la kromnomo "Ressourcenuniversität" (universitato pri resursoj).

Ekde oktobro 2008 la TU Bergakademie Freiberg en la Kastelo Freudenstein ekspozicias la tutmonde plej grandan privatan kolekton pri mineraloj. La ekspozicio Terra Mineralia estas daŭra pruntaĵo de la svizino Erika Pohl-Ströher.

Nuna profilo[redakti | redakti fonton]

minejo "Reiche Zeche"
minejo "Alte Elisabeth

Ekzistas entute ses fakultatoj:

  • Fakultato pri Matematiko kaj Informadiko (Fakultato 1)
  • Fakultato pri Kemio kaj Fiziko (Fakultato 2)
  • Fakultato pri Terscienco, Tertekniko kaj Minekspluato (Fakultato 3)
  • Fakultato pri Maŝinkonstruado, Procedotekniko kaj Energitekniko (Fakultato 4)
  • Fakultato pri Materialscienco kaj Materialtekniko (Fakultato 5)
  • Fakultato pri Ekonomio (Fakultato 6)

En 1996 oni fondis Interdisciplinan Ekologian Centron (Interdisziplinäres Ökologisches Zentrum, IÖZ).

En la vintra semestro 2009/10 pli ol 5000 studentoj studas en la TU Bergakademie Freiberg, inter ili ĉ. 30 % estas inaj kaj ĉ. 8 % estas eksterlandanoj.

Specialaĵo estas la iama mineja komplekso "Reiche Zeche" kaj "Alte Elisabeth", kie studentoj kaj ankaŭ turistoj povas rigardi la postlasaĵojn de la plurjarcenta minista historio de la regiono, krome tie okazas sciencaj studoj kaj esploroj.

La TU Bergakademie Freiberg havas kontaktojn al 42 universitatoj kaj altlernejoj en la tuta mondo, inter alie al la Colorado School of Mines kaj la Altlernejo mineja - Teknika universitato Ostrava.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wagenbreth, Otfried: Die Technische Universität Bergakademie Freiberg und ihre Geschichte. Leipzig ; Stuttgart : Deutscher Verlag für Grundstoffindustrie, 1994 (germanlingva)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]