Masakro en Gatumba

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Masakro en Gatumba estis farita de la Fronto por Nacia Libero (france Forces nationales de libération; FNL) la 13-an de aŭgusto 2004 en la rifuĝejo de konganoj-banjamulenge (la subetna grupo da tutsioj), kiu troviĝis en Gatumba (provinco Bujumbura Rural, Burundo), 4 km for de la landlimo kun Demokratia Respubliko Kongo (DRK). Tio estis unu el plej sangaj epizodoj de la Burunda enlanda milito.

Masakro[redakti | redakti fonton]

Je la 22a horo, ribelantoj de FNL atakis la rifuĝejon, kie loĝis 870 gekonganoj-banjamulenge, kiuj en junio fuĝis el sia lando por eviti la tiean militon. La atakintoj ekbruligis domojn kaj mortigis ties loĝantojn. Entute estis murditaj 158 kaj vunditaj 105 rifuĝintoj. Poste reprezentantoj de la FNL diris, ke ili celis nur militan bazon kaj estis devigitaj reagi post kiam oni ekpafis el la rifuĝejo.[1] Mortigitaj estis nur rifuĝintoj-banjamulenge, dum rifuĝintoj de aliaj etnoj ne suferis damaĝojn.[2] La ĉefa ribelgrupo en DRK, RCD Goma, akuzis pri tio la militistaron de sia lando. Laŭdire la atakantoj uzis la lingvon, kiun oni parolas en DRK. Tamen la konga prezidanto Joseph Kabila refutis la akuzojn kaj postulis internacian enketadon. La entombigan ceremonion, okazinta la 16-an de aŭgusto, partoprenis la prezidanto kaj vic-prezidanto de Burundo, la vic-prezidanto de DRK, reprezentantoj de Ruando kaj la Unuiĝintaj Nacioj.[1] Antaŭ la masakro estis disvastigitaj flugfolioj, en kiuj oni alvokis al ekstermo de la rifuĝintoj-banjamulenge en Burundo.[3]

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Parto da tutsioj, pli frue subteninta pli rigidan pozicion, post tio disvolvis la agitadon, timigante la samgentanojn per la ebleco de nova genocido. Rezulte de tio en la mezo de oktobro ĉ. 3000 burundanoj (precipe tutsioj) foriris al Ruando. Pro tio UPRONA kulpigis CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza) pri okazigo de la «terora kampanjo».[4]

Enketado[redakti | redakti fonton]

La respondecon pri ĉi tiu ago tuj prenis al si FNL.[3] Ĝi deklaris, ke ĉi tiu atako iĝis la punago rilate al la banjamulenge, kiuj subtenis la Armitajn fortojn de Burundo, kiam tiuj estis atakitaj de FNL.[5][ Первый доклад Генерального секретаря об Операции Организации Объединенных Наций в Бурунди. 25a aŭgusto 2004]</ref> Tamen en novembro 2004 en la raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj estis rimarkigite, ke «estas la gravaj pruvoj, ke FNL (Rwasa) agis ne sole».[4] Atestantoj diris, ke FNL atakis apudan bazon de la Armitaj fortoj de Burundo, dum la masakro en Gatumba estis farita de konga milicio «maji-maji» kaj la Demokratiaj fortoj de la liberiĝo de Ruando (DFLR; anoj de la eksaj militaj fortoj de Ruando kaj Interĥamve). DFLR deklaris sin senkulpaj pri tiu atako.[2]

La 16-an de aŭgusto 2004 la komuna grupo de la Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Demokratia Respubliko Kongo kaj la Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Burundo komencis la enketadon.[2] En julio 2009 en la raporto de la UN oni konstatis, ke «ekde januaro 2009 ne estis atingita iu ajn progreso pri juĝa respondecigo de la kulpantoj».[6]


En Esperanto-kulturo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu historio eniris la Retan vortaron kiel ekspliko al la vorto masakri: «Masakritaj estas 158 homoj ĉe rifuĝejo apud la landlimo inter Burundo kaj Demokratia Respubliko Kongo (DRK)».[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]