Tranĉea milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tranĉea milito estas defensiva formo de la militado, ofta formo de milito de la pozicioj kaj kiu konsistas el reto de tranĉeoj.

La unua tranĉea milito okazis en la Krimea milito en 1854 laŭ elpensoj de inĝeniera oficiro Eduard Totleben. POste oni uzis tiun taktikon en la usona enlanda milito (18611865) kaj la rusa-japana milito (19041905).

Tiu milita formo atingis sian sangan kulminon en la unua mondmilito, precipe ĉe la batalo de Verdun (1916), kiam mortis aŭ vundiĝis ĉ. 700.000 soldatoj.

La tranĉea sistemo dum la unua mondmilito en la okcidenta fronto etendiĝis de la Norda maro ĝis Svislando kaj falis nur pro enkonduko de tankoj fare de la aliancanoj, fine de la milito (printempo, 1918).

La tranĉeoj, tiel la frontoj estis en distanco de 100 - 250 metrojn, kelkfoje nur 25m (Vimy) kaj en batalo de Gallipoli eĉ 15m.

Inter la malamikaj tranĉeoj ofte kuŝis dornodratoj. La tranĉeoj mem estas diversaltaj kaj zigzagaj, por ke la enpenetranta malamiko ne povu pafi nur kelkajn metrojn. Malantaŭ la unua tranĉea linio estis pluraj ofte fortigitaj per betono.

La lastfoja uzo de la tranĉea milito okazis en la Iraka-Irana milito (1980-88) kaj en 1991, kiam Usono per buldoseroj enterigis multajn ankoraŭ vivantajn soldatojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]