Bad Salzungen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bad Salzungen
Blazono
Bad Salzungen (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Bad Salzungen in WAK.png
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Wartburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 50°48′42″N 10°14′0″O  /  50.81167°N, 10.23333°O / 50.81167; 10.23333 (Bad Salzungen)Koordinatoj: 50°48′42″N 10°14′0″O  /  50.81167°N, 10.23333°O / 50.81167; 10.23333 (Bad Salzungen)
Alto super la marnivelo 241 m
Areo 39,06 km²
Loĝantaro 15763 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 03695
Poŝtkodo 36433
Aŭtomobila kodo WAK
Oficiala Municipokodo 16063003
Subdivido 6 urbopartoj (Stadtteile)
Komunumestro Klaus Bohl
Partio de komunumestro Freie Wähler ("liberaj balotantoj")
Adreso de la administrejo Ratsstraße 2
Oficiala retejo https://www.badsalzungen.de/
v  d  r
Information icon.svg

Bad Salzungen estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wartburg de la federacia lando Turingio kaj estas la administra sidejo de la distrikto. Ĝi troviĝas en la distrikto Wartburg de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 15 763 loĝantojn. Bad Salzungen situas borde de la rivero Werra.

Krom la kuracloka fremdultrafiko gravas ankaŭ la maŝinkonstrua industrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Salboligejoj riĉigis la lokon situantan ĉe Werra-rivero ekde la 8-a jarcento kaj provokis oftajn kverelojn pri la posedo de la komunumo. En la jaro 775 Karolo la Granda donacis la tuton sub la latina nomo Villa Salsunga al la Abatejo Hersfeld. Ŝanĝantaj posedantoj, incendioj kaj militetoj damaĝis la urbon kaj la ekfloron de la metio de la salboligistoj. Krome la pli malmultekostaj franca kaj hispana salo konkurencis preme. Tial oni post 1550 evoluigis pli ŝparan metodon, nome la uzon de salkolektaj muroj. La unua moderna tiaĵo starigitis en Salzungen en 1590; tamen la salo ne iĝis enspezegilo aŭtomate. Sed oni denove sukcesis ekflori kiam post 1840 trovitis pli altkvalitaj saloj. Ĉirkaŭ 1800 oni rekovris la sanigajn efektojn de salo kio malfermis tute novajn perspektivojn. La fervojlinioj ĉie ajn konstruitaj pluse favorigis la modon de kuracejumado. En 1921 la komumumo ricevis la rajton nomiĝi banurbo. Surlokaj kuractraktadoj, kuracado ĉe la salkolektaj muroj kaj ĉe la banoj funkcias ĝis hodiaŭ efikege. En 1939 malfermitas modernega kuracejdomo ĉe la lageto Burgsee meze en la urbo kun belaj ĉeborda teraso kaj promenejo en la parko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj sakraj ejoj estas Husen-kirko, unu el la plej malnovaj kristanaj preĝejoj en la regiono (de 724, renoviĝo en 1161/1513; longtempe tombeja kirko), kaj la malfrugotika Kirko Sankta Wendelin (de 1481; unue hospitala kirko). La Urbodomo, la renesancstila bieno Haunscher Hof (hodiaŭ biblioteko), la klasikisma Paroĥuja preĝejo Sankta Simplicius, la ĝardeno de la salkolekta muro kun historia inhalejo proksime de la stacidomo kaj multaj hennebergaj trabfakaĵoj beligas la urban silueton. Ekzistas ankaŭ interesa Regionhistoria muzeo.

Ĉiujare elektatas salregino. Ĉirkaŭ 10 km for de Bad Salzungen, en Merkers, troviĝas aventur-gapminejo kun kristalkavernoj, muzeo (i.a. pri ekspluato de kalio) kaj ora ĉambro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

kuraca centro kaj mezo de la salkolekta muro en Bad Salzungen
modelo de la salkolekta muro en la muzeo mini-a-thür (Ruhla)
kastelo Wildprechtroda
la "burga lago"