Sophie von La Roche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La verkistino en 1776.
Steleo antaŭ la iama loĝdomo en Offenbach.

Maria Sophie von La Roche, fraŭlina nomo: Gutermann von Gutershofen, (naskiĝinta en la 6-a de decembro 1730 en Kaufbeuren, mortinta en la 18-a de februaro 1807 en Offenbach am Main) estis germana verkistino.


Vivo[redakti | redakti fonton]

Sophie estis la plej maljuna infano de la kuracisto Georg Friedrich Gutermann kaj lia edzino, Regina Barbara. Ŝi pasigis la plimulton de sia infanaĝo en Augsburg, sub strikta pietisma edukado, kaj faris oftajn vizitojn al la regiono de Biberach. Tie ŝi iĝis la amiko de Christoph Martin Wieland, kaj iĝis fianĉino de li. En 1753, tamen, ŝi edziniĝis al Georg von La Roche - surprizo granda pro Wieland, kiu tiutempe vivis en Svislando.

Georg von La Roche estis natura filo de la grafo Friedrich von Stadion-Warthausen kaj de la kaj dancistino, Catharina La Roche. La grafo transprenisla gepatrajn rajton de la knabo kaj zorgis pri ties eduko.. De la ok infanoj de la paro, kvin pluvivis preter infanaĝo: Maximiliane (1756-1793), Fritz (÷ 1757), Luise (÷ 1759), Carl (1766-1839) kaj Franz Wilhelm (1768-1791).

De 1761 ĝis 1768, Sophie La Roche estis sinjorino de la kortego ĉe la kastelo de sia bopatro Warthausen, proksime de Biberach (kie Sophie kaj Wieland renkontiĝis denove). Ekzistis ampleksa biblioteko (1,440 volumoj, 550 verkoj) ĉe la kastelo, kies kolekto hodiaŭ estas plejparte ĉe la bohema kastelo Kozel proksime de Plzeň. Ŝi verkis leterkorespondadon en la franca lingvo kaj kotroladis la financan mastrumadon de la biendomoj en Bönnigheim. La Roche sekvis la edzon tien en 1770, kaj estis tie ke ŝi kompletigis la romanon kiun ŝi jam komencis ĉe Warthausen Geschichte des Fräuleins von Sternheim La romano estis publikigita fare de Wieland en 1771.

Georg von La Roche inspektis la biendomojn ĝis 1771, kiam li iĝis la reĝa konsilanto de la ĉefepiskopo-elektisto de Trier. La karieroŝanĝo ekigis movon por la familio al Ehrenbreitstein. La Roche tenis literaturan salonon hejme proksime de Koblenz, salono kiun Goeto mencias en Dichtung und Wahrheit . Inter la vizitantoj de la salono estis Basedow, Wilhelm Heinse, la fratoj Jacobi kaj Lavater. Ŝi iĝis amikoj kun Johann Heinrich Jung kaj prezentis lin al llia dua edzino, Marian Salome von Saint George.

En 1780, la edzo de Sophie estas maldungita de sia oficejo fare de episkopo Clemens Wenzeslaus pro kritikaj opinioj pri la Eklezio. Kun tio, la eleganta saloncirklo en Ehrenbreitstein venis al subita fino. La familio transloĝiĝis al Speyer. En 1788, la morto de Georg lasis Sophie vidvinigita. Pro la franca okupo de la maldekstra marbordo de Rejno en 1794, ŝia vidvina pensio estas fortranĉita, tiel ke ŝi devis kontraŭvole certigi siajn enspezojn per verkado. Post la morto de sia edzo, ŝi pasigis sian tempon en Speyer kaj en la regiono de Offenbach, kaj vojaĝis al Svislando, Francio, Holando kaj Anglio. Tiuj travivaĵoj instigis ŝin skribi kaj publikigi vojaĝraportojn.

