Pierre Nkurunziza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Nkurunziza
Persona informo
Pierre Nkurunziza
Naskiĝo 18-an de decembro 1964 (1964-12-18)
en Ngozi,  Reĝlando Burundo
Morto 8-an de junio 2020 (2020-06-08) (55-jaraĝa)
en Karuzi, Provinco Karuzi,  Burundo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korhaltoCOVID-19 vd
Tombo Gitego vd
Religio Evangeliismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Burundo vd
Alma mater Universitato de BurundoNacia Universitato de Ruando vd
Partio National Council for the Defense of Democracy–Forces for the Defense of Democracy vd
Subskribo Pierre Nkurunziza
Familio
Patro Eustache Ngabisha vd
Edz(in)o Denise Nkurunziza vd
Infanoj 6
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre NKURUNZIZA (naskiĝis la 18-an de decembro 1963 en Bujumbura - mortis la 8-an de junio 2020 en Karuzi) estis prezidanto de Burundo ekde 2005. Li krome estras la CNDD (france: Conseil national pour la défense de la démocratie–Forces de défense de la démocratie), kiu estas eksa ribelula organizaĵo de la etna grupo de la hutuoj kaj poste fariĝis partio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nkurunziza naskiĝis en la ĉefurbo de Burundio, Bujumburo kiel unu de 7 gefratoj. Li vizitis la lernejon en Ngozi kaj Kitenga kaj poste diplomitiĝis en 1990 ĉe la Universitato de Burundo en la fako edukaj sciencoj kaj sporto. La patro Eustache Ngabisha inter 1965 estis parlamentano kaj poste fariĝis guberniestro de la provincoj Ngozi kaj Kayanza. En 1972 la patro mortis dum etne kaŭzita genocido kontraŭ la hutuoj.

Nkurunziza instruis ĉe la universitato, kiam en 1993 komenciĝis civila milito en Burundo post la mortigo de la unua hutua prezidanto de Burundo Melchior Ndadaye. Post atako de la armeo al la universitato li fariĝis soldato de la CNDD-FDD (france FDD = Forces pour la Defense de la Democratie). En 1998 li fariĝis vica ĝenerala sekretario de la CNDD-FDD. En 2001 li fariĝis la estro. Post dividiĝo fine de 2001 li denove elektiĝis en aŭgusto 2004. Ekde la fino de 2003 li havis ministran postenon dum la prezidanteco de Domitien Ndayizeye.

En junio kaj julio 2005 la CNDD-FDD venkis en diversaj balotoj kaj Nkurunziza fariĝis kandidato por la prezidanteco. Je la 19a de aŭgusto 2005 li elektiĝis kiel prezidanto de Burundo kaj okupis la postenon ekde la 26a de aŭgusto 2005.

Pierre Nkurunziza estas edzo kaj patro de du filoj. De la gefratoj preskaŭ ĉiuj mortis. Du mortis post la komenciĝo de la civila milito kaj tri mortis kiel soldatoj de la CNDD-FDD.

Fontoj[redakti | redakti fonton]