Gerstungen
| Gerstungen | ||||||
|
| ||||||
| neurba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Turingio | |||||
| Distrikto | Distrikto Wartburg | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 036922 | |||||
| Poŝtkodo | 99834 | |||||
| Aŭtomobila kodo | WAK | |||||
| Oficiala Municipokodo | 16063097 | |||||
| Subdivido | 7 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Werner Hartung | |||||
| Adreso de la administrejo | Wilhelmstr. 53 | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 8884 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 50° 58′ N, 10° 4′ O (mapo)50.962510.059722222222Koordinatoj: 50° 58′ N, 10° 4′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 205 m | |||||
| Areo | 149,97 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.gerstungen.de/ | |||||
Gerstungen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wartburg de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 8884 loĝantojn.
Etprezento de la urberoj
[redakti | redakti fonton]Gerstungen
[redakti | redakti fonton]Gerstungen, kun ĉirkaŭ 3200 loĝantoj la plej granda ero de la komunumo kaj administra centro nomdoninta, situas en la valaro de la rivero Werra, rekte ĉe la A4-aŭtovojo, en alteco de 205 metroj. En donacdokumento al la abatejo de Fulda el la jaro 744 Gerstungen estis menciita unuafoje en skriba formo kaj tial apartenas al la plej malnovaj setlejoj en Turingio.[1] La gravega loko ĉe komerca vojo kaj la ekzisto de pluraj transvadejoj konsiderinde kontribuis al la evoluo de fortikaĵoj kaj foiroj.
En la frua mezepoko Gerstungen ekhavis historian signifon. En 1074 ĉi tie okazis pacinterkonsento inter reĝo Henriko la 4-a kaj la ribelantaj saksaj nobeloj. Ekde 1310 la abato de Fulda daŭre vastigis Gerstungen, kiu nur en 1402 fariĝis parto de Turingio, kiel administrejon. De tiam Gerstungen estas la regiona centro. En 1949 la distrikta juĝejo de Gerstungen estis fermita. Per la konstruo de la fervojo en 1849 la urbo ankaŭ ĝia strukturo rimarkeble ŝanĝiĝis: formiĝis kvazaŭ urbeta vivo kaj poste aperis la unuaj industriaj entreprenoj.
Pro la divido de Germanio Gerstungen dum multaj jaroj situis en limbarita areo. Ĝia stacidomo estas grava landlima kontrolpunkto de GDR. Tamen hodiaŭ apenaŭ restas io rimarkebla el tio. Post Turniĝo ĉi loko iĝis pli alloga, i.a. rilata al la ekomonio.
La foirejo de Gerstungen denove iĝis idilia centro kun la fono Storchenbrunnen. Gerstungen estas tre facile atingebla per aŭto, trajno kaj buso kaj disponas pri bonega eduka oferto kun bazlernejo, gimnazio, biblioteko kaj du infanĝardenoj. Aldone ekzistas vico da ludejoj, sport- kaj libertempaj terenoj. Finiĝis en 2021 (intergeneracia) Aktiveca Parko rekte apud la urbodomo de Gerstungen, en bone prizorgata publika ĝardeno.
Neapartigeble ligita al Gerstungen estas ligita la ĉarma vilaĝeto Untersuhl, konate ĉefe pro siaj framskeletaj domoj en la vilaĝcentro ĉirkaŭ unike ronda kirko; vidindas ankaŭ ties granda foirejo.
Marksuhl
[redakti | redakti fonton]La unua mencio de la komunumo Marksuhl okazis jam antaŭ la jaro 900 en listo de bienoj de la monaĥejo Fulda. La aspekton de la urbo karakterizas la Hubertus-preĝejo kaj la renesanca kastelo. La plej malnovaj partoj de la preĝejo supozeble devenas el la jaro 1031. La rimarkinda turo en sia nuna formo estis konstruita en 1454. La konstruado de la kastelo komenciĝis en 1588 sub duko Johano Ernesto (Saksio-Eisenach). Pro la situo ĉe Hohe Straße, malnova komerca vojo inter Frankfurto ĉe Majno kaj Lepsiko, krom agrikulturo kaj arbaradministrado frue ankaŭ metiistaro kaj komerco fariĝis portaj kolonoj de la ekonomia evoluo. La ekfloro komerco trans Werra-ponto je Vacha igis Marksuhl aloga ripozloko por survoje paŭzantaj komercistoj/vojaĝistoj. Por subteni la mezgrandajn entreprenojn malfermiĝis en 1991 industrizono proksime al la fervoja stacidomo, kie havas deĵoron kaj trejniĝon nun cent homoj.
Malgraŭ ĉia evoluo dum la lastaj jaroj, Marksuhl tamen sukcesis konservi sian kamparan karakteron. Por amikoj de propraj etdomoj ofertatas haveblaj terenoj, kio altigis la signifon de Marksuhl kiel loĝejan areon de la tuta regiono de inter Eisenach kaj Bad Salzungen.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Burgruino Brandenburg (je Lauchröden)
- Kastelo Marksuhl (je Marksuhl)
- Kastelo Oberellen (je Oberellen)
- Kastelo Wilhelmsthal (je Eckardtshausen)
- Muzeo Werratal (je Gerstungen)
- Preĝejo Sankta Mario (je Sallmannshausen)
Kvartaloj
[redakti | redakti fonton]
(Nombro de la enloĝantoj en la 31.12.2021)[2]
- Gerstungen (nomdonanta centro; 3.142) kun Untersuhl kaj Lutzberg
- Marksuhl inkluzive Baueshof, Mölmeshof, Josthof kaj Meileshof (1.177)
- Lauchröden (907)
- Oberellen (810) inkluzive Clausberg, Frommeshof kaj Hütschhof
- Förtha inkluzive Epichnellen (716)
- Wolfsburg-Unkeroda (708)
- Eckardtshausen inkluzive Wilhelmsthal (497)
- Unterellen (487)
- Burkhardtroda (268)
- Neustädt (247)
- Sallmannshausen (102)
- Lindigshof (80)
Gefiloj kaj personoj rilataj al Gerstungen
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Moritz Stapff, geologo
- Wilfrid Bach, klimatologo
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kroniko de Gerstungen
- ↑ "Entwicklung der Einwohnerzahlen ab 2018" - ĉe: gerstungen.de
| ||||||