Tra ŝia filino Maximiliane, kiu estis edziniĝinta al la industriisto kaj diplomato Peter Anton Brentano, La Roche iĝis la avino de Bettina von Arnim kaj Clemens Brentano. Kiam Maximiliane mortis en 1793, La Roche prenis 3 knabinojn de la 8 infanoj.

La Roche estas entombigita ĉe la ekstera muro de la kirko Sankta Pankraco en Offenbach-Bürgel.

En la 13-a ĉapitro de Dichtung und Wahrheit, Goeto karakterizas Sofion tiel: "Ŝi estis mirinda virino, kaj mi ne scias alian komparinda kun ŝi. Svelta kaj delikata korpe, pli alta ol mallonga, ŝi konservis certan elegantecon eĉ en siajn pli postajn jarojn, eleganteco kiu ŝvebis ĉarme inter la konduto de bona sinjorino kaj digna etburĝa virino."

La loĝdomo en Speyer.

Literatur-historia signifo[redakti | redakti fonton]

Ŝia debuta romano, publikigita fare de Wieland en 1771, estis ŝia plej sukcesa. Tamen, ŝi skribis plurajn aliajn romanojn. Ŝiaj verkoj estis intencomorale instrui junajn virinojn. Kelkaj kiel Schönes Bild der Resignation (1795), estis skribitaj sub la impresoj de la post-revolucia periodo. Plia esprimo de la pedagogia projekto de la verkinto "eduki kaj konsili junajn virinojn koncerne la vivarton," venis en la formo de la gazeto Pomona: Für Teutschlands Töchter, kiun La Roche planis kaj redaktis kaj kiu estis publikigita 1783-1784.

Ŝia laboro estis reprezenta por la klerismo kaj la Sentimentaleca movado (germane: Empfindsamkeit) en germana literaturo, kaj ŝi estis unu el la plej famaj inaj verkistoj de la 18-a jarcento. Ŝia debuta romano Geschichte des Fräuleins von Sternheim povas do esti konsiderita baza teksto por la ina germana literatura tradicio.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1771 Geschichte des Fräuleins von Sternheim (2 partoj)
  • 1772 Der Eigensinn der Liebe und Freundschaft (rakonto)
  • 1779-81 Rosaliens Briefe an ihre Freundin Mariane von St** (3 volumoj, kun la helpo de Goeto)
  • 1782/84 Moralische Erzählungen im Geschmack Marmontels (2 volumoj)
  • 1783 Joseph II. nahe bei Speier
  • 1783 Die glückliche Reise (rakonto)
  • 1784 Die zwei Schwestern (rakonto)
  • 1785 Briefe an Lina. Mütterlicher Rath für junge Mädchen
  • 1785 Waldone (rakonto)
  • 1786 Neuere Moralische Erzählungen
  • 1787 Tagebuch einer Reise durch die Schweitz
  • 1787 Journal einer Reise durch Frankreich
  • 1788 Tagebuch einer Reise durch Holland und England
  • 1788 Moralische Erzählungen. Nachlese
  • 1789 Geschichte von Miss Lony
  • 1791 Briefe über Mannheim
  • 1791 Rosalie und Cleberg auf dem Lande (romano)
  • 1793 Erinnerungen aus meiner dritten Schweizerreise
  • 1795/96 Schönes Bild der Resignation (2 volumoj)
  • 1795/97 Briefe an Lina als Mutter. Ein Buch für junge Frauenzimmer, die ihr Herz und ihren Verstand bilden wollen (2 volumoj)
  • 1798 Erscheinungen am See Oneida (romano, 3 volumoj)
  • 1799 Mein Schreibetisch (2 volumoj)
  • 1803/04 Liebe-Hütten (romano, 2 volumoj)
  • 1805 Herbsttage
  • 1806 Melusinens Sommer-Abende (membiografio, eldonita de Wieland)
  • 1807 Erinnerungen aus meinem Leben

