La Holanda Pioniro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Holanda Pioniro estis frua Esperanto-periodaĵo en Nederlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua periodo (1902-1905): La Holanda Pioniro[redakti | redakti fonton]

En 1902, Dreves Uitterdijk fondis kaj ekredaktis la gazeton La Holanda Pioniro en Hilversum. La unua numero aperis en majo 1902 kaj havis 32 paĝoj. La gazeto aperis en sia unua jaro de majo 1902 ĝis decembro 1903 per 11 kajeroj (12 numeroj.). La Holanda Pioniro ne havis multajn kunlaborantojn, do Uitterdijk mem plenigis la tutan gazeton. La unua jarkolekto havas 224 paĝoj, verkite en ambaŭ la nederlanda kaj Esperanto.

En sia dua jaro, La Holanda Pioniro aperis de marto 1904 ĝis decembro 1905 per nur 4 numeroj. La dua jarkolekto havas 113 paĝoj, verkite nur en Esperanto, ĉar la plejmulto de la abonantoj estis eksterlandanoj. La formato de la gazeto estis 22 cm x 13-14 cm. Pro malmulte da enspezoj ĝi devis ĉesi.

Dua periodo (1906-1923): Holanda Pioniro[redakti | redakti fonton]

En 1906 Uitterdijk, kiu de komenco estas la ruĝa fadeno en la nederlanda Esperanto-movado, provis reaperigi La Holanda Pioniro en Utrecht, sed sen sukceso. Fine en oktobro 1908 la Nederlanda Societo Esperantista "La Estonto Estas Nia“ reeldonis ĝin en Amsterdam sub la redaktado de J. de Haan, anstataŭante per ĝi Amsterdama Pioniro, kiu regule aperis de aŭgusto 1907 ĝis oktobro 1908. Ĝis septembro 1909 aperis 12 numeroj kun 256 paĝoj en la formato 23 cm x 16 cm. De oktobro 1909 ĝis 1913 ĝi alprenis formaton de ĉiutaga gazeto per kvar paĝoj po tago sub la redaktado de Heiman Blok. La formato estis 50 cm x 33 cm. De 1914 ĝis 1922 la gazeto havas 16 paĝoj po tago. En tiu periodo Jan Ziermans redaktis kaj de junio 1913 Hendrik Coenraad Mees.

Tria periodo (1925-1928): Holanda Esperanto-Pioniro[redakti | redakti fonton]

De julio 1925 ĝis 1928 Hengel kaj Uitterdijk eldonis gazeton kun simila titolo, nome Holanda Esperanto-Pioniro per 12 ĝis 16 paĝoj en formato 28 cm x 22 cm.

Kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

Redaktoroj[redakti | redakti fonton]

Kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]