Muzeo Werratal (Gerstungen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La muzeo en la eksa kastelo.
Tipaj Werra-ceramikaĵoj.

La Muzeo Werratal (germane: Werratalmuseum) troviĝas en la iama kastelo de Gerstungen, Sophienstraße nr 4.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muzeo estas en malnova kastelo, kiun oni starigis antaŭ pli ol duona jarmilo sur dezerta burga areo de la abatejo de Fulda. En la 2-a de februaro 1074 subskribitis tie ĉi la packontrakto inter la saksoj kaj imperiestro Henriko la 4-a. La kastelo estis ankaŭ sidejo de la administra sekcio Amt Gerstungen.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La ampleksaj kolektoj en 22 salonoj pritraktas i.a. jenajn temojn, ĉiam en regiona kunteksto: praa kaj frua historio; Reformacio kaj Kamparanaj ribeloj; viv- kaj loĝadmanieroj de kamparanoj respektive metiistoj kun agrokultivada/bestrobredada kromgajno.

En la grandparto de la elmontrejo temas pri la tipaj metioj de la Werra-valo kaj pri ties produktoj. Juvela sekcio estas la kolekto de Werra-ceramikaĵoj: bonege oni prezentas ties evoluojn forman kaj dekoracian.Oni direktu sian atenton ekster tio al la belaj kestegoj de la gildoj.

Sub la titolo Werra-valo, riĉa je ŝtonoj videblas geologia-mineralogia ekspozicio. Ĉirkaŭ 200 pecoj kun ametistoj, agatoj, silikoj el la Werra-sedimentoj kaj fotoj liveras al oni sciindaĵojn kaj pri la geologio kaj pri la historio de la rivera pejzaĝo.

Krome videblas ekspozicioj pri la stacidomo de Gerstungen kaj la elminado de kalio kun tradicio de pli ol unu jarcento.

La vivo kaj la agado de Friedrich Moritz Stapff digne prezentatas en alia ĉambro. La filo de la urbo konstruis la unuan fervojan tunelon sub la montpasejo Sankt-Gotardo en Svislando, kio estis vere inĝeniera majstroverko kaj defio geologia.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 78.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]