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Barbara Becker-Cantarino, Gudrun Loster-Schneider (Hrsg.): „Ach, wie wünschte ich mir Geld genug, um eine Professur zu stiften“. Sophie von La Roche (1730–1807) im literarischen und kulturpolitischen Feld von Aufklärung und Empfindsamkeit. Francke, Tübingen 2010, ISBN 978-3-7720-8296-2.
  • Melanie Oehlmann: Sophie von La Roche. Frau und Autorin im Zeitalter der Aufklärung. Wie Roman und Erzählung zur Schule der Frauen werden. Vdm Verlag Dr. Müller, Saarbrücken 2008, ISBN 978-3-8364-6660-8.
  • Jürgen Eichenauer (Hrsg.): „Meine Freiheit, nach meinem Charakter zu leben“. Sophie von La Roche (1730–1807). Schriftstellerin der Empfindsamkeit. VDG, Weimar 2007, ISBN 978-3-89739-572-5 (Offenbacher Studien 2).
  • Erdmut Jost: Wege zur weiblichen Glückseligkeit. Sophie von La Roches Reisejournale 1784 bis 1786. Mit einem Essay von Monika Nenon und einer Forschungsbibliographie zur Reiseliteratur Sophie von La Roches von Tobias Fuchs. Bauer-Verlag, Thalhofen 2007, ISBN 978-3-934509-68-9 (Kaufbeurer Schriftenreihe 7).
  • Franz-Josef Körner: Sophies Labyrinth Historischer Kaufbeurer Roman; Ein Buch über vier Jahrhunderte, drei berühmte Frauen, über die Liebe und die ewigen Fragen des Lebens. Bauer-Verlag Thalhofen, ISBN 978-3-941013-00-1.
  • Jeannine Meighörner: Sophie von La Roche. „Was ich als Frau dafür halte“. Deutschlands erste Bestsellerautorin. Sutton, Erfurt 2006, ISBN 3-86680-062-2.
  • Helga Meise (Hrsg.): Sophie von La Roche – Lesebuch. Ulrike Helmer Verlag, Königstein/Taunus 2006, ISBN 3-89741-111-3 (Edition Klassikerinnen), (ausgewählte Werke, darunter auszugsweise der Briefwechsel mit Wieland).
  • Armin Strohmeyr: Sophie von La Roche. Eine Biografie. Reclam, Leipzig 2006, ISBN 3-379-00835-4.
  • Klaus Haag, Jürgen Vordestemann (Hrsg.): Meine liebe grüne Stube. Die Schriftstellerin Sophie von La Roche in ihrer Speyerer Zeit (1780–1886). Marsilius-Verlag, Speyer 2005, ISBN 3-929242-36-2.
  • Peter Pago: Der empfindsame Roman der Aufklärung. Christian Fürchtegott Gellerts „Leben der schwedischen Gräfin von G***“ und Sopie von La Roches „Geschichte des Fräuleins von Sternheim“. Eine vergleichende Untersuchung. Meidenbauer Verlag, München 2003, ISBN 3-89975-452-2 (Forum Deutsche Literatur 1).
  • Renate Feyl : Die profanen Stunden des Glücks. Roman. Wilhelm Heyne Verlag München 1998, ISBN 3-453-13128-2 (Copyright Kiepenheuer & Witsch, Köln 1996).
  • Helen Mary Lowry: „Reisen, sollte ich reisen! England sehen!“ A study in eighteenth-century travel accounts. Sophie von La Roche, Johanna Schopenhauer and others. Disertacio. Queen’s University, Kingston Ontario 1998 (plena teksto, PDF).
  • Hanns-Peter Mederer: Romanschriftstellerin Sophie von La Roche – eine Tochter Kaufbeurens. In: Das schöne Allgäu. 9, 1993, ZDB-ID 1356928-4, S. 40–42.
  • Ingrid Wiede-Behrendt: Lehrerin des Schönen, Wahren, Guten. Literatur und Frauenbildung im ausgehenden 18. Jh. am Beispiel Sophie von La Roche. Lang, Frankfurt am Main u. a. 1987, ISBN 3-8204-0961-0 (Europäische Hochschulschriften 1, 997), (Disertacio, Bochum 1986/87).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]