Nacia Universitato de Ruando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Universitato de Ruando
universitato
moto Plejboneco en Eduko
kaj Servo al la Homoj
Informoj
fondodato 1963
Situo
Geografia situo 2° 36′ 58″ S, 29° 44′ 34″ O (mapo)-2.61611129.742778Koordinatoj: 2° 36′ 58″ S, 29° 44′ 34″ O (mapo)
lando Ruando
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Nacia Universitato de Ruando (Ruando)
Nacia Universitato de Ruando (Ruando)
DEC
Nacia Universitato de Ruando
Nacia Universitato de Ruando
Map
Nacia Universitato de Ruando
vdr

La Nacia Universitato de Ruanda ( ruande Kaminuza nkuru y’u Rwanda, akronime NUR; france Université nationale du Rwanda, akronime UNR) estis la plej granda universitato en Ruando. Ĝi estis fondita en 1963 kiel la Université nationale du Rwanda kaj tiam estis la unua altlernejo en Ruando. Ĝi ankaŭ estis la plej granda, ĝis la fuzio (2013) de pluraj altlernejoj en la Universitaton de Ruando.

La universitato estis fondita en novembro 1963 kiel franclingva universitato en Butare fare de la Registaro de Ruando en kunlaboro kun la parokanaro de Dominikanoj en la provinco de Kebekio en Kanado. La fondinto kaj unua rektoro inter 1963 kaj 1971 estis Georges-Henri Lévesque (1903-2000).

En la komenco, la Université nationale de Rwanda havis tri unuojn: Fakultatoj de Medicino kaj Sociaj Sciencoj kaj Instruista Kolegio, kun 51 studentoj kaj 16 instruistoj. La universitato estis forte trafita per murdo kaj detruo dum la Ruanda Genocido kaj estis devigita fermiĝi en 1994. Ĝi remalfermis en aprilo 1995 kaj tiam la angla estis lanĉita kiel instrulingvo kune kun la franca.

Post fuzio en 1981 kun la Instruista Kolegio kaj la establado de Fakultato de Juro, la universitato havis tri regionon ĝis 1995: Butare, Ruhengeri kaj Kigalio. En 2005, la universitato havis 8,221 studentojn kaj instruistaron de 425 homoj.

En 2013, la universitato kunfalis kun ĉiuj aliaj pli altaj ŝtataj instruejoj en Ruando.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La universitato havis dek fakultatojn:

  • Medicino
  • Agrikulturo
  • Fakultato de Filozofio kun amaskomunikiloj kaj sociaj temoj
  • Tekniko
  • Juro
  • Naturscienco
  • Financo kaj organiza administrado
  • Sano
  • Lingvo
  • Arto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]