Friedrich Moritz Stapff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Moritz Stapff
Memorigtabulo por Stapff je la naskiĝurbo Gerstungen

Friedrich Moritz STAPFF (naskiĝinta la 26-an de oktobro 1836 en Gerstungen, mortinta la 17-an de oktobro 1895 en Tanga) estis germana geologo. Danke al la de li projektita kaj realigita geologia profilo eblis sukcese kaj sekure konstrui la Gotard-tunelon en Svislando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la en Gerstungen deĵoranta oficejkomisaro Georg Caspar Stapff kaj vivante poste en Tiefenort li studis inter 1854 kaj 1856 ĉe Minakademio Freiberg. Post studofino Stapff iris Svedujon kaj laboris ekz. kiel monta inĝeniero en Falun. Poste li aktivis en Usono. En 1873 li dungitis fare de la svisa Gotard-fervojlinio por solvi diversajn geologiajn problemojn. Tiuokaze li faris sukcesan geologian profilon de la borota vojgalerio kolektante referencekzemplerojn de ĉiuj tieaj ŝtontavoloj. Tiu ĉi kolektro pri ne tute 150 ŝtonspecoj troviĝas ekz. ĉe Verkehrshaus der Schweiz.[1]

Post finfaro de la tunelo laŭ siaj planoj Stapff venis Berlinon estonte mineja ekspertizulo en multaj eŭropaj ŝtatoj. En 1893 li habilitiĝis ĉe la Teknika altlernejo pri dinamika geologio. Tiam li ekloĝis en Weißensee (Pankow). En aŭgusto 1895 Stapff vojaĝis laŭ komisio de Deutsch-Ostafrikanische Gesellschaft al Germana Orient-Afriko por esplori orovejnojn en la tanzania Usamabara-valo. Dum tiu ĉi ekspedicio, kies finiĝo planitis por decembro 1895, li ekmalsanis grave kaj mortis. Mallonge antaŭmorte li trovis ankoraŭ oran kvarcofonton. De la brita inĝeniero Martin, kiu kontinuigis la laborojn de Stapff, taksitis ekspluatinda la de la germano priskribita orkvarcgango (kun longeco de kvin kilometroj).

Al sia akademio en Freiberg Stapff restis fidela ankaŭ studintece kaj donis al ĝi donacojn.[2]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Inter 1883 kaj 1886 Stapff membris ĉe la prusia geologisocieto Preußische Geologische Landesanstalt (PGLA).[3] Ĉe Muzeo Werratal (Gerstungen) oni estime informas pri la agadoj la urbofilo Stapff.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Studier i Markschejderi, Stokholmo 1866
  • Ueber Gesteins-Bohr-Maschinen, Falun 1869
  • Studier i Grufbrytnings-Vetenskap, Falun 1869
  • Beobachtungen über die Gesteins-, Wasser- und Temperatur-Verhältnisse des Gotthardtunnels in den Jahren 1872-1875, Luzern 1875
  • Studien über den Einfluss der Erdwärme auf die Ausführbarkeit von Hochgebirgstunneln, Leipzig 1879
  • Materialien für das Gotthardprofil, Schichtenbau des Usernthales, Airolo/Bern 1878–1879, dua eldono
  • Geologisches Profil des St. Gotthard in der Axe des grossen Tunnels, während des Baues (1873 - 1880) aufgenommen, Bern 1880
  • Répartition de la temperature dans le grand tunnel du St. Gothard, Airolo 1880 / Studien über die Wärmevertheilung im Gotthard, der Schweizerischen Naturforschenden Gesellschaft zu ihrer sechzigsten Jahresversammlung in Bex gewidmet, Dalp, Bern
  • Les eaux du tunnel du St.-Gothard 1891

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. p. 165ss. Markus Schwyn. Friedrich Moritz Stapff - der Geologe am Gotthard, ĉe: Verkehrshaus (eld.) Kohle, Strom und Schienen. Zürich, 1998
  2. Georgius-Agricola-biblioteko frajberga
  3. PGLA Listo de la koncernitaj geologoj; kun fotografio

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Glückauf, nr. 69 kaj 76/1895
  • Markus Schwyn: Friedrich Moritz Stapff – der Geologe am Gotthard. In: Verkehrshaus (eld.): Kohle, Strom und Schienen. Zürich 1998.
  • Nekrologo ĉe: Zschr. f. prakt. Geol., 1896, p. 